Utö
Utö | ||
---|---|---|
insulo • lumtura insulo • vilaĝo en Finnlando | ||
Geografia situo | 59° 47′ N, 21° 22′ O (mapo)59.78333333333321.366666666667Koordinatoj: 59° 47′ N, 21° 22′ O (mapo) | |
| ||
Utö (svede "eksterinsulo") estas la plej suda loĝata insulo de Finnlando en Pargas. Ĝia loĝantaro estas nur proksimume 40 homoj, sed somere krome estas multaj libertempaj loĝantoj. La insulo estas kontinue loĝata ekde la jaro 1540. Ekde tiu jarcento tie estas lumturistoj kaj naŭtikaj pilotoj. Ekde 1918 tie estas ankaŭ soldatoj. Ĝi situas proksimume 88 km okcidente de urbo Hanko, 88 km orientsude de la ĉefurbo de Alando Mariehamn kaj 90 km sudorientsude de la urbo Turku (Åbo). Utö estas konata pro sia granda lumturo, kiu estas la plej malnova mara lumturo en Finnlando. Ĝi pretiĝis en 1814. La elementa lernejo de Utö estas la plej malgranda lernejo de Finnlando. Ĝi havas nur 5 - 10 lernantojn kaj unu instruiston. Laŭ finnlanda oficiala difinado Utö estas ŝtate grava konstruita kultura medio (finne valtakunnallisesti merkittävä rakennettu kulttuuriympäristö). En la insulo estas parolataj multe kaj la finna kaj la sveda. La plejmulta lingvo ŝanĝis el la sveda al la finna en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento [mankas fonto], sed plu la insulo havas nur svedan nomon. La lernejo estas finnlingva.
La informkesta mapo dekstre bone montras la limon inter la alanda insularo kaj la resto de finnlandaj insuloj ekster tiu insularo. La limo estas iom arbitra, kaj montras ke ankaŭ krom la alanda insularo estas amaso da finnlandaj insuloj - sed la lokiĝo de la insuleto Utö sur la situomapo klare montras ke tiu insulo jam ne apartenas al Alando, sed al la originfinnlandaj insuloj iomete pli proksimaj al la kontinento.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (finne, svede kaj angle)