Uzanto-Diskuto:Doesle

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Doesle!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo 13:46, 6 Mar. 2011 (UTC)

Koran dankon, Narvalo! (eĉ se mi ne entute estas novulo ĉi tie) :-) --Doesle 00:54, 7 Mar. 2011 (UTC)

Saluton, Doesle, kaj bonvenon al vikipedio. Mi ĵus rimarkis ke vi forigis la skatolon ĉirkaŭ referencoj ĉe la artikolo Tantalo (mitologio). Ĉu vi ne taksas plej taŭga la antaŭa? Laŭ mi, per tiaj skatoloj la informo disponeblas por tiuj, kiuj volus konsulti ĝin, kaj samtempe, longa listo de referencoj ne malhelpas rapide rigardi la paĝon, kaj iomete kontribuas la bon-aspekton de la artikolo. Ĉu ne? Amike. --Fimako 19:38, 12 Mar. 2011 (UTC)

Saluton Fimako! Nu, faru kiel vi plej ŝatas, sed min ĝenas la skatolo, jes. La referencoj ja troviĝas ĉe la fino de la artikolo, do ne vere ĝenas dum la legado. Sed kiam mi volis kontroli, kion diras la noto numero XX (iu alta, mi pensas 18), mi devis unue malsuprenrulumi en la skatolo (mi uzas Firefox kiel foliumilon). Mi ankaŭ ĝis nun neniam vidis enskatoligitan referencaron, nek en la Esperanta nek en la angla aŭ germana Vikipedioj. --Doesle 19:47, 12 Mar. 2011 (UTC)

Uzanto:Doesle/Revizioj/Intro[redakti fonton]

Saluton, Dominik. Mi ĵus korektis ŝablonon kaj bildon en Uzanto:Doesle/Revizioj/Intro. Do por bildo ne uzeblas ĉi tie la germana Datei:, sed devas esti Dosiero:. Krome rahmenlos ne eblas. Mi ŝanĝis al frameless, ĉar antaŭ iom da tempo nur tio eblis. kaj mi ne scias la uzeblan esperantan formon. Amike --Tlustulimu 20:26, 17 Mar. 2011 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Koran dankon! Tio funkcias: Dosiero:Besicles 180508.jpg|frameless|dekstre|200px|ligilo=Helpo:Markitaj_versioj -- Amike, --Doesle 20:31, 17 Mar. 2011 (UTC)
Ne dankinde. Anstataŭ "Ŝablono:Hilfreiches" eble taŭgus {{Helpiloj}}, kiun mi mem foje kreis. Kaj anstataŭ "Ŝablono:Wikipedia-Redaktion" ja provizore eble taŭgas {{Helpo por zorgiloj}}, ĉar rekta ekvivalento de la germana ŝablono eble ankoraŭ mankas.
La dekstre supre videbla kesteto kun la mallongigoj ankoraŭ ne uzeblas, ĉar mallongigoj ankoraŭ ne estas difinitaj. Krome ili ja nur havus sencon, se la koncerna paĝo jam troviĝas je la ĝusta loko. Tamen mi emus demandi, kiujn mallongigojn vi proponus? Amike --Tlustulimu 20:37, 17 Mar. 2011 (UTC)
Nu, mi devas foriri nun. Eble mi kontinuos pli malfrue. Pri la mallongigoj -- mi ankoraŭ respondos! Ĝis nun simple temas pri traduko de la germanlingva paĝo, do mi lasis ĉion tiel kiel ĝi estas tie. Se vi volas, bonvolu pluredakti, kvankam mi ege interesiĝas pri kiel funkcias tiuj ŝablonoj ktp., kiujn "ordinara uzanto" kiel mi normale ja ne vidas. Amike --Doesle 21:00, 17 Mar. 2011 (UTC)
Unua versio nun estas utilizebla: Uzanto:Doesle/Revizioj Ĉiuj ŝablonoj ankoraŭ troviĝas en mia privata spaco (inkluditaj ne per {{asdf}}, sed per {{:Uzanto:Doesle/asdf}} Kion vi pensas pri ĝi? --Doesle 19:46, 18 Mar. 2011 (UTC)
Nu, se ne, tiam ne. Sed provizore mi jam aldonas al tiu dokumento miajn proprajn revizipetojn. --Doesle 21:50, 21 Mar. 2011 (UTC)

Revizianto[redakti fonton]

Saluton, Dominik. Mi ĵus plenumis vian peton sur Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj‎‎, ĉar vi plenumas la kondiĉojn. Amike --Tlustulimu 16:27, 3 Apr. 2011 (UTC)

Koran dankon, Tlustulimu! --Doesle 16:28, 3 Apr. 2011 (UTC)

Uzanto:Doesle/Wikidata‎‎[redakti fonton]

Saluton, Dominik. Mi ĵus vidis, ke vi kreis Uzanto:Doesle/Wikidata‎‎. Sed {{#invoke: subtenas nur la nomspacon Modulo:. Do, mi proponas, ke vi ŝanĝu la titolon de la paĝo al Modulo:Uzanto:Doesle/Wikidata‎‎ kaj iomete alĝustigu vian testopaĝon. Tiam eble ja funkcios. --Tlustulimu (diskuto) 17:57, 31 Jan. 2016 (UTC)

Saluton, Tlustulimu! Jes, mi konscias pri tio ... fakte, mi ĵus faris tion, kion vi proponis. Vi ja verŝajne jam scias, kion mi celas (konsiderante, ke vi ja eĉ provis iomete kunlabori ;-) ): Tiri specifajn datumojn el wikidata, ĉar ĝuste pro tio ĝi ekzistas. Perfekte taŭgaj estus loĝantaro, areo, poŝtkodo ktp. Sed jen problemo: la areo povas havi diversajn unuojn, ekz. m² aŭ km² aŭ eĉ mi² (kvadrata mejlo), kaj per la funkcio #invoke:Wikidata|claim|P2046 oni nur akiras la nombron, oni ne scias kiun unuon ĝi havas. Do mi provis eltiri ankaŭ la unuon. Ŝajnas, ke oni povas doni "unit" kiel "parametro"n al la funkcio claim, per tio al la funkcio getValueOfClaim kaj per tio al getSnakValue -- vidu ankaŭ https://www.wikidata.org/wiki/Help:Data_type#Quantity. Tio devus funkcii, sed ne funkcias. Doesle (diskuto) 18:50, 31 Jan. 2016 (UTC)
Kial vi ne alinomis Uzanto:Doesle/Wikidata al Modulo:Uzanto:Doesle/Wikidata‎‎, sed nove kreis? Ĉu vi ankoraŭ bezonas la ne funkciantan Uzanto:Doesle/Wikidata? Se ne, mi povas forigi ĝin.
Danke al viaj provoj mi povis intertempe korekti ĝenan fuŝon en {{informkesto urbo}}. Tiu fuŝo antaŭe aperigis pli ol 600! artikolojn en la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj. Sed nun tie restis nur 7, el kiuj 3 troviĝas en miaj testopaĝoj.
Mi ne legis ion sur via uzantopaĝo pri programado. Sed eble tio ne tre gravas. Ankaŭ mi nur anoncis ion pri Lua-1-nivelo.
Bedaŭrinde la priskribo pri parameter en la modula dokumentado Vikipedio:Lua/Moduloj/Wikidata/eo estas sufiĉe malklara. Kulpas ĝia germana versio, el kiu mi foje tradukis. Kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 19:19, 31 Jan. 2016 (UTC)
Mi simple forgesis pri la alinomado -- forigu la privatan paĝon, mi petas!
Mi jam alproksimiĝas la solvon! Vidu la nunan version de Uzanto:Doesle/test-donbenito kaj de la modulo Modulo:Uzanto:Doesle/Wikidata. La funkcio printDatavalueQuantity estis fuŝa, la funkcianta estas printDatavalueQuantity2 -- aldone mi estas kreanta funkcion, kiu donas la faktoron inter la uzita unuo kaj km² -- tiu ĉi funkcio factorKM2 ankoraŭ ne funkcias. Doesle (diskuto) 19:57, 31 Jan. 2016 (UTC)
Pri viaj aliaj demandoj: Mi havas multe da programada sperto, sed ne specife pri LUA. La lingvo, tamen, ŝajnas al mi sufiĉe memeksplikanta, kaj la kodo en la modulo Wikidata ja estas ampleksa.
Kiel mi antaŭe ne tute klare skribis, sed celis diri, estas ke la parametro "parameter" funkcias. La problemo estas la funkcio printDatavalueQuantity, kiu evidente ne taŭgas por "quantity"-valoroj. Doesle (diskuto) 20:32, 31 Jan. 2016 (UTC)
Kaj nun ĝi funkcias. :-) Verŝajne oni ne vere bezonas la funkcion faktoroKM2, ĉar en wikidata uziĝas ŝajne nur km² ... Doesle (diskuto) 21:08, 31 Jan. 2016 (UTC)
Dankegon pro via peno. Mi intertempe forigis la superfluiĝintan paĝon. - Eble ni bezonus transkalkulilon al hektaro. Alie ne devus uzi sufiĉe kompleksan kodon, kiel ekzemple la jenan:
{{unuo|{{#expr:{{#invoke:Uzanto:Doesle/Wikidata|claim|P2046|id=Q636120|parameter=amount}} * {{#invoke:Uzanto:Doesle/Wikidata|faktoroKM2|{{#invoke:Uzanto:Doesle/Wikidata|claim|P2046|id=Q636120|parameter=unit}}}}*100}} ha}}
Ĝi redonas: 55 926 ha
Pino ja kreis ion tian, sed en alia modulo {{WikidataGeo}}. Tamen via varianto ŝajnas al mi pli bona. --Tlustulimu (diskuto) 21:22, 31 Jan. 2016 (UTC)
Se oni ne uzas la funkcion faktoroKM2, oni povus simple alinomigi ĝin al "areoKM2" kaj iel modifi ĝin, tiel ke ĝi direkte donas la aeron en km². Oni povus krei alian funkcion areoHA, kiu donas la areon en ha. Jam estas farita: areoKM2 kaj areoHA -- vidu la testpaĝon: Uzanto:Doesle/test-donbenito Doesle (diskuto) 21:56, 31 Jan. 2016 (UTC)
Kun la novaj funkcioj, la kodo nun reduktiĝas jene:
{{unuo|{{#invoke:Uzanto:Doesle/Wikidata|areoKM2|id=Q636120}}|km²}}
{{unuo|{{#invoke:Uzanto:Doesle/Wikidata|areoHA|id=Q636120}}|ha}}
aŭ, kiam la alvoko troviĝas en la ĝusta paĝo sen id-parametro:
{{unuo|{{#invoke:Uzanto:Doesle/Wikidata|areoHA}}|ha}}
Ekde tio oni povas krei uzeblan aldonon al la ŝablono, mi pensas. Doesle (diskuto) 22:15, 31 Jan. 2016 (UTC)
Via kodo nun bone funkcias. Dankegon. Ĉu vi ankoraŭ emas testadi ĝin, antaŭ ol ĝi povus esti metata en la modulon {{Wikidata}}?
Ĉu iel eblas aldono, tiel ke la funkcioj kun (frame) eĉ estus uzeblaj en aliaj moduloj? Mi jam faris tion ĉe la funkcio pageId, tiel ke por moduloj ekzistas _pageId. Sed mi ankoraŭ ne kuraĝis ion provi ĉe la ceteraj. Ĉu eble vi havas ideon por tio? --Tlustulimu (diskuto) 22:33, 31 Jan. 2016 (UTC)
Bonan matenon! La kodo de la funkcioj areoKMHA, areoKM2 kaj areoHA estas sufiĉe testita. Mi ĵus iomete reverkis la erartraktadon tiel, ke ĝi funkcias kiel en la aliaj funkcioj (showerrors ? printError ... : default).
La funkciojn oni ja jam povas uzi el aliaj moduloj. Oni nur devas difini tabelforman argumentoliston, kiu enhavas id-parametron. Mi sukcesis fari tion en la novkreita testmodulo Modulo:Uzanto:Doesle/Testmodulo.
Bonvolu senhezite forigi miajn testmodulojn el la oficiala nomspaco, se ili ĝenas. Doesle (diskuto) 08:16, 1 Feb. 2016 (UTC)
Bonan matenon. Mi ĵus iomete testis vian testomodulon. Ĉar la maniero elvoki modulan funkcion kun (frame) el alia modulo ankoraŭ por mi estis iomete enigma, kvankam ĝi eĉ similas al la maniero elvoki ŝablonon per modulo, mi uzis vian ekzemplon por Helpo:Lua/Koderoj. Tiam ni povos uzi ĉi tiun manieron en pliaj moduloj. Ĉu bone? Mi eĉ proponas, ke ni konservu ĉi tiun testan modulon, por montri tian elvokon de modulo per modulo. :-)
Ĉar la titoloj de la testaj moduloj enhavas vian nomon resp. indikon pri uzanto, ili rekoneblas kiel testaj kaj tial ne ĝenas. --Tlustulimu (diskuto) 10:19, 1 Feb. 2016 (UTC)
Jes, ŝajnas al mi jam la ĝusta momento de inkludi la kodon en aliaj moduloj. Mi provos -- kiam mi havas la tempon kaj se vi konsentas -- iom kunlabori en la helpopaĝo, kiu enhavas kelkajn (ŝjanajn) erarojn (eble mi eraras) kaj germanajn kaj anglajn eksplikajn frazojn. Doesle (diskuto) 22:12, 2 Feb. 2016 (UTC)