Uzanto-Diskuto:129.132.128.136

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

Agrablan kunlaboradon deziras al vi -- Yekrats 16:30, 16. Okt 2009 (UTC)

Korektaj loknomoj svisaj en via artikolo Svisaj festoj kaj kutimoj[redakti fonton]

Ne remetu intence erarojn estas aŭ "Lausanne" en originala formo franca, aŭ en Esperanto Laŭzano (vidu en PIV). Kun certeco ne "Laŭsanne", kio estus terura hibrido ĥimero inter Esperanto kaj franca lingvo. Zuriko jam de cent jaroj estas la oficiala Esperanto-formo de la urbonomo. Vidu en PIV! DidiWeidmann 15:30, 18. Nov 2009 (UTC)

Hermafrodito aŭ virin-viro?[redakti fonton]

Saluton, vi kreis paĝon pri hermafrodito en civila rajto, sed mi ne scias, ke oni nomus homojn hermafrodito. Eble vi pensis la anglan terminon shemale, por kiu estas ĉi tie virin-virokathoey. Ĉiukaze, la hermafrodito estas neuzata ĉe homoj, do via paĝo efikas iom strange. Zuazua 08:08, 2. Dec 2009 (UTC)

Kio estas ne klaraj seksorganoj? Ĉu eĉ ne kuracisto vidis ilin? Zuazua 08:36, 2. Dec 2009 (UTC)

Tro emocia diskuto?[redakti fonton]

Saluton, kara anonimulo,

Mi bedaŭras, ke via – sendube interesa – artikolo pri Hermafrodito en civila rajto‎ (ne "rajto"; estu "juro") havis iom kaosas historion. Mi opinias la temon ne malgrava, kaj mi scias, ke ekzistas individuoj, ĉe kiu eĉ medicinistoj dubas pri la sekso.

Por esti utila, Vikipedio klopodas pri klara strukturo de siaj artikoloj. Tial estis bone meti la jurajn aspektojn de la temo al aparta artikolo. Por esti ĝusta, Vikipedio klopodas indiki kontroleblajn fontojn; sed tiurilate multaj niaj artikoloj havas mankojn. Mi bonvenigus artikolon pri tiu temo, sed en iom pli enciklopedieca stilo. Ekzemple ĝi ne tro baziĝu sur aktualaj diskutoj, ĉar ili forgesiĝas. Kaj ĝi evitu subjektivajn asertojn ("Oni nur volas montri unu ekzemplon de problemsolvo"), kiujn aliaj eble ne povas konsenti aŭ eĉ perceptas kiel kulpigon.

Mi ŝatus, se vi – laŭeble ne anonime – plu kontribuos al nia vikipedio, iom bremsante vian emon esprimi proprajn opiniojn.

Umbert' 20:48, 10. Dec 2009 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.