Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Greenland12

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, mi ĵus vidis vian tute novan tekston pri Dick Schoof. Se vi rigardas ĝin, vin vidas multajn alarmigan avertojn sube. Ĉiuj avertas ke, uzante ŝablonon por referenco, la parametroj url kaj titolo ambaŭ devas esti. Url kompreneble ĉiam estas, alikaze ne estus reta referenco, sed titolo ŝajne en via originalo ne estis. Do necesas unuope iri al tiuj ligiloj, kopii la titolon de artikolo en origina lingvo kaj en krampoj ankaŭ tradukon al Esperanto, kaj enigi tion post la literoj "titolo=". Atentu ke vortoj el aliaj lingvoj, do ne en Esperanto, devas esti kursivaj, do en klinitaj literoj, ĉe propraj nomoj ni foje faras esceptojn kaj metas ilin en tute normalajn literojn, sed aliaj vortoj ĉiukaze devas esti klinitaj. Kaj en referencoj la datoj devas esti normalaj esperantaj datoj, do ekzemple "la 28-an de majo 2024". Se vi mem poste volas fari aldonajn tekstojn, vi povas lasi ruĝajn ligilojn kiel Nederlands Dagblad. Sed se vi ne volos fari plian tekston, prefere ne metu ruĝan ligilon, ĉar en la esperantlingva vikipedio ekzistas 1000-foje pli da ruĝaj ligiloj ol ekzistas uzantoj, kaj ne maloftas ke ruĝaj ligiloj restas ruĝaj eterne. Tiam pli saĝas havi vortojn sen ligiloj, kaj meti ilin individue kiam kreiĝos artikolo. Aliflanke, ni ne havas striktan regulon ke aŭtoro devas nepre komenciĝi per familia nomo. Do vi povas skribi Blacquière, Jan; Bovenkamp, Niels van denJan Blacquière, Niels van den Bovenkamp kiel vi volas. Do vi vidas ke fari bonajn referencojn estas almenaŭ duono de la laboro. Ĉar vi ne povas atendi, ke aŭtomata tradukilo (ekzemple de guglo) povus same aŭtomate adapti teknikajn parametrojn inter diverslingvaj vikipedioj, kiel ĝi povas adapti simplajn frazojn. Se vi ne sukcesos pri tio, supozeble iu alia uzanto devos forigi ĉiujn fuŝajn referencojn, tiam restos simple teksto kun nur unu aŭ tute neniu referenco, aŭ la teksto estos forigita, ĉar la kvalito tro malaltas. Tion vi ne volos. Do mi petas vin: ĝustigu la fuŝajn referencojn. Eĉ referencoj bonorde faritaj, sed sen ŝablono, pli bonas ol la eraraj ŝablonaj uzoj nun. La unuan referencon mi ĝustigis por vi, sed por pli mi ne havas tempon. Ĉu vi bone komprenis ĉion kion mi skribis? Kaj ĉiukaze, bonvenon al la esperanta vikipedio. En la komenco fari erarojn ne estas problemo, oni nur devas lerni kiel mem forigi siajn erarojn. Tiam oni baldaŭ komprenas kiel ĉio funkcias. Tot ziens. ThomasPusch (diskuto) 17:30, 30 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi ripetas: Ĉu vi bone komprenis ĉion kion mi skribis? ThomasPusch (diskuto) 14:24, 31 maj. 2024 (UTC)[Respondi]