Uusikaupunki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uusikaupunki

Blazono de Uusikaupunki

Situo de Uusikaupunki

Blazono Situo
urbetokomunumourbo • dua-nivela administra teritoria unuo
www.uusikaupunki.fi
Provinco Origina Finnlando
Fondita 1617
Areo 540,65 km²
Loĝantaro 16 198
Finnlingvaj 99,0%
Svedlingvaj 0,5%
vdr

Uusikaupunki (sveda nomo Nystad; ambaŭ nomoj signifas novurbo), estas urbo kaj komunumo de Finnlando, ĉe la sudokcidenta marbordo, en la provinco Origina Finnlando (finne Varsinais-Suomi, svede Egentliga Finland). Ĝis 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la ĝistiama gubernio Okcidenta Finnlando.

En la urbo loĝas proksimume 16 200 personoj (2005). Ĝi havas areon de 502 km2 (nur tersurfaco enkalkulita).

Kampara komunumo de Uusikaupunki estis ligita al Uusikaupunki en 1969, Lokalahti en 1981 kaj Kalanti en 1993.

La urbo estis fondita la 19-an de aprilo 1617 de reĝo Gustavo la 2-a Adolfo de Svedio. En 1721 estis subskribita tie la Pactraktato de Nystad, kiu finis la Grandan Nordan Militon inter Svedio kaj Rusio kaj grave kontribuis al la kresko de Rusio kiel grandpotenco en Eŭropo.

La plej grava industria kompanio en la urbo estas Valmet Automotive, sendependa aŭtofabriko, kiu kontrakte produktas aŭtojn por aliaj kompanioj. Ekde sia fondo en 1968 ĝis la mezo de 2008, ĝi produktis ĉ. 1.1 milionojn da aŭtoj de la markoj Saab, Chrysler-Talbot, Opel, Samara kaj Porsche. La nuna produktado de aŭtoj Porsche Boxster kaj Porsche Cayman finiĝos en 2011. Ekde 2009 la fabriko produktos hibridajn (benzinajn-elektrajn) aŭtojn por la usona Fisker Automotive. Ekde 1999 la kompanion posedas la metal-branĉa firmao Metso.

Alia granda labordonanto en Uusikaupunki estas la kemia fabriko de la norvega kompanio Yara (antaŭe Kemira GrowHow) produktanta sterkaĵojn por agrokulturado.

Uusikaupunki havas komercan havenon por mara trafiko kaj fervojon (nur vartrafiko) al Turku.

Ĉiujare en Uusikaupunki okazas muzikfestivalo nomata Crusell-semajno, kies ĉefa temo estas la lignaj blovinstrumentoj.

Partneraj urboj (ĝemelurboj) eksterlande[redakti | redakti fonton]

Kunlabora urbo

En Uusikaupunki naskiĝis Albin Sandström kaj Bernhard Henrik Crusell.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]