Uster-Tago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Uster-Tago, kupropresaĵo
Uster-Tago-memorejo
Tabulo sur la Uster-Tago-memorŝtono

Je la Uster-Tago, la 22-an de novembro 1830 10'000 kamparloĝantoj postulis ampleksigon de la demokrataj rajtoj kaj novan konstitucion. La revolucio de la Uster-Tago estis la unua paŝo al la moderna Kantono Zuriko. 1831 kiel rezulto de la Tago de Uster estis realigita la disigo de la fortoj kaj akceptita en la Kantono Zuriko nova konstitucio sur la bazo de la popola suvereneco, egalrajreco de kamparanoj kaj urbanoj, kaj libereco de opinio kaj gazetaro. Tio fakte estas la eventoj, kiuj pli poste kondukis al la reala naskiĝo de Svislando en la jaro 1848.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko la urbo Zuriko akiris grandan parton de la kamparaj teritorioj ĉirkaŭ Zuriko. Kiel aĉetitaj subuloj la loĝantoj de la kamparaj lokoj ek de tiam estis servutoj de la Senjoroj de Zuriko. Nur en 1798 okaze de la Helveta Revolucio la kamparaj loĝantoj unuan fojon akiris civitanan liberecon. Post la fino de la regado de Napoleono en la jaro 1814 dum la restaŭracio la zurikaj senjoroj restarigis la malnovan reĝimon senrajtigante la kamparajn loĝantojn per la restaŭracia konstitucio. Tio kondukis al politika evoluo, kiu kulminis en la liberala revolucio de 1830. La kampara popolo iom post iom akiris edukon, la kamparanoj sen helpo de la urbo konstruis lernejojn. Ĉirkaŭ Paul Usteri, kiu fondis la Novan Zurikan Gazeton, estiĝis opozicia movado, kiu protestis kontraŭ la restaŭracia konstitucio. La Julia Revolucio de Parizo instigis ankaŭ la liberalulojn en Zuriko. D-ro Ludwig Schnell publikigis la memorfolion de Küsnacht. Iom poste proksimume 100 personoj kunvenis en Stäfa, kaj decidis organizi en novembro 1830 renkontiĝon en Uster. La 22-an de novembro 1830 dekmilo da civitanoj el ĉiuj direktoj marŝis al Uster. Ĉar la preĝejo tro malgrandis por la homamasoj oni renkontiĝis sur la Monteto de Zimikon. La kunveno faris diversajn decidojn postulis liberigon de impoŝtoj kaj novan konstitucion. La decidoj estis prezentita en la memordeklaro de Uster. La Uster-Tago okazis en paco sen armea interveno.[2]

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Jam la 6-an de decembro 1830 okazis elektoj de nova kantona parlamento, kiu nun konsistis je du trionoj el reprezentantoj de la kamparaj loĝantoj. Tiu parlamento kreis novan demokratan kaj liberalan konstitucion, kiu jam en marto 1831 ekvalidis. La eventoj de Uster en sia konsekvenco kondukis fine al la estiĝo de la moderna Svisa Federacio en 1848.

Jara Memorfesto[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ĉiujare en Uster oni memoras la 22-an de novembro la eventojn de 1830. En sia parolado de 1994 okaze de la memoro pri la Uster-Tago la federacia konsiliano Kaspar Villiger diris: "Uster por la moderna Svisalando havas la saman signfifon kiel la la Batalo de Sempach por la malnova Svisa Ĵurkomunumo: ĝi estas la signifa sukcesmomento. Uster estas la pruvo, ken nia popolo en sia historio ĉiam denove trovis la forton por renoviĝo sen perdi samtempe sian historian kaj politikan identecon."[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]