Saltu al enhavo

Utila idioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En politika ĵargono, utila idioto (de la rusa полезный идиот) estas malestima termino por persono, rigardata kiel propagandanto pri iu afero, intereso, sen plene kompreni la celojn de la afero kaj kies simpatiemo, entuziasmo estas cinike eluzata por popularigo de la afero. La termino estis origine uzita dum la malvarma milito por priskribi nekomunistojn rigardatajn kiel sentivajn al komunisma propagando kaj manipulado. La esprimo ofte estis atribuata al Vladimir Lenin, sed ĉi tiu atribuo restas nepruvita. Tio estas kutime la nomo donita al okcidentaj intelektuloj, kiuj subtenis la sovetian registaron, ne komprenante, ke ĝi estas ligita kun la subpremoj de Stalino, la Holodomoro kaj aliaj vivproblemoj en Rusio.