Universitato de Pinar del Río
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Universitato de Pinar del Río “Hermanos Saíz Montes de Oca” | |
---|---|
Informoj | |
fondodato | la 20-an de aŭgusto 1972 |
Situo | |
urbo | Pinar del Río, Kubo |
Diversaĵoj | |
retejo | upr.edu.cu |
La Universitato de Pinar del Río “Hermanos Saíz Montes de Oca” aŭ UPR laŭ ĝiaj komencliteroj estis fondita en la jaro 1972, nuntempe jam estas pli ol 11 000 studentoj kiuj diplomiĝis en ĝiaj klasoĉambroj. En la universitato eksistas sep fakultatoj kun instruistoj de tre alta profesia kvalito. Inter la ĉefaj esploradoj de ĉi tiu universitato estas tre gravaj la fako pri ekologio, agronomio, energio kaj geologio. La centro eldonas kvin revuojn kaj havas ses studajn centrojn pri la diversaj sciencaj fakoj de la universitato, estas unu el la plej gravaj universitatoj de Kubo kaj la plej grava en Pinar del Río. La nomo estas omaĝo al la fratoj Saís, gravaj revoluciuloj el la kuba provinco.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Universitato ĉe ovguide.com