Universums öde

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universums öde ("La sorto de la universo") estas libroserio eldonita inter 1979 kaj 1986, kiun skribis sveda porjunula verkisto George Johansson. La serio rakontas pri tempo post Tria Mondmilito, kiam la mondo estas tre poluita, kaj sur la Tero loĝas vere malmulte homoj. La ĉefrolulo Len Renberg aŭdas en sia kosmoveturilo voĉon de Om, kiu estas estulo, kiu rakontas al Len, ke li povas per penso movi la kosmoveturilon en Andromedon. Om rakontas, ke ĝi esperas, ke Len trovu virinon kaj Om povos movi Len kaj la virinon en Andromedon. Len trovas virinon, Amalthea, kiu volas translokiĝi al Andromedo kaj serĉi novan hejmplanedon. En Andromedo Len kaj Amalthea unue flugas al planedo Terra, kiu estas simileta al Tero en la 20-a jarcento. Ili flugas el Tero al planedo, kie ili povas vivi en pura naturo.