Vasegerszeg
Vasegerszeg [vaŝegerseg] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 9661
- Telefonprefikso: 95
- Koordinatoj: 47°22′29″N 16°55'28″E
Situo[redakti | redakti fonton]
Vasegerszeg situas laŭ la ĉefvojo inter Szombathely kaj Győr, krome estas proksime la ĉefvojo inter Sopron kaj Balatono. Répcelak troviĝas 9, Sárvár 15, Szombathely 30 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1221. Vasegerszeg konsistas el du iamaj vilaĝoj Ivánegerszeg kaj Keményegerszeg, kiuj unuiĝis en 1938.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
La komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Sankta Triunuo kaj Dipatrino (Nia Damo Maria). La luterana lernejo konstruiĝis en la 18-a jarcento. Estas vidindaĵo ankaŭ Kastelo de Vasegerszeg aŭ de Markusovszky kune kun bela parko.
En Vasegerszeg migra poŝto servas.