Pontifika Universitato de la Sankta Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Universitato de Santa Croce)
Pontifika Universitato de la Sankta Kruco
La ĉefkonstruaĵo de la universitato en la Palaco de Sant'Appolinare
La ĉefkonstruaĵo de la universitato
en la Palaco de Sant'Appolinare
pontifika universitato
Informoj
fondodato 1984
Situo
Geografia situo 41° 54′ 3″ N, 12° 28′ 25″ O (mapo)41.9008333312.47361111Koordinatoj: 41° 54′ 3″ N, 12° 28′ 25″ O (mapo)
lando Italio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Unuiĝo de Romaj Bibliotekoj Ekleziaj vd
filioj
• Interdisciplinary Documentation Center of Science and Faith vd
Pontifika Universitato de la Sankta Kruco (Italio)
Pontifika Universitato de la Sankta Kruco (Italio)
DEC
Pontifika Universitato de la Sankta Kruco
Pontifika Universitato de la Sankta Kruco
Pontifika Universitato de la Sankta Kruco (Romo)
Pontifika Universitato de la Sankta Kruco (Romo)
DEC
Pontifika Universitato de la Sankta Kruco
Pontifika Universitato de la Sankta Kruco
Map
Pontifika Universitato de la Sankta Kruco
vdr

La Pontifika Universitato de la Sankta Kruco (latine Pontificia Universitas Sanctae Crucis, itale Pontificia Università della Santa Croce) estas pontifika universitato en Romo, posedata de la persona prelaturo de Opus Dei. La ĉefkonstruaĵo de la universitato situas norde de Piazza Navona en la Palaco de Sant'Appolinare, adreso Piazza di Sant'Appolinare, 49. La universitata biblioteko situas sur Via dei Farnese apud Palazzo Farnese.

Historio[redakti | redakti fonton]

La eduka institucio de la persona prelaturo de Opus Dei estis fondita en 1984, kaj la 9-an de januaro 1985, la Kongregacio por Katolika Edukado aprobis la Akademian Centron de la Sankta Kruco kiel branĉon de la Fakultato de Teologio de la Universitato de Navaro.

En 1990, la akademia centro ricevis la statuson de sendependa universitato kun la rajto aljuĝi akademiajn gradojn en filozofio kaj teologio. Komence, la universitato konsistis el du fakultatoj - filozofio kaj teologio; en 1993, la Fakultato de Kanona Juro estis malfermita, kaj en 1996, la Fakultato de Amaskomunikado. En 1998, Johano Paŭlo la 2-a donis al la Universitato de la Sankta Kruco la statuson de Pontifika Universitato.

Ĝi ankaŭ havas Lingvan Fakon kaj Pastran Trejncentron. En 2005 ĝi havis 1 400 studentojn el 97 landoj  kaj en 2009, 7 000 studentojn el 102 originoj.  Kelkaj el ili ricevas ĉiujaran financan subtenon de la Roman Academic Center Foundation (CARF) por fari siajn ekleziajn studojn.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Studentoj studas en kvar fakultatoj: teologio, kanona juro, filozofio kaj amaskomunikado. Aldone al ili, la universitato ankaŭ havas la Higher Institute of Religious Studies "all'Apollinare" (ISSRA). La universitato vidas sian specialan mision kiel establado de dialogo inter la Eklezio kaj moderna kulturo. La universitato publikigas tri sciencajn revuojn: Annales Theologici (Fakultato de Teologio), Ius Ecclesiae (Fakultato de Kanona Juro) kaj Acta Philosophica (Fakultato de Filozofio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]