Uzanto-Diskuto:Greguar~eowiki

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Greguar~eowiki!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Razilklingo 22:28, 18. Feb 2005 (UTC)

Saluton! Ĉu vi estas certa ke "Angla Markolo" ne estas uzata en Esperantujo? Kiel franco, mi preferas "Manika Markolo". Sed ĉu mi forigu "Angla Markolo" el mia mapo de Francio? Dankon.--Greguar 12:17, 2. Mar 2005 (UTC)

Resaluton, Greguar! Dankon pro via demando!

Unue mi konfesas: pri enkonduko de "Angla Markolo" en nian vikipedion kulpas mi. Origine mi tiun nomon donis al la nova artikolo kaj per ĝi alligis aliajn. Baldaŭ mi komprenis, ke mi tro rapide elektis: A.M. fontas ne el internacia sed nacia perspektivo; francoj, belgoj kaj nederlandanoj povus samrajte postuli aliajn nomojn. Rigardante la tradukojn en pluraj lingvoj mi rimarkis klaran dominon de nomoj enhavantaj Manik- sekve mi kuraĝis decidi tiel: Markolo enestu kiel la koncerna geografia kap-nocio, Manika kiel laŭeble internacie rekonebla nomparto. Kelkloke en vikipedio mi trovis Maniko, sed evidente ne temas pri vera maniko, sed pri markolo kies formo memorigas pri maniko. Kiu volas, uzu "Maniko" kiel populara sinonimo, sed kaŭzus konfuzon nomi la artikolon tiel. Mi scias ke germanaj maristoj preferas diri: Englischer Kanal (anstataŭ Ärmelkanal) - mi ne scias pri la lingvouzo de alilandaj maristoj - sed ĉiukaze Manika Markolo ŝajnas al mi preferinda.

Due: Per (gugla) serĉado en interreto mi ne trovis Angla Markolo (krom en malaktualiĝintaj indikoj pri vikipedio). Serĉante per Maniko mi trovis 6 indikojn + unu mencion de Angla Kanalo kaj interalie (en la retejo kafejo.com) eksciis kiel konstrui submaran tunelon :

Kiam la brita registaro invitis komercajn proponojn por la fosado de la tunelo sub la Maniko (Angla Kanalo), estis rivelata ke unu kompanio kvotis nur 10.000 pundoj. "Konsiderante la kostojn de laboro kaj aparatoj," demandis la projekta estro al la plej malmulte postulanta proponanto, "Kiel vi intencas plenumi la taskon kontraŭ tia sumeto?" — "Simple," respondis la proponanto, "Mia partnero prenas fosilon, iras al Francio kaj komencas fosi. Mi prenas alian fosilon kaj komencas fosi de Anglio. Ni ambaŭ fosos ĝis ni renkontos unu la alian kaj, jen! Vi havas tunelon!" — "Hmm... sed kio okazos se vi du uloj neniam renkontiĝos?" — "Eĉ pli bone por vi!" entuziasme respondis la proponanto. "Tiukaze vi havos du tunelojn!"
(Alan MENDELAWITZ)

Finfine guglo elĵetis sepoble Manika Markolo* kaj kvaroble Manika Kolo.

(*)Ekzemple INCIDENTO EN LA MANIKA MARKOLO
el Milito kontraŭ Salamandroj (Karel Čapek)
en traduko de Josef VONDROUŠEK en rekomendinda retejo de vikipediano Miroslav Malovec.

Kiun nomon preferas esperantlingvaj geografiaj libroj/terminaroj mi ne scias.

Atendante vian opinion salutas Montanesko 13:43, 2. Mar 2005 (UTC)

Ĉu la bildo de Pink Floyd estas vere libera?[redakti fonton]

Kara Greguar', dankon pro la bildo pri "La Muro", kiun vi alŝutis. Sed vi skribis, ke ĝi venas de dovodisko. Ĉu ĝi do vere estas libere uzebla laŭ la kondiĉoj de Vikipedio? Utilus aldoni rimarkigon pri tio. Salutojn, Umberto 17:14, 18. Mar 2005 (UTC)

Dankon. Mi pensas ke oni povas uzi ĝin, ĉar la artikolo celas informi honeste pri la filmo. Tamen se vi pensas ke la danĝero por Vikipedio estas tro granda, forigu ĝin.--Greguar 21:13, 18. Mar 2005 (UTC)

Franca vikiprojekto[redakti fonton]

Saluton!

La 19-an de majo en la franca vikipedio estis kreita "vikiprojekto, esperanto". Ĉuij vikipedistoj estas invititaj (vokitaj) por partopreni. :-) vikiprojekto-esperanto Ĝis baldaŭ Corinne Daudier 08:20, 20. Maj 2005 (UTC)

Mi petas al vi ne uzu agresemajn vortojn. Mi ne scias tiun kiu verkis pri la turo, sed vi ne devas krii "stultulon" tiel facilanime. Alie, vi povas vidi la historion de artikolo enklakante "historion".Roberto 08:28, 22. Sep 2005 (UTC)

Mi ne scias kiu skribas tion, kaj cetere, mi ne volas scii. Sed, diru al mi : ĉu iun rajtas ŝanĝi la "internaciajn" nomojn laŭ sian propran volon aŭ prononcon? En Francio, oni prononcas [efel], ne [ejfel]. Tio vere incitas min, ĉar Esperanto ne rajtas reinventi la mondon. Ŝanĝi ĉion, kio ekzistas, certe tio kondukas nenien. La tiel nomita "Esperantigado" de nomoj estas danĝera praktiko, kaj certe ne estas mirakla solvo por faciligi la komunikadon. Se ni "Esperantigas" ĉion, ni detruas la prefikson "help-" en "help-lingvo", kaj certe, tio fortigas la lingvan ĥaoson.--Greguar 08:44, 22. Sep 2005 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:20, 3. Jan 2006 (UTC)

Via uzantonomo estos ŝanĝata[redakti fonton]

23:47, 17 Mar. 2015 (UTC)

06:27, 19 Apr. 2015 (UTC)