Uzanto-Diskuto:Florrain

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi bonvenas mesaĝojn pri la artikoloj, al kiuj mi kontribuis.

Gratulon por via bela artiklo! La portreto prezentata en ĉi tiu artikolo estas farita el la foto de Pierre Delaire, "L’Esperanto en douze leçons — cours pratique complet", 1955 Eble la sama foto, kiel tiu publikigita en longa artikolo pri li en la gazeto La Praktiko, marto-aprilo 1953. Mi ne trovis foton kun libera kopirajto. La desegno estas ankaŭ bela kreado. Kion vi opinias? --pino 19:21, 9. Nov 2010 (UTC)

Mi ĝojas povi interŝanĝi kun vi! Dankon pro la informo pri la foto. La desegno estas ja bela kreaĵo! Ĉu Odile Jacquin estas vi, aŭ iu alia? En La Praktiko 1953, la legendo de tiu foto de Delaire, el kiu la desegno estis farita, estas “S-ro Delaire parolanta antaŭ la mikrofono de la Pariza Radio”. La desegnisto kompreneble ne desegnis la mikrofonon, kiun oni vidas malsupre sur la foto. S-ino Katalin Kováts, de edukado.net, ricevis foton de Delaire el la UEA-arkivoj. Temas pri bona foto de Delaire iom pli aĝa. Pri ĉi foto ne estas rajtoj, laŭ mi. Aŭ ni povus peti al UEA permeson publikigi ĝin. Ni povus aldoni ĝin al la artikolo kun la mencio: “El la UEA-arkivoj”. Sed ni nepre konservu la belan desegnon! Tamen, ĉar mi tute ne scias, kiel aldoni bildon al vikipedia artikolo, ĉu vi povus fari tion? Al kiu adreso mi sendu la foton? --florrain 10. Nov 2010

Odile estas mia filino. Vi povas sendi la foton famille-jacquin@orange.fr. Mi ne scias, se la permeso de UEA sufiĉas. Tutkore. --pino 07:56, 11. Nov 2010 (UTC)

Saluton Florrain! Mi dankas vin pro via atenta legado de artikolo Ora Sekcio - tamen, post konsultado de PIV2, mi malaprobis vian ŝanĝon. Ora Sekcio temas pri malgranda grupo, do sekcio, kaj sekc/i, sekc/o estas tute aliaj aferoj en esperanto. Ĝis la! --Dominik (diskuto) 14:56, 27 Jul. 2014 (UTC)

Denove saluton Florrain! Mi efektive supozis, ke vi aludis al franca vorto "Section", kiu havas ambaŭ signifojn. Jam estas en la artikolo interna referenco al Ora proporcio kaj en tiu ĉi artikolo estas klarigata signifo de "ora sekco". Kiel en multaj aferoj, esperanto posedas du apartajn vortojn kie la latina kaj la franca havas unu. --Dominik (diskuto) 22:32, 27 Jul. 2014 (UTC)