Universitato de Ibadano
Universitato de Ibadano | ||
---|---|---|
Ĉefa pordego de la universitato
| ||
publika universitato esplorada universitato | ||
moto | Recte Sapere Fons (To think straight is | |
Informoj | ||
fondodato | 1948 | |
Situo | ||
Geografia situo | 7° 26′ 36″ N, 3° 54′ 1″ O (mapo)7.44333.9003Koordinatoj: 7° 26′ 36″ N, 3° 54′ 1″ O (mapo) | |
lando | Niĝerio | |
urbo | Ibadano | |
poŝtkodo | 200005 | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filiita al | ||
| ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
La Universitato de Ibadano (angle University of Ibadan, akronime UI) estas la plej malnova kaj gvida universitato de Niĝerio, situanta proksimume 8 km de centra Ibadano en Ŝtato Ojo.
La universitato estis fondita en 1948, kaj en 2009 havis proksimume 12,000 studentoj. Ĝi havas dek tri malsamajn altlernejojn aŭ fakultatojn, inkluzive de juro, agrikulturo kaj forstado, medicino, sociosciencoj, teknologio, eduko kaj veterinara medicino [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]La universitato havas siajn radikojn en Yaba Higher College, kiu estis establita en 1932. En januaro 1948, la 104 studentoj ĉe Yaba translokiĝis al Ibadano, kaj la universitato formale malfermiĝis la 25an de marto de tiu jaro. La universitato estis fondita en 1948 kiel universitata kolegio Ibadano, unu el multaj altlernejoj ene de la Universitato de Londono [2]. Ĝi fariĝis sendependa universitato en 1962 kaj estas la plej malnova grado-premianta institucion en Niĝerio. Ĝi estas la ununura institucio en Niĝerio kiu estis establita antaŭ sendependeco en 1960.
Iamaj studentoj
[redakti | redakti fonton]La iamaj studentoj de la universitato inkludas, inter aliaj:
- Chinua Achebe, verkisto
- Emeka Anyaoku, Ĝenerala sekretario de la ŝtatkomunumo
- Léopold-Joseph Bonny Duala-M'bedy, politika sciencisto
- John Pepper Clark, lirikisto kaj dramisto
- Olubanke King-Akerele, Ministro por eksteraj aferoj
- William F. Kumuyi, Pastro
- Essien Udosen Essien-Udom, sociologo kaj politika sciencisto
- Olu Falae, politikisto
- Chukwuemeka Ike, verkisto
- Wole Soyinka, verkinto, 1986 Nobel-premiito pri Literaturo
- Frederick Nnabuenyi Ugonna, etnologo, lingvisto
- Christopher Okigbo, lirikisto
- Gamaliel Onosode, politikisto
- Martin Ihoeghian Uhomoibhi, diplomato, Prezidanto de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN 2008-2009
- Ken Saro-Wiwa, verkinto, homaj-rajtoj-aktivulo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- van den Berghe, Pierre L.. (1973) Power and privilege at an African university, With the assistance of Paul Alabi [and others], London: Routledge & Kegan Paul. ISBN 0710075855.
- (2003) African higher education: An international reference handbook. Bloomington: Indiana University Press. ISBN 978-0-253-34186-0.
Por plia legado
[redakti | redakti fonton]- (1981) Ibadan Voices: Ibadan University in Transition. Ibadan University Press. ISBN 978-978-121-109-6.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Centre for Control and Prevention of Zoonoses in West Africa | UNIVERSITY OF IBADAN. Arkivita el la originalo je 2023-06-11. Alirita 2023-06-09.
- ↑ Study with the University of London, anywhere in the world (angle). Alirita 2023-06-08.