SimpleWeb: simpla sistemo por krei kaj administri e-loĝejon, inspirita de Joomla, sen datumbazo, kun ludoj kaj aĉetkorbo.
Sakvorto: programo tute en esperanto por ludi. Vi povas elekti vortliston, rapidecon kaj ludformon (sola ludado, ludado kontraŭ; la komputilo, ludado kontraŭ aliaj ludantoj). La programo hazarde elektos vorton el la vortlisto, kiun vi estos elektinta kaj vi devos trovi ĝin proponante literon aŭ vorton.
Sakliteroj: programo tute en esperanto por ludi. La programo elektas 9 literojn inter konsonantoj kaj vokaloj. Vi devas fari la plej longan esperantan vortaron per tiuj literoj. La programo kontrolos vian proponon per interna vortaro kun pli ol 50000 vortoj kaj kunmetitaĵoj.
Sudokilo: programo tute en esperanto por generi kaj solvi sudokojn
Multidic 2003: programo por vidigi grandan francan-esperantan vortaron kun pli ol 51000 terminoj kun 1600 bildoj, la respondan inversan vortaron kaj pli ol 60 fakajn vortarojn, ideala por tiuj kiuj tradukas per Vindoza komputilo. Nun ĝi estas en formo de androida apo elŝutebla klakante tie : Multidic por androidaj telefonoj