Unua Karlisma Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unua Karlisma Milito estis hispana enlanda milito, kiu okazis inter 1833 kaj 1840.

Reĝo Fernando la 7-a ne havis filojn. Tial li, per Pragmática Sanción, ŝanĝis la tronheredadon el salfranka leĝo (nur viroj heredas laŭ aĝo) tradicia en Burbonoj al la kastilia tradicio de Siete Partidas (plej aĝa filo trumpas plej aĝan filinon). Kiam Fernando mortis je 1833, lia filino Izabela la 2-a iĝis la nova reĝino de Hispanujo (sed ĉar ŝi nur estis 3-jara, ŝia patrino Maria Kristina de Sicilio iĝis la regentino). Tamen, tion ne ŝatis la plej konservativaj uloj, kiuj defendis la pretendon de Karlo Maria Isidro (Carlos María Isidro), pro kio ili estis nomataj karlistoj. Karlo, frato de la mortinta reĝo, ne akceptis virinon kiel reĝo de Hispanujo kaj li volis ke Hispanujo restu absolutisma. La milito inter la ribelaj absolutismaj karlistoj kaj la pli liberalaj lojalaj "izabelistoj" ("isabelinos", hispane) komenciĝis je 1833. Krom la familia pledo, kaj la batalo liberalismo-absolutismo, oni ankaŭ pribatalis centrismo-federismo. Karlo defendis la tradiciajn leĝojn (foruoj) de la reĝlandoj kaj regionoj, kvankam izabelistoj preferis potencan regon el Madrido.

Post ses jaroj da batalado en la norda Hispanujo (ĉefe en Eŭskujo kaj Navaro), Baldomero Espartero, generalo de la lojalaj trupoj, intertraktis pactraktaton en Bergara kun la karlisma generalo Maroto je 1839. Tamen, kelkaj ribeluloj, kiuj ne akceptis la traktadon, daŭrigis la militon ĝis 1840. Ili ankaŭ estis malvenkitaj de Espartero, kiu ricevis la titolon Duko de la Venko.

Vidu ankaŭ