Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:EitanVel

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi bonvenigas vin kaj gratulas pro viaj kontribuoj. Tamen mi supozas, ke vi uzas aŭtomatan tradukilon nekorektinte aŭ almenaŭ ĉiuokaze via unua artikolo Jicĥak Barik estis markita kiel polurinda; vi ne faris tiun pli detalan necesan korektadon kaj nun enmetis artikolon Hwasong-15 pri korea misilo kun multaj mankoj, fuŝaj referencoj, neklarigitaj referencoj, nenecesaj hebreaĵoj ktp. Tial mi forigis ĝin por eviti, ke vi plue trudu pliajn korektendajn artikolojn. Mi helpos, se necese, en la korektado. Poste vi denove povos krei la forigitan artikolon Hwasong-15, polurinte ĝin antaŭ envikipediigi ĝin. Dankon. kani (diskuto) 18:08, 15 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Same okazis ĉe Wissam A-Tawil. Bonvolu ne krei artikolojn tiom fuŝe, anstataŭ poluri jam kreitajn artikolojn.--kani (diskuto) 10:06, 16 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Same okazis ĉe Jihadi John.--kani (diskuto) 20:21, 21 jun. 2024 (UTC)[Respondi]