Albin Sandström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Albin Sandström
Sandström Albin 502 VIII. Universala Kongreso Esperantista – Albumo (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1883 (1883-05-12)
en Uusikaupunki
Morto 25-an de marto 1952 (1952-03-25) (68-jara)
Lingvoj Esperantosveda lingvo
Ŝtataneco Finnlando
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr

Albin SANDSTRÖM (naskiĝis la 12-an de majo 1883 en Nystad/Uusikaupunki, mortis la 25-an de marto 1952) estis svedlingva finnlandano, direktoro de kolor- kaj lakfabriko. Li havis gvidanta rolon en la svedlingva junula Esperanto-movado en Finnlando. Diversaj verkoj instrukciaj pri kolorigado kaj lakado. Esperantisto de 1907. Inter fondintoj de EAF kaj ĝia direkciano de 1907, prezidanto de 1912 ĝis ĉirkaŭ 1925. Prezidanto de la Loka Kongresa Komitato por la UK en Helsinki 1922. Ĉefredaktoro de Finna Esperantisto de 1912 ĝis 1914, redaktoro de Movado (Helsinki), 1924. Fondinto de Ilarejo Esperantista (kaj ĝia direktoro de 1907 ĝis 1910), prezidanto de direkcio de OY.-Movado AB, 1920-24.