Universitato Brigham Young-Idaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unu el la konstruaĵoj de la mormona universitato en Idaho

La Universitato Brigham Young-Idaho (BYU–IdahoBYU–I) estas privata universitato situanta en Rexburg (Idaho). Fondita en 1888, la universitato estas posedaĵo kaj estas gvidita de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kaj ĝi transiris de porjunula lernejo al kvarjara instituto en 2001, konata dum granda parto de sia historio kiel Ricks College.

UBY-Idaho ofertas programojn pri liberalaj artoj, inĝenierado, agrikulturo, administrado, kaj surscenejaj artoj. Ĝi estas organizata en ses kolegioj kaj la partnera organizo, la Eklezia Eduka Sistemo, sponsoras fratajn lernejojn en Utaho kaj Havajo.