Urbodomo de Püspökladány

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Püspökladány estas parte historia monumento en Püspökladány, kie daŭre funkcias la administrado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la restintaj dokumentoj la tiam nomata vilaĝdomo unue situis en loko de la nuna juĝejo en la 18-a jarcento. Pli nova kaj pli impona estis konstruita jam en la hodiaŭa loko en 1851, tio estas nomata nun la norda klasikisma etaĝa alo. Ĝis 1908 en la domo funkciis ankaŭ administrado de la distrikto. En 1911 oni konstruis la sudan alon kun etaĝo, sed en la teretaĝo longe vendejoj, butikoj funkciis. Tiutempe apud la vilaĝdomo malplena loko kuŝis, sed en la 1960-aj jaroj oni konstruis ligilan domparton al la sekva gimnazio. En 1971 oni konstruis al la vilaĝdomo modernan alon kun etaĝo. En 1986 Püspökladány urbiĝis, tial la vilaĝdomo prenis la nomon urbodomo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La urbodomo situas laŭ placo. Ĝi havas en la centra parto 2 etaĝojn kun mansardoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.