Uraiújfalu
Uraiújfalu estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Sárvár. La loknomo estas hungare: sinjoroposeda-nova-vilaĝo.
Bazaj informoj
Poŝta kodo: 9651
Areo: 19 km²
Loĝantaro: 930
Situo
Uraiújfalu situas ne tro for de Rába, ĝi havas ponton tra la rivero. Tie renkontas du flankovojoj: Sárvár - Répcelak kaj Celldömölk - Vasegerszeg.
Historio
La romianoj lasis objektojn ĉe la vilaĝo. Proksima vilaĝo Szentivánfa unuiĝis al Uraiújfalu en 1969.
Vidindaĵoj
La komunumo havas du preĝejojn, la romkatolika estas Koro de Jesuo, la luterana konstruiĝis en 1784. Estas vidindaĵo ankaŭ kastelo de Bezerédj.