Urbodomo de Balassagyarmat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Balassagyarmat estas historia monumento en Balassagyarmat, laŭ la ĉefplaco.

Urbodomo de Balassagyarmat

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbodomo en Balassagyarmat origine funkciis en la nuna poŝtejo. En komenco de la 20-a jarcento oni planis pli novan urbodomon. Komence la municipo aĉetis la hotelon kun la najbaraj domoj, sed la mono elĉerpiĝis. Restis solvo renovigi kaj trakonstrui la hotelon, kio okazis en la jaroj 1914 kaj 1915. En 2006 la urbodomo estis plene renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉefplaco de Balassagyarmat ĉe la urbodomo

La unuetaĝa urbodomo kun mansardo formas L-majusklon. La fasado estas simetria, la meza parto etendiĝas pli antaŭe, tio estas teraso, kion kolonoj tenas. Sub la teraso estas la larĝa enirejo. Ĉe la mansardo granda blazono de la urbo estas videbla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]