Unuataga koverto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unuataga koverto estas poŝtaĵo, kiu estas stampita la unuan tagon de la ekvalido de la koncerna poŝtmarko. Ofte la poŝto uzas specialajn stampojn kaj/aŭ ornamkuvertojn, kiuj faru la tuton pli alloga kaj interesa. Unuatagaj kovertoj (mallonge FDC el la angla first day cover) en la filatelo ofte atingas multoblon de la valoro de la koncerna poŝtmarko.