Unuiĝinta Reforma Agado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuiĝinta Reforma Agado
Građanski Pokret Ujedinjena reformska akcija
partia emblemo
partio
Lando  Montenegro
Estro Dritan Abazović
Fondiĝo marto 2015
Lingvo(j) serba
Ĉefa sidejo Podgorica
Ideologio socialliberalismo, verda liberalismo, progresismo, poreŭropismo
Retejo www.ura.org.me
vdr

La Civitana Movado Unuiĝinta Reforma Agado (montenegre Građanski Pokret Ujedinjena reformska akcija / Грађански покрет Уједињена реформска акција), kutime simple nomata Unuiĝinta Reforma Agado aŭ per ĝia mallongigo URA, estas verda, liberala, sociala kaj Poreŭropisma partio en Montenegro. La nuna partiestro estas la aktuala ĉefministro Dritan Abazović. Sur eŭropa nivelo, la partio estas membro de la transnacia Eŭropa Verda Partio, kaj internacie apartenas al la Tutmondaj Verduloj - iusence ĝi konsidereblas heredanto de la antaŭa partio Verduloj de Montenegro.

Fondite en marto 2015 fare de Žarko Rakčević, inĝeniero kaj iama membro kaj prezidanto de la Socialdemokrata Partio de Montenegro, antaŭ la parlamenta balotado en 2016 URA havis du parlamentanojn en la nacia parlamento: Dritan Abazović kaj Miloš Konatar, ambaŭ elektitaj en 2012 el la balotlisto de Pozitiva Montenegro.

En septembro 2016, URA decidis eniri la Ŝlosilan Koalicion kun la kunpartioj Demos kaj SNP por partopreni ĉe la venonta parlamenta balotado. La Ŝlosila Koalicio gajnis 11,05% de voĉoj kaj 9 sidlokojn, du el ili estante gajnitaj fare de URA-kandidatoj. En 2017, Dritan Abazović estis elektita kiel la nova partiestro.

La 13an de junio 2020, la Civitana Movado URA estis oficiale akceptita al la Eŭropaj Verduloj. URA decidis kandidatiĝi sendepende ĉe la parlamenta balotado de 2020, prezentante ĝian verdan politikon kaj kontraŭkoruptan elektoliston "Nigra kaj Blanka", gviditan de sendependaj kandidatoj, inkluzive de konata ĵurnalisto kaj aktivulo Milka Tadić, kelkaj universitataj profesoroj, ĵurnalistoj, civitanaj kaj NRO-aktivuloj, kun la partiestro Dritan Abazović kiel balotportanto.[10] URA balotlisto ankaŭ enhavas unu reprezentanton de la Justeca kaj Repaciĝa Partio reprezentanta la bosnian malplimulton en Montenegro, same de kelkaj negravaj lokistaj partioj kaj iniciatoj.

La 4-an de decembro 2020, la nova granda tendokabineto de Montenegro estis elektita fare de 41 el 81 membroj de la Parlamento de Montenegro, kaj sendependa kandidato Zdravko Krivokapić iĝis la nova ĉefministro de Montenegro, kun la URA-gvidanto Dritan Abazović kiel nova vica ĉefministro. Tiu paŝo formale finis tri jardekojn de la registaro de la Demokrata Partio de Socialistoj de Montenegro gvidita de Milo Đukanović en Montenegro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]