Urbodomo de Weißensee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Weißensee
urbodomo

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoWeißensee

vdr
La urbodomo historia

La historia Urbodomo de Weißensee (germane Rathaus Weißensee) nombriĝas inter la plej malnovaj urbodomoj de Germanio; en Turingio ĝi estas eĉ la plej malnova.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La unua endokumenta mencio estis en 1351, tamen ĝi estas multe pli malnova. Substanco de fortimpresa romanikstila ŝtona domo de ĉirkaŭ 1200 videblas ankoraŭ nuntempe meze de la alkonstruaĵoj el la 15-a kaj la 16-a jarcentoj. Tie loĝis kaj rezidis la urbestro, nomita tiam Marktmeister / merkatomajstro.

Antaŭkondiĉo por la akiro de la urbaj rajtoj estis la permeso je merkatado. La unua mencio de tia merkatomajstro estas el la jaro 1198-a. De li konservitis ankaŭ la sigelo, sekve verŝajne la plej malnova tiaĵo de urbo ludoving-ana en Turingio.

La romantika festosalonego estas uzata dum pli ol kvar jarcentoj por nuptoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]