Global Greens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tutmondaj Verduloj)
Global Greens
emblemo
politika organizaĵo • politika internacio
Komenco 2001 vd
Ideologio

politika ekologioVerda politiko

Retejo Oficiala retejo
vdr

Global Greens aŭ en Esperanto Tutmondaj Verduloj, estas la partnereco de la ekologiaj movadoj, verdaj partioj, ne-registaraj organizaĵoj, fondumoj, pensfabrikoj, institutoj kaj individuoj, kiuj kunlaboras por efektivigi la Global Greens Charter (Tutmondan Verdularan Ĉarton).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1992 okazis la tutunua tutplaneda renkontiĝo de verdaj partioj. En 2001 fondiĝis Global Greens (Tutmondaj Verduloj) en Kanbero, Aŭstralio, ĉe la unua konferenco de la Tutmondaj Verduloj kiu adoptis la Tutmondan Verdularan Ĉarton. La duan kongreson okazis en 2008 kaj la trian en Dakaro, Senegalio[1].

Organiza strukturo[redakti | redakti fonton]

La Tutmondaj Verduloj havas 4 federaciojn, 12-membran estraron nomatan la "Tutmonda Verdulara Kunordigo" kaj reton de membroj nomatan la "Tuttera Reto de Verduloj" (angle: Global Greens Network). En septembro 2020, la reto menciis 93 agnoskitajn partiojn (81 kun plena membreco kaj 12 asociatajn membroj-partiojn kaj 3 kandidatajn membrojn)[2]. Kun individuoj membroj en pli ol 100 landoj, la verdaj partioj estas la plej rapide kreskanta politika forto en la mondo. La junulara organizaĵo de la Tutmondaj Verduloj nomiĝas Global Young Greens.

Tutmonda Verdulara Ĉarto[redakti | redakti fonton]

La Tutmonda Verdulara Ĉarto (en: Global Greens Charter) esprimas iujn kernajn valorojn, kiel ekologian saĝecon, socian justecon, partoprenan demokration, neperforton, daŭripovan disvolviĝon kaj respekton al diverseco. Prioritatoj por la verda movado estas reformi la regantan ekonomian sistemon, trakti la klimatan ŝanĝon pro la tutmonda varmiĝo, protekti la biologian diversecon, finigi la nutran krizon, antaŭenigi de demokration[3] kaj pacon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Mallonga historio Arkivigite je 2019-07-07 per la retarkivo Wayback Machine, Global Greens
  2. (en) Member parties, Global Greens, alirite la 28-an de septembro 2020.
  3. (eo) Deklaro de Tutmondaj Verduloj pri demokratio Arkivigite je 2020-09-20 per la retarkivo Wayback Machine Global Greens, 2020

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]