Bokas-del-Toro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Urbo Bokas-del-Toro)
Bokas-del-Toro
Provinco
Flago
province of Panama [+]

LandoPanamo

Ĉefurbourbo Bokas-del-Toro
- koordinatoj9° N, 82° U (mapo)9.3405555555556-82.240555555556Koordinatoj: 9° N, 82° U (mapo) [+]
Areo4 657,2 km² (465 720 ha) [+]
Loĝantaro125 461 [+] (2010)

ISO 3166-2PA-1

Bokas-del-Toro (Tero)
Bokas-del-Toro (Tero)
Situo de Bokas-del-Toro en Panamo

Bokas-del-Toro (Bokas-del-Toro)
Bokas-del-Toro (Bokas-del-Toro)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Bocas del Toro Province [+]
vdr

Bocas del Toro (esprimo kiu en hispana lingvo signifas Buŝoj de la Taŭro) Bokas-del-Toro estas provinco en Panamo. Ĝia ĉefurbo estas urbo Bokas-del-Toro. Ĝia areo etendiĝas ĝis 4 643,9 km² dividita je 4 distriktoj kaj havante 121 952 loĝantojn.

Bokas-del-Toro kreiĝis en 1903. Ĝiaj limoj estas: norde kun la Kariba Maro, sude kun la provinco Ĉirikio, oriente kaj sudoriente kun la komarko Ngabe-Bugleo, okcidente kaj nordoriente kun la provinco de Limón en Kostariko kaj sudokcidente kun la provinco Puntarenas en Kostariko. Ĉi tiu provinco kun kontinenta kaj insula teritorio estas dividita en kvar distriktojn: Bokas-del-Toro, Ĉanginolo, Almiranto kaj Ĉiriqui-Grando, kies ĉefurbo estas la urbo Bokas-del-Toro situanta sur Isla Colón.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la provinco Bokas-del-Toro devenas de 1502, kiam admiralo Kristoforo Kolumbo vizitis la Golfon kaj Insulon, kiu portas sian nomon. En postaj jarcentoj, ĝin vizitis anglaj, nordamerikaj, germanaj kaj jamajkaj misiistoj maristoj. Ĉirkaŭ 1820, iuj nikaragvaj kaj kolumbiaj fiŝkaptistoj ekloĝis sur la insulo Bastimentos; poste, fine de la konstruado de la Panamo Fervojo, en 1855, enmigrintoj el Antiloj ekloĝis en Bocas del Toro. Fine de 1880 la kultivado de bananoj komenciĝis en la golfeto Almirante kaj la lageto Chiriquí, kaj en 1904 komenciĝis la konstruado de la bela konstruaĵo de Urba Palaco (Registaro), kun granda arkitektura valoro kaj ĝia respektiva parko. Ĉi tiuj verkoj finiĝis en 1906 kaj tiutempe la urbo Bocas del Toro akiris tian gravecon, ke ĝi estis la monda sidejo de la United Fruit Company kaj eldonis "The Central Ameritan Express", gazeto en la angla kaj hispana.

De 1909 ĝis 1915 la graveco de la urbo Bokas-del-Toro malpliiĝis, ĉar la agadoj kaj bananeksportoj translokiĝis al la haveno de Almirante; tamen la administraj funkcioj konserviĝis kaj daŭras sur Isla Colón.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

https://www.mingob.gob.pa/gobernacion-la-provincia-bocas-del-toro/

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.