Uzanto-Diskuto:Gabriel BEECHAM

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pro ekzamenoj, mi momente paŭzas mian aktivan kontribuadon en la Vikipedio ĝis la fino de Junio. Kontaktu min retpoŝte se vi volas kontakti min antaŭ tiu tempo.]


Bonvole aldonu ĉe la bazo de la paĝo.


Hej! Nur restas unu plia frazo por traduki irlanden en tejo.org. Mi antaŭĝojas vidi tiun frazon.  :-) --Chuck SMITH


Hello,

just informing that I replied you in the hungarian wikipedia. :) (Unfortunately I don't get a word here so I keep communications at the minimum.) -- grin


Saluton Gabriel. Dankon pro viaj redaktoj de irlandtemaj artikoloj. Estas malofte havi kunlaborantojn ĉi tie de tiu mondparto. Tamen, post vidi vian redakton de James JOYCE, mi ŝatus sciigi al vi pri la ekzisto de Vikipedio:Stilogvido_por_biografioj. Ĝi estis inciita por reguligi niajn biografiajn paĝojn, kaj tre helpus se ĉiu uzus tion kiam ili decidas fari ion pri biografia paĝo.

Ankaŭ, bonvolu ne uzi la sufikson "iĉ" (kiel en via vorto "junuliĉo"). Ĝi estas kontraŭstarita de sufiĉe granda parto de la Esperantistaro kaj nia Vikipedio prefere ne enhavu reformprojektojn, ĉar alikaze homoj emus verki sen ĉapelitaj literoj, uzi la reformprojektan pronomon "ri", ktp.


Now, you english-speaker perhaps begin to feel what non-english speakers use to feel when important discussions run only in english. -- Because Stevertigo wrote in an only language I also did so except the conclusion in 3 languages. ArnoLagrange 16:54, 29 Oct 2003 (UTC) -- And now I've added a french translation. AL --

No, don't go there, Arno. The point with Esperanto is that anyone can learn it, easily. English (or French, or similar national languages), depending on who you listen to, is eight to ten times more difficult, with no benefit. (the difficulties are confusing irregularities, mostly). -- Kwekubo

eo: Arno, mi nure intencis diri, ke ni ne seninteresiĝemigus neesperantistajn legantojn, dirante ke la angla inde malpliiĝu Vikipedie. Mi traduku kion por vi? -- Kwekubo

Responde al diskuto en m:Linguistic democracy in a multilingual project, mi ne celis ke la angla iel malkresku, nur ke estas malagrable ke anglalingvanoj sentas sin en supera pozicio kaj trovas normale ke neanglalingvanoj devu uzi ilian lingvon por debati dum ili ne eltenas ke iu ajn uzu alian lingvon. Mia peto estis ke vi traduku anglen mian kontribuaĵon por ke anglalingvanoj povu ĝin kompreni. Mi sincere sentas ke mia angla estas mallerta kaj eraroplena, kaj estas al mi malkonforte provi debati per tiu lingvo. Arno Lagrange 11:55, 18. Nov 2003 (UTC)



Mi dankas pro la komplimentoj pri la intervjuo. Mi esperas ke tio allogos novajn uzantojn kaj redaktantojn por ke la nivelo de la vikipedio signife plialtiĝu. Pri vikilibroj mi tute ne scias kiom antaŭeniĝis ĉi subprojekto. Mi ja ne povas atenti pri ĉio. Sed kun pli da fortoj, pli da kunlaborantoj ankaŭ tiu projekto povos progresi. AL 17:08, 8. Dec 2003 (UTC). Mi ĵus ekrigardis : vikilibro ĝis nun estas praktike nur anglalingva. En alaij lingvoj aperas nur lernolibroj de tiuj lingvoj por anglalingvanoj !!! Arno Lagrange 17:26, 8. Dec 2003 (UTC)

Press release[redakti fonton]

Please see meta:Talk:Unua gazetara komuniko#The 500,000 milestone will be reached by Monday!. It might also be a good idea to move the eo version of the press release to eo. --Maveric149 09:46, 22. Feb 2004 (UTC)


Pri skota gaela kaj pri administranto[redakti fonton]

Estimata ! Pri skota kaj gaela mi fidas vin, vi ŝajne pli klare vidas ol mi pri la situacio. Al mi la aferoj foje ŝajnas iom konfuzaj. Mi dankas vin pro la klarigoj kaj eĉ sugestas ke vi enmetu iom da ili en la pritemaj artikoloj por helpi ĉiujn klare distingi inter nunaĵoj kaj historiaĵoj, etnoj kaj lingvoj, keltaj kaj ĝermanidaj.

Mi cetere rimarkis ke vi kandidatas por fariĝi administranto. En la franclingva vikipedio mi observis ke oni sekvas ian protokolon : post kiam iu kandidatiĝis, okazas debato en kiuj aliaj uzantoj voĉdonas por aŭ kontraŭ kaj argumentas, kaj post difinita tempo decido estas prenita kaj plenumita. Ni povas provi tiel agi, kvankam mi iom timas ke malmultaj vikipediistoj partoprenos la debaton. Arno Lagrange 04:39, 13. Mar 2004 (UTC)

Nur tri vikipediistoj (Unukorno, anonime Razilklingo kaj mi) esprimis sin pri via kandidatiĝo. Vi mem eĉ ne klarigis viajn motivojn. Mi do proponas du pliajn semajnojn (ĝis 12-a de aprilo). Bonvolu intertempe redakti kelkajn liniojn por argumenti vian kandidatiĝon. Dankas Arno Lagrange 08:24, 30. Mar 2004 (UTC)


Saluton Gabriel. Mi alŝutis tion tiome grandan bildon, ĉar mi sensukcese serĉas por tio granda versio de la jubilea simbolo de multaj monatoj kaj mi trovis ĝin antaŭ kelkaj tagoj kaj nun mi volas, ke ĝi estas havebla por ĉiuj Esperantistoj kiuj ankaŭ serĉas ĝin. --Sagitario


Gabriel, mi ĵus ekeksperimentis miajn nove ricevitajn stiŭardajn rajtojn kiuj ebligas al mi igi uzulon administranto. Vi do nun fariĝis administranto sur la esperanto vikio. Mi agas iom antaŭ la anoncita limdato (12-a de aprilo), sed ŝajnas ke neniu kontraŭstaras, do ni paŝu antaŭen ! Esploru ĉe specialaj paĝoj kaj ĉe lastaj ŝanĝoj la novajn eblecojn kiujn vi povas atingi. Arno Lagrange 06:08, 9. Apr 2004 (UTC)


Gabriel, eble ne estis tiom bona ideo forigi la artikolon Aglo eĉ se ĝi entenis nur interlingvajn ligilojn. Mi preferus aldoni minimuman frazon kia "Aglo estas rabobirdo" kaj {{msg:stumpo}} ĉar eble ankaŭ estis ligoj al tiu artikolo (el artikoloj pri birdoj pri rabobirdoj). La ekzisto de tiaj stumpoj eĉ se ne tre interesaj por legantoj tamen estas helpiloj por plua redaktado. Amike Arno Lagrange 08:44, 16. Apr 2004 (UTC)


Saluton, mi ĵus legis vian aldonon al "kiam esperantigi...". Kion vi celas per "fono de nomo"? --Ismo 23:54, 26. Dec 2004 (UTC)


Estimataj Administrantoj, saluton![redakti fonton]

Kial mi skribas al vi ĉi tiun amasan leteron? Fakte ĝi estas plendo.

Ĉu vi povus, mi petas vin ĉiujn, rigardi al la Vikipedista_diskuto:Petr_Tomasovsky kaj Vikipedista_diskuto:Jan??? Ankaŭ Diskuto:Maria_Teresia.

Mi opinias, ke tiu ĉi Vikipedisto AROGAS (en plena senco de la nocio difinita en PIV) ĉiujn regulojn kaj kutimajn procedojn en Vikipedio.

Almenaŭ en alilingvaj Vikipedioj la administrantoj klopodas pri kunordigo de ĉiuj trovitaj informoj al koncerna artikolo.

Ja la vero, kvankam estas iu aŭ io kontroversa, devas esti en la enciklopedio priskribita el ĉiuj eblaj vidpunktoj. Ja NEŬTRALECO de la enciklopediaj artikoloj estas unu el la bazaj principoj de Vikipedio. Per tia neŭtrala sinteno ni ja proksimiĝas al la VERO pri la artikolaj temoj kaj krome montras al la neesperantista mondo, ke ni ne estas ĉiuj nur fanatikaj verduloj, sed ke ni uzas nian lingvon sammaniere objektive kaj praktike kiel ĉiuj aliaj lingvo-uzantoj de ajn lingvo.

Ĉu oni toleru krome VULGARAN traktadon inter la Vikipedistoj?

Kio koncernas la komunikadon inter Jan kaj Petro, la neŭtralan vidpunkton montris unusola plia diskutanto Vikipediisto:Narvalo - jen lia lasta vorto Ŝajnas, ke ŝi rajtis iĝi imperiestrino..ktp. Lia racia aliro, mi pensas, fontas el scio de aliaj lingvoj, nur de Esperanto.

Krome Petro ne skribas enciklopediajn artikolojn (kiujn li nomas „detala biografio“), sed simplajn listoj de amasigitaj datoj kaj eventoj.

Mi havas tiun ĉi labor-planon: Diskuto: Maria Tereza (Aŭstria)

Mi scivolas pri viaj reagoj. Jan --Jan 17:35, 17. Jun 2005 (UTC)

Esperantigado[redakti fonton]

Vikipediistoj Slavik, Roberto, Narvalo,Vik Reykja, Bab, Lingvano, Petro kaj Le Hibou, post diskuto, REKOMENDAS:

a) Ne ŝanĝi regulojn pri nomoj de titoloj kiuj aperas en Vikipedio:Nomoj de titoloj, malgraŭ rekomendi ĝian pliprecizigadon, ĉefe pri prononchelpo kaj transalfabetigaj sistemoj; tio signifas, inter alie:

  1. Kiel ĝenerala regulo ne esperantigi proprajn nomojn; ĉiuj nomoj troviĝu je la originala formo, kun alidirektiloj el la eventualaj esperantigoj;
  2. Escepte al antaŭa regulo, esperantigu nomojn de landoj, subŝtatoj, historiaj regionoj kaj metropoloj (grandaj urboj) kiuj kutime estas esperantigataj. Ili troviĝu je la koncernaj titoloj, kun alidirektilo el la originala nomo.
  3. Nepre klopodi klarigi per esperanta alfabeto (aŭ ankaŭ IFA-alfabeto) la prononcon de nomoj kiuj aperas nacilingve;

b) Se iam nomo estis esperantigita, ĉefe en publikaĵoj, dum kongresoj aŭ de especifaj grupoj:

  1. Klarigi tion per noto kiel ekzemple en artikolo pri Braziljo.

Security features of euro banknotes[redakti fonton]

Hi, thanks for your message. I'm very glad that somebody wants to use my Picture :-). I created a new version with the word "sampla" on it. Filename is Image:Security_features_50EURO_Sampla.jpg. But I don't know if there is really a need to create new versions of this file with the word "Specimen" in different languages. When I originally created the file, I chose "Specimen" instead of the German word "Muster" because this word is internationally accepted as the word to cancel a banknote. Best wishes from Germany, --84.169.90.231 11:55, 30. Dec 2005 (UTC) (de:Benutzer:King)

MediaWiki:Copyright[redakti fonton]

Ĉe MediaWiki:Copyright vi kreis ligojn al neekzistantaj paĝoj : Karitata organizaĵo, Neprofita organizaĵo, 501(c) ... Bonvolu korekti tion : estas sensence ke je ĉiu paĝo aperas tiu listo da ligiloj al neekzistantaj paĝoj. Dankas Arno Lagrange  13:48, 10. Jan 2007 (UTC)

Kantonoj de Usono[redakti fonton]

Mesaĝo por ĉiuj administrantoj:

Mi pensas, ke estas bona ideo krei paĝon pri ĉiu Kantono de Usono (aŭ, en Luiziano, ĉiu paroĥo). Tre facilus fari ĉi tion per roboto, kiu povus preni informojn rekte el la anglalingva Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne scipovas konstrui robotojn, do mi petas ies helpon. Laŭ mi, bona stilo por titolo estus: Kantono Nomo (Ŝtato, se bezonata).

Bonvolu sciigi al mi viajn opiniojn pri ĉi tiu propono. Dankon!

--Nick, 11 Mar. 15:33 (UTC)

Saluton. Mi vidas ke vi dum jaro ne kontribuis al la vikio, do mi informas vin ke oni aŭtomate maladministrantigos vin pro la regulo pri tio (kvankam mi dubas ĉu vi eĉ iam vidos ĉi tiun mesaĝon).

--Kakao 17:36, 1. Aŭg 2008 (UTC)