Unuiĝintaj Ŝtatoj de Grand-Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Unuiĝintaj Ŝtatoj de Grand-Aŭstrio estis ideo de grupo de politikistoj ĉirkaŭ la tronheredonto Franz Ferdinand, por transformi Aŭstrio-Hungarion al federacio. La ideon ellaboris kaj aperigis sub titolo Vereinigten Staaten von Groß-Österreich Aurel Popovici en 1906.

Ĉar en hungara parto de Aŭstrio-Monarĥio venkis la sendependecaj partioj (1905-6), kiuj volis memstaran armeon kaj ekonomion, doganpolitikon por Hungario, la aperigo de la ideo estis politika rimedo por ke la hungaroj cedu.

La ideo mem celis transformon de Aŭstrio-Hungario al federacia komunumo de 16 aŭtonomaj regionoj, en kiuj la naciaj malplimultoj akirintus kulturan aŭtonomion. Post kiam la hungaroj obeis kaj rezignis pri dualisma transformo de la monarĥio (1906-7), la propono silentiĝis kaj ĉesis tute kun murdo de la tronheredonto.


Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Kowalski, Erich: Die Pläne zur Reichsreform der Militärkanzlei des Thronfolgers Franz Ferdinand im Spannungsfeld von Trialismus und Föderalismus; Wien 2005
  • Aurel Popovici: Die Vereinigten Staaten von Groß-Österreich, Leipzig 1906

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]