Uzanto-Diskuto:Echiesse

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Echiesse!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  Sok Na Men Sui Lui 20:33, 5. Dec 2006 (UTC)

Ŝajnas al mi, ke oni mise forbaris vin -- vidu miajn komentojn ĉe Vikipedio:Diskutejo#Hasta forbaro. Mi esperas, ke oni malforbaros la IP-adreson, sed tion povas fari nur la administrantoj. Tamen, ĉar la baro daŭras nur tri tagojn ekde la 3a, ĝi iom baldaŭ finiĝos eĉ se ili ne faros tion. Sok Na Men Sui Lui 20:38, 5. Dec 2006 (UTC)

Amplif(ik)i[redakti fonton]

Estimata Echiesse,

dankon pro via detala komento pri "amplif(ik)i" kun ligiloj. PIV enhavas la terminon "amplifikatoro", kun la mencio "=amplifilo", kaj tio laŭ la klarigoj indikas preferindan terminon. "Amplifikilo" ne troviĝas tie. Mi supozas, ke la komputila vortaro de "Novosti" tiurilate eraras. La franca "Wiktionary" (ne "Wik-i-tionary") ja mencias "amplifiki", sed ne havas propran artikolon pri ĝi, do ankaŭ tie "amplifi" ŝajnas preferinda.

Muito obrigado de falarme na minha lingua. Infelizmente o meu Portugues de maneira nenhuma e comparavel ao Seu Almao... En 1981 mi estis en via lando por viziti la Universalan Kongreson de Esperanto, sed la urbon Niteroi mi ne vizitis, mi nur estis en Rio-de-Ĵanejro aliflanke de la golfo.

Sincere, Aisano 19:03, 26. Jan 2007 (UTC)

Spiritismo[redakti fonton]

Saluton! Mi rimarkas, ke jam de pluraj jaroj (verŝajne) vi ne aktivas en Vikipedio, ĉu? Tamen mi invitas vin viziti la diskutpaĝon de la artikolo spiritismo kaj eble iom kontribui. Dankon! Plej frate salutas Vikiano (diskuto) 20:07, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]