Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:71.34.137.195

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, mi bedaŭrinde devis bloki vian aliron, ĉar vi aldonas erarojn pli rapide ol aliaj povas korekti. Mi petas vin ne enkonduki proprajn inventojn en Vikipedio. Vikipedio estas projekto de enciklopedio, ne loko por lingvaj eksperimentoj. --PaulP - Disk. 22:07, 2. Maj 2009 (UTC)


Resaluton, dankon pro via demando! La regularon pri la lingvaĵo uzata en Vikipedio vi trovos tie ĉi: Vikipedio:Lingvaĵo. Vi vidos, ke PIV kaj REVO estas konsiderataj kiel normaj verkoj. Laŭ PIV 2005, p. 850, gepatro estas "patro aŭ patrino". Kompreneble vi povas uzi alternativojn kiel "unu el la gepatroj" aŭ simile!

Cetere, mi kaptas la okazon kaj petas vin elekti nomon (povas esti pseŭdonimo) por ensaluti en Vikipedio. Estas pli facile memori nomon, ol numero 71.34.137.195 ;-) Iom da detaloj pri tio vi trovos en la ĉi-suba bonvenigŝablono.

Amike salutas, --PaulP - Disk. 18:09, 3. Maj 2009 (UTC)

Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

Agrablan kunlaboradon deziras al vi --PaulP - Disk. 18:09, 3. Maj 2009 (UTC)


Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.