Universitato de Deusto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Deusto

La Universitato de Deusto (en eŭska: Deustuko Unibertsitatea) estas privata universitato regata de la Jezuitoj, situanta en la distrikto Deusto de la urbo Bilbao kaj en Donostio, Eŭskio (Hispanio). Aktuale ĝia rektoro estas José María Guibert Ucín, S.J. [1]

Historio

Ĝi estis fondita en 1886 de la Jezuitoj. Kontribuis, en la eduka medio, al la industria disvolvigo de la regiono Granda Bilbao, ĉar tie edukiĝis plej granda parto de la grandaj industriistoj kaj financistoj de la regiono kaj de la lando, dum estis dekomence universitato kun prestiĝo en la tuta Hispanio.

En la lernojaro 2011-2012 oni celebris 125 jarojn de historio kaj tiele preskaŭ samaĝas kun Esperanto, konsiderinte la publikigon de la unua libro.

Altlernejoj

Universitatanoj

Notoj