Uzanto-Diskuto:Airon90/Arĥivo/2009/2

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Indekso
Skribu min!

Por skribi min, alklaku ĉi tie.

Arĥivo
Diskuto
La nomoj devenas el tio, kio gravis en tiu periodo



Ŝablono:Informkesto partio[redakti fonton]

Saluton, Airon90. Mi ĵus iom korektis la ŝablonon {{Informkesto partio}}, tiel ke nun finfine funkcias la unua listero ĉe diversaj parametroj. Ekzemplo troviĝas en Itala Komunista Partio. Kore --Tlustulimu 22:05, 18. Jun 2009 (UTC)

Hej, saluton! Vi pravas, mi ja estas tiu Fabio de MJS. Feliĉe, ke ankaŭ vi laboras ĉe Vikipedio. Kiel vi? ;-) Ĉu vi havas ŝtatajn ekzamenojn dum tiuj ĉi tagoj? --WinstonSmith 21:38, 28. Jun 2009 (UTC)

Saluton, Airon. Bone, mi ŝatus helpon kaj helpi. -Amika Babilfrenzo 03:36, 17. Jul 2009 (UTC)

Via hejmurbo bezonas redaktadon[redakti fonton]

Bonvenon. Kara amiko mi vidis, ke vi loĝas en Cerro Maggiore. La artikolo pri via hejmurbo en nia esperanta vikipedio konsistas bedaŭrinde nur el unu sola frazo. Eble vi povas el unua mano tion ŝanĝi ... - cetere helpo en la projekto svisaj kantonoj nature al mi estas tre bonvena. Sed ankaŭ la komunumoj de italio ja estas kandidatoj por ampleksigo. Amike DidiWeidmann 16:34, 22. Jul 2009 (UTC)

Vindozo (ne Vindoso)[redakti fonton]

Saluton, vi ŝanĝis la nomon de Windows Vista al Vindoso Vista, sed en Esperanto (kaj en nia vikipedio) la akceptita nomo por la mikrosofta mastruma sistemo estas Vindozo, ne Vindoso. La artikolo Vindozo Vista jam ekzistis kaj estis pludirektilo al Windows Vista, kiun vi ŝanĝis.

Eble estus bone, ke vi malfaru la nomŝanĝon. Se vi insistas, ke via nomo estas pli bona, vi eble komencu diskuton. Ĉu ne?

Umbert' 10:42, 24. Jul 2009 (UTC)

Redakteto[redakti fonton]

Saluton!

Bonvolu malŝalti la aldonadon de la marko „redakteto“ al ĉiu via redakto, ĉar pro ĝi eĉ viaj paĝokreoj estas markataj kiel redaktetoj.

Dankon.

--AVRS 16:18, 24. Jul 2009 (UTC)

Ŝablono:Informkesto kantono de Svislando[redakti fonton]

Saluton, Airon90. Mi ĵus rimarkis, ke viaj lastaj ŝanĝoj ĉe la ŝablono {{Informkesto kantono de Svislando}} kaŭzas du fuŝaĵojn en la koncernataj artikoloj. Ĉu vi do bone pripensis la ŝanĝojn kaj iliajn sekvojn? Mi pensas, ke la koordinatoj denove aperu en la informkesto, ne nur super ĝi. Krome nun ĉirkaŭ la bildo aperas partoj el la vikia kodo. Kore --Tlustulimu 18:16, 24. Jul 2009 (UTC)

Kategorio:1975-a muzikalbumo = kia mezurunuo?[redakti fonton]

Saluton Airon90, vi kreis multe da kategorioj kun nomo Kategorio:1975-a muzikalbumo kaj pluaj numeroj. Sed bedaŭrinde mi devas diri al vi, ke tia titolo estas pura sensencaĵo, ĉar kian mezurunuon oni aldonu tien? Ĉu kilogramojn? Ĉu metrojn? Ĉu la muzikalbumo estas la 1975-a en vico? Ĉu ne estus pli bone krei tiajn kategoriojn per titoloj, kiuj estas jam delonge ĉe filmoj? Ekz. Kategorio:Filmoj aperintaj en 1975 kaj pluaj? Do viaj kategorioj poste nomiĝus Kategorio:Muzikalbumoj aperintaj en 1975. Simile ekz. Kategorio:Kantoj aperintaj en 1975 ktp. Pripensu pri tio. Zuazua 18:39, 15. Aŭg 2009 (UTC)

Rilate al la muzikaĵoj (muzikalbumoj kaj kantoj) eble la kategorioj povus esti nomitaj Kategorio:Muzikalbumoj eldonitaj en 1975 kaj Kategorio:Kantoj eldonitaj en 1975 ktp. Zuazua 11:25, 19. Aŭg 2009 (UTC)

QuickEdit[redakti fonton]

Hi Airon, first of all, thank you for you translation. I will copy it over during the next days (there will be some more changes, I like to apply them all together). The includeScript line was totally wrong (wrong function and an incorrect " at the end). This is what it should be:

importScriptURI('http://de.wikipedia.org/w/index.php?title=Benutzer:ASM/quickedit.js&action=raw&ctype=text/javascript');

The reason why the script doesn't work properly on eo-wiki is an invalid XHTML output. The JavaScript implementations of the browsers' XML parsers require 100% XML-conform pages. In the past, there have been similar errors on en- and de-wiki, however, they have all been fixed.

To get an idea of what is wrong, you can check any edit page (action=edit) with the w3c validator. There seems to be a mistake in element hierarchy in the special character block. (btw, the special char block has always been a horrible patchwork and should be completely re-written (especially JS-generated!)) Obviously, this is an error which has to be fixed in eo-wiki, not in QuickEdit. Could you, for instance, contact an adminitrator and ask him about the problem?

To be more precise about the error: In the special character block, within <div class="plainlinks">, the <small>-element is interrupted by a paragraph change (</p> <p>). Either close it, or – better – completely remove the <small>-tags and use CSS to make the text smaller.

There is another way to get the script work by writing a workaround. I DO NOT like the idea because a workaround is not a solution. Furthermore, it makes the script slower, and writing 10 different workarounds for 10 wikis to work on is not acceptable.

Once more, thank you very much for your help. Best regards, ASM

PS: If you answer me here, please write a short notification on my discussion page. :)

rollback[redakti fonton]

tĥ. That means in some of the interwikis there is a wrong one. Masti 20:38, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Nomoj de kategorioj[redakti fonton]

Saluton!

Laŭ la regularo Vikipedio:Nomoj de kategorioj, ĉi tiu kategorio Kategorio:Muzikalbumo de Queen devas esti nomata en pluralo, kiel Kategorio:Muzikalbumoj de Queen.

Maksim 18:50, 18. Aŭg 2009 (UTC)

Mi enfermis inter malvidebligaj krampoj du nekompreneblajn vortojn. Kiu povas klarigi ilin, faru. --kani 19:44, 20. Aŭg 2009 (UTC)

Ŝablono:Uzanto SUL[redakti fonton]

Saluton, Airon90. Mi ĵus trovis vian aldoneton ĉe la ŝablono {{Uzanto SUL}}. Tio estis bona ideo. Sed mi proponas ŝanĝon al alia servila adreso laŭ la suprasoraba versio de la ŝablono: hsb:Předłoha:User SUL. Ekzemplon por ties uzado vi povas trovi sur mia tiea uzantopaĝo: hsb:Wužiwar:Tlustulimu. Kion vi pensas pri tio? Alternative ni ja povus aldoni novan nedevigan parametron, kiu ŝaltas inter la servilaj ligiloj. Kore --Tlustulimu 17:31, 23. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, Airon90. Mi ĵus vidis vian ŝanĝeton. Nun oni povas rigardi sur Vikipediisto:Tlustulimu kiom da redaktoj mi havas en diverslingvaj vikipedioj. Kore --Tlustulimu 18:41, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Pri kategoria nomo (Kuracista fako)[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi ne opinias ke anstataŭ Kuracista fako oni devus elekti ekzemple Medicinaj fakoj kiel tradukon de Medical Specialties? Amike, Iurigaspar 04:24, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Informkesto mankas[redakti fonton]

Saluton! Mi ekrigardis, ke vi faris noton pri "informkesto mankas" ie en rumana komunumo. En Transilvanio pretiĝis 4200 komunumaj artikoloj, el Hungario 2700, el Slovakio 900, el Rusio, Ukrainio, Aŭstrio, Slovenio, Kroatio, Serbio mi ne scias kiom kaj eble ankaŭ aliloke. Ili ĉiuj pretiĝis sen informkestoj. Sincere --Crosstor 08:17, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Informkestaj formatoj[redakti fonton]

Saluton, Airon90. Ĉu vi jam konas la paĝon Vikipedio:Informkestoj pri informkestaj formatigoj? Mi pensas, ke vi eble ne konas tiajn formatojn el la itala vikipedio. Sed la ideo ja estas origine el la franca vikipedio (fr:Projet:Infobox/V2), kvankam mi iom adaptis la tuton dum pluevoluado en la suprasoraba vikipedio: hsb:Wikipedija:Infokašćik. Antaŭ certa tempo jam estis diskuto pri mia tiama propono realigi ĉi tiujn formatojn. Kore --Tlustulimu 18:58, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Alinomado de artikoloj pri Jukatanio[redakti fonton]

Saluton, mi vidis ke vi ŝanĝis la nomon de artikoloj pri diversaj komunumoj en Jukatanio. Ĉu mi rajtas demandis pri la kaŭzo? En la koncerna listo de la ĉefurboj de la komunumoj la artikoloj nun estas markitaj kiel jam ekzistantaj kaj la kreo de artikoloj pri la urboj nun kaŭzus problemon ĉar oni devus denove ŝanĝi la nomon en la koncerna listo al ekzemple "Espita (urbo)". Mi do opinias vian iniciaton ne tro taŭga. —La komenton aldonis, sen subskribo, Esperantst (diskuto • kontribuoj)

Ŝablono:Informkesto partio[redakti fonton]

Saluton, Airon90. Mi ĵus vidis, ke via ŝanĝego de {{Informkesto partio}} fuŝas la koncernatajn artikolojn, kiel ekz. Aŭstralia Laborista Partio, Christlich Demokratische Union Deutschlands, Sozialdemokratische Partei Deutschlands (Mi ne kontrolis ĉiujn, ĉar estas tre multaj). Ĉu vi mem emas ripari tion? Alikaze mi malfaros la ŝanĝegon. Krome mi pensas, ke tiaj ŝanĝegoj antaŭe estu interkonsentita per la ŝablona diskutopaĝo. Kore --Tlustulimu 09:53, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Aŭ eble la diskuto okazu eĉ sur la paĝo Vikipedia diskuto:Vikiprojekto Ŝablono, precipe se estas granda aŭ grava ŝanĝo (ekz. ŝanĝo de la alilingva modelo de la ŝablono). Kore --Tlustulimu 09:55, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Viaj babelaj kestoj[redakti fonton]

Saluton, Airon90. Mi ĵus vidis, ke la dekstra kesto sur via uzantopaĝo saltas malsupren, se oni alklakas unu el la maldekstre lokitaj ligiloj, kiuj estas kreataj per javaskripto. Ĉu mi provu ripari tion por vi, se eblas? Eble jam sufiĉas ja ŝanĝo de la enkoda sinsekvo de la kestoj. Kore --Tlustulimu 11:27, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, Airon90. Mi ĵus sukcesis ripari vian paĝaron tiel, ke nun la dekstra kesto ne plu forsaltas, se oni klakas sur unu el la maldekstraj ligiloj. Sed mi nur testis tion per Fajrvulpo 3.5.2 sub Vindozo XP ĉe 1024 x 768 pikseloj. Mi esperas, ke tio ankaŭ ĉe vi funkciu. Se ne, bonvolu informi min. Kore --Tlustulimu 17:02, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Averto "bv. aldoni Ŝablonon: informkesto esperantisto"[redakti fonton]

Saluton Airon90. Vi metis en plurajn biografion de esperantistoj tiun averton, ekzemple ĉe Geoffrey Sutton. Kial vi ne rapide mem enmetas la ŝablonon, se vi opinias ĝin taŭga? Ĉu vi pensas, ke aliaj estu viaj servantoj? Mi cetere pensas, ke ĝi estas tute superflua, se ne ekzistas foto en Vikipedio - kiel estas la situacio pri Sutton. Mi klare preferas enhavajn riĉigojn de artikoloj al tiaj rapidaj formalaj "plibonigoj". Cetere, se la averto estas trikita de vi, vi almenaŭ uzu ĝustan Esperanton ("do forigu ĉi tiun averto" -> "poste forigu tiun ĉi averton"). Strange impresas, se homo, kiu faras du evidentajn lingvajn erarojn en kvin vortoj volas "ordoni" al aliaj. Helga Schneider 18:01, 28. Aŭg 2009 (UTC)

  • Vi prave respondis al Helga en la koncerna diskutopaĝo de ŝi. Ŝi forgesis ŝajne ke vi tute bonintence faris tion por plibonigi la Vikipedion. Dankon pro viaj kontribuoj, Airon90, al la vikipedio. Mi esperas ke vi longe restos ĉe la vikipedio en Esperanto kaj helpos. Amike Esperantst 18:27, 28. Aŭg 2009 (UTC)
Do bv. rapide ĝustigi vian lingve fuŝan averto-ŝablonon, kiu makulas la artikolojn de aliaj, ĉu bonintence aŭ ne. Eĉ diligenta vikipediisto ja povas lerni "fiakuzativon", kiel vi nomas ĝin, ĉu? Tamen restas la demando, kial entute enmeti la "informkeston esperantisto", se ne ekzistas foto. Dankon pro viaj estontaj enhavaj kaj bone pripensitaj kontribuoj. Helga Schneider 18:40, 28. Aŭg 2009 (UTC)
Dankon denove, ke iu (ĉu vi?) tiel rapide lingve ĝustigis la duan parton de la averto. Tamen nun enŝoviĝis nova eraro en la unuan parton: "En ĉi tiu sekcio aŭ paĝo mankas ŝablonon". Kiu aŭ kio mankas? Ŝablono (nominativo, sen -n). Pardonu, sed Vikipedio ne estas loko por instrui la trian lecionon de baza kurso. Ni vere povus fari ion pli senchavan ol diskutaĉi sur tiu infanvarteja nivelo. Antaŭdankon do pro denova kaj espereble fina ĝustigo de tiu linieto. Helga Schneider 19:12, 28. Aŭg 2009 (UTC)

Adapto pri la apliko de {{informkesto politikisto}}[redakti fonton]

Vi tute pravas. Mi ĵus taskigis roboton (unuafoje en mia vivo, mi scivolemas kiel funkcios).

Aidas 09:39, 29. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton Airon90,

Mi simple volas atentigi vin pri la ĉi-supra diskuto, konforme al kiu mi nuligis la kelkajn alidirektilojn, kiujn vi kreis koncerne komunumojn de Yucatan. Amike, Thomas Guibal 16:47, 3. Sep 2009 (UTC)

Ĉu unuopaĵo aŭ disketo?[redakti fonton]

single=disketo, kiu uzas la vorton unuopaĵo? Narvalo 14:03, 9. Sep 2009 (UTC)

Narvalo pravas: disketo. Tiaj daŭraj, plej bazaj lingvaj fuŝoj estas tre ĝenaj. Helga Schneider 18:50, 9. Sep 2009 (UTC)

tracce -> (en) track -> (eo) trako[redakti fonton]

La itala tracce ekzemple en Successor, vd. en la terminaro pri rokmuziko de Bertilo. Airon90, ĉu vi ne konsultas vortarojn kaj terminarojn? Laŭ mi en tiu kunteksto sufiĉas ankaŭ simple "Listo de kantoj" anstataŭ trakoj, sed "tracce" ĉiukaze ne eblas. Bv. ĝustigi. Helga Schneider 19:03, 9. Sep 2009 (UTC)

Dankon, Airon90,[redakti fonton]

pro via mesaĝo en mia diskutejo:

Saluton Helga, mi indiki vin kiel probleman vikipediistinon :) --→ Airon 19:21, 9. Sep 2009 (UTC)

En ĝusta Esperanto vi probable volis skribi "mi indikis vin kiel problema vikipediistino" (ses vortoj, tri eraroj). Sur la paĝo "problemaj kontribuantoj" vi skribis:

Ŝi plurfoje atakas min (bv vidi ĉi tien kaj ĉi tien):
  1. La unua diskuto estas pri miaj eraroj kaj mia inklino ordoni (ĉar mi kreis la ŝablonon {{Mankas ŝablono}}
  2. La dua diskuto estas pri muzikaj terminoj
Post tion, mi volus traduki ĉi tiun Vikipedian paĝon. --→ Airon 19:17, 9. Sep 2009 (UTC)

En gŭsta Esperanto vi probable volis skribi: "Ŝi plurfoje atakis min (bv. vidi ĉi tie kaj ĉi tie)" (11 vortoj, tri eraroj). "Post tio, mi volas traduki ..." (kvin vortoj, du eraroj). Ja, "tiaj daŭraj, plej bazaj lingvaj fuŝoj estas tre ĝenaj", ĉar ili necesigas konstantan kontrolon kaj ĝustigon kaj superfluan forrabon de tempo por pli utilaj taskoj. Helga Schneider 20:01, 9. Sep 2009 (UTC)

Kara Airon, mi petas vin ne modifi la ŝablonon projekto al projektoj en la svisaj komunumoj, ĉar tio obtike en la tuta projekto Svislando ne bone aspektas. DidiWeidmann 20:34, 9. Sep 2009 (UTC)

Ŝablono Hochdorf (distrikto)[redakti fonton]

Vi anstataŭis miajn navigilŝablonojn kun bildoj per senbildaj kaj senfantaziaj ŝablonoj, kiuj cetere ankaŭ ne plu aldonis la kategoriojn. Mi tian nuligis tiun modifon. DidiWeidmann 20:43, 9. Sep 2009 (UTC)

Kategoria diskuto:1972 en muziko[redakti fonton]

Vidu tien kaj AC/DC. Zuazua 18:22, 12. Sep 2009 (UTC)

Ĉu vi modifis la ŝablonon: Informkesto biografio ?[redakti fonton]

Kara amiko.

En pluraj paĝoj aperas tiu stranĝa {{{PostOkupo}}} : Rigardu tiujn de: Edmund Cooper, Herbert Achternbusch, Johann Christoph Adelung,Anne McCaffrey Maurice Clavel (filozofo), Rudolf Czélkuti Züllich... ĉiuj en kiuj estas la Ŝablono:Informkesto biografio.

Ĉu vi ŝanĝis ion en ĝi ? Se jes, mi esperas, ke vi scios rapide ripari tion.

--Jean-François Clet 19:37, 19. Sep 2009 (UTC)

Forviŝo de redirektigoj[redakti fonton]

Kara Michael,

mi ĵus vidis ke vi antaŭ jam pluraj semajnoj forviŝis iujn redirektigojn kaj proponis la redirektigajn paĝojn por nuligo. Konkrete aparte temas pri la artikoloj de iuj politikaj partioj, kaj baza temo estas la demando, ĉu artikolo pri politika partio havu la nomon de la partio en origina (nacia) lingvo, aŭ en esperantlingva traduko.

Malbonŝance ekzistas bonaj argumentoj kaj por la unua kaj por la dua solvo, kaj en plej multaj vikipediaj branĉoj, ne nur en la esperanta, nekonsekvence aplikiĝas foje la unua foje la dua solvo: Nomo en nacia lingvo estas tute klare identiga, sed por tiuj, kiuj ne parolas tiun lingvon (ni prenu, ekzemple la litovan...), malkomprenebla kaj eĉ misprononcebla, dum nomo en Esperanto ofte povas ekesti laŭ pluraj tradukeblecoj, do ne estas tiom klare identigebla. Des pli grave estas, per redirektigoj ebligi ambaŭ eblecojn, tiel ke iu ligo, kiu celas aŭ la nacilingvan aŭ la esperantlingvan formon, prefere kaj en majuskla kaj minuskla variaĵoj. Redirektigoj neniam estas damaĝo, maksimume estas nebezonataj (kvankam eble iam estonte bezonotaj), kaj en kazo de dubo ĉiam estu prefere tro ol maltro da redirektigoj.

Ekzemple estu la litova politika partio Nova Unio (Socialliberaloj), en la litova Naujoji Sąjunga (Socialliberalai). La artikolo verkiĝis sub la litovlingva nomo, tute en ordo. Kaj ankaŭ ekzistas paĝotitolo en esperantlingva formo, kiu dedirektigas al la artikolo, kaj zorgas pri tio ke esperantlingva ligilo en pliaj artikoloj tamen trovu la paĝon de litovlingva titolo, ankaŭ se la verkanto ne regas la litovan, kaj ne permane enkopias en sian esperantlingvan tekston la litovan partionomon. Tute en ordo tiel, nur ke vi forigis la redirektigon kaj volas nuligi la esperantlingvan nomon.

Mi tre pledas ne fari tion, kaj nuligi la korektojn, kiuj gvidas al forpreno de tiaj utilaj redirektigoj. Kiel jam skribite: En kazo de dubo ĉiam estu prefere tro ol maltro da redirektigoj.

Ĉu vi konvinkiĝas de mia rezono? Kaj ĉu vi eble povas mem spuri, en kiuj aliaj lokoj vi same vorviŝis redirektigon kaj metis la ŝablonon pri forigopeto?

Sincere,

ThomasPusch 09:28, 24. Sep 2009 (UTC)


Kara vikipediisto

Estas malkorekta, la montro de Ŝablono:lang kun 'ja' pro alidirekto al Ŝablono:Karaktero. ekz. 間違った表示,(aliaj estas korektaj; 'zh' 正确的表示 )

Mi supozas ke malsamo de argumentoj inter Ŝablono:lang kaj Ŝablono:Karaktero kaŭzas tiun problemon. Bv. solvu. Krome, mi opinias ke Ŝablono:Karaktero necesas klarigon kiel la antaŭa ŝablono[1]. Antaŭdankon. -Ryoho 16:52, 2. Okt 2009 (UTC)

Eraron mi trovis en Pi (nombro), sed pro ĝi estas elstara artikolo, mi ne kuraĝiĝis korekti ĝin mi mem. Kiu prizorgas la poluradon de la elstaraj artikolo ? Mi supozis ke vi povas, ĉar vi estas el la lastaj korektantoj.

Sfero kaj cilindro okupas spacon, do havas volumenojn, sed (ne scipovante legi) ne havas volumon.

--Jean-François Clet 21:43, 3. Okt 2009 (UTC)

Dankon pro la kategorio kaj kategoriigo. --P.Fiŝo 05:57, 8. Okt 2009 (UTC)

La ĉasado al "Volumo"[redakti fonton]

Ne gravas: Mi lanĉas la serĉilon de Vikipedio pri la vorto "volumo" kaj ŝanĝas la vorton ĉie kie ĝi ne signifas "libr(er)on".

--Jean-François Clet 14:06, 8. Okt 2009 (UTC)

Kompleta revizio de komunumaj ŝablonoj en Svislando[redakti fonton]

Kara vi komencis transformi svisajn ŝablonojn (ekzemple Ŝablono:Affoltern (distrikto)), kiujn mi verkis sed unue en malbela senbilda kaj seka maniero, kiu almenaŭ al mi persone tre malmalplaĉas, kaj krome viaj ŝablonoj ankaŭ ne konservas la kategoriigon laŭ distrikoj, kiujn miaj ŝablonoj kreas. Do almenaŭ se vi modifas ŝablonojn, la novaj ŝablonoj plenumigu la funkcion de la malnovaj. Kaj ankaŭ mi ne komprenas, kial vi forigas la bildojn el la ŝablonoj. DidiWeidmann 22:13, 10. Okt 2009 (UTC)

Kion vi volas diri per la komento "Restarigo de revizio 2538046 el 2009-10-11 06:20:41 per Aidas dank'al ŝprucfenestroj" en la artikolo "La Popolo de la Libereco"??? Mi en redakteto forprenis ruĝan ligilon al neekzistanta artikolo pri la verkistino kaj parlamentanino Chiara Moroni, tiel ke la nomo nun aperas nigrakolore, kaj opinias tiun agon tute senca - se iu verkos artikolon pri ŝi, eblos meti ligilon, sed (artikolo pri ŝi ĝis nun estas nur en du lingvoj, la itala kaj angla) mi ne taksas tian artikolon en Esperanto pli necesa ol multajn aliajn similgravajn, do ne aparte akcentus la mankon de tiu artikolo per ruĝa ligilo. Aparte interesus min scii, kion vi celas per la vorto "ŝprucfenestroj"... Ĉu vi klarigas al mi?

Aidas 11:41, 11. Okt 2009 (UTC)

RE:Malfaro de aldonoj kaj aliaĵoj[redakti fonton]

Hello, thanks for your message, interwiki and category must be in doc page. After for this templates it is for software not for musik and dvd. I do lite and big code, it is good now ? — Neustradamus () 15:37, 12. Okt 2009 (UTC)

Bv atenti ke intence la titoloj de sekcioj estis kreitaj laŭ nekutima maniero por eviti duoblan numeradon. Vidu en historio de versioj : 16:32, 11. Nov 2006 ArnoLagrange (anst de aŭtomataj titoloj per kodo <big> por eviti duoblan numeradon). Dankas pro la atento Arno Lagrange @ 17:40, 12. Okt 2009 (UTC)

Bonvolu provizi dokumentadon[redakti fonton]

Kara, kreinte ŝablonojn bonvolu provizi dokumentadon {{Portalo/dokumentado}}, alikaze neeblas scii kiel uzi tian komplikan ŝablonon kaj mi ne havas paciencon esplori la komplikan kodon. --Arno Lagrange @ 08:21, 21. Okt 2009 (UTC)

Lukto kontraŭ vandalismo[redakti fonton]

Dankegon pro via helpo kontraŭ vandalismo! -- Yekrats 11:55, 5. Nov 2009 (UTC)

Vikivortaro[redakti fonton]

Mi gratulas ke vi aktivas en vikivortaro. Mi nuntempe ne havas multan tempon por prizorgi ĝin. Tamen mi kreis ligilon el la flankstrio. Nekompreneble tio ne funkciis kiam mi uzis la saman sintakson kiel en Vikipedio. Mi provis alimaniere kaj sukcesis. Ĝis poste ! Arno Lagrange @ 14:54, 18. Nov 2009 (UTC)

Fremdaj vortoj kaj mallongigoj ne povas esti adjektivoj[redakti fonton]

Saluton, mi vidis, ke vi kreis la artikolon "Listo de Ubuntu eldonoj". Bonvolu atenti, ke fremdaj vortoj aŭ nomoj (kia "Ubuntu") en Esperanto ne povas esti adjektivoj (escepte, se ili ricevas la finaĵon "-a"). Same pri mallongigoj (kia "LTS"). Do anstataŭ *"Ubuntu eldonoj" kaj *"LTS eldonaĵo" devas esti "Ubuntu-eldonoj" kaj "LTS-eldonaĵo" (kun streketo), aŭ eble "Ubuntu-aj eldonoj" kaj "LTS-aj eldonaĵoj". Al mi pli plaĉas la unua formo.

Mi ne scias, ĉu vi hodiaŭ ankoraŭ aktivas; se vi ne korektos, mi mem faros.

Ĉion bonan por 2010, – Umbert' 15:35, 31. Dec 2009 (UTC)