Urasaŭa Naoki
Urasaŭa Naoki (japane: 浦沢 直樹 [Urasaŭa Naoki]) estas fama manga-verkisto, okupanta pri sejnen-mangao. La plej famaj el liaj laboroj estas "20th Century Boys" "Mastro Kiton" kaj "Monstro".
Urasaŭa Naoki naskiĝis la 2-an januaron 1960 en Tokio, finis la universitaton Mejsej en Tokio, kie li studis ekonomikon. Li interesiĝis pri mangao en infaneco. Li debutis en la jaro 1981 per la mangao "Return".
Tri el liaj mangaoj "Jaŭara!", "Mastro Kiton" kaj "Monstro" estas animeiĝitaj de la studio "Madhouse" (Madhaus).
Verkoj
Mangaoj
- Beta!!, 1984
- Jaŭara!, 1987—1993
- Pineapple ARMY, 1986—1988
- Dancing Policeman, 1987
- Mastro Kiton, 1988—1994
- Happy!,1993—1999
- Monstro, 1994—2001
- 20th Century Boys, 1999—2006
- Pluto, 2003—2009
- 21st Century Boys, 2006—2007
- Billy Bat, 2008—
- Mangari Michi, 2009—
- Mastro Kiton: Renovigo, 2012—
Romanoj
- Alia Monstro, 2002
Rakontaroj
- NASA, 1988
- Jigoro!, 1994