Uzanto-Diskuto:Keskastel

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Keskastel!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Razilklingo 20:23, 16. Feb 2005 (UTC)

Ĉu vi kabeiĝis pro personaĵoj aŭ gramatikaĵoj?:) Razilklingo 19:44, 17. Feb 2005 (UTC)

Mi ne plu havis la necesan tempon. Tamen mi konstatas, ke Esperanto estas tiel facila, ke estas neeble forgesi ĝin. Diru al mi, kion vi opinias pri mia maniero skribi ? Keskastel 19:53, 17. Feb 2005 (UTC)
Rebonvenon! Mi povas nur konfirmi vian impreson; mi trovas nenion mallaŭdindan en via lingvouzo. Se nur ĉiuj vikipediistoj skribus kiel vi...
Pretere, mi korektis en via historio de Francio la uzon de spaceto antaŭ dupunkto kaj punktokomo. Tio ŝajnas franca kutimo, kiu malbone harmonias kun komputila enparagrafigo, ĉar komputiloj emas rompi liniojn ĝuste antaŭ tiaj dupunktoj, kio aspektas malplaĉe. Ismo 20:00, 17. Feb 2005 (UTC)

Dankon. Ivo Lapenna diris iam al mi: "Vi havas bonan plumon", kaj Marjorie Boulton trovis amuza poemon, kiun mi skribis pri unu el ŝiaj katoj, sed min petis ne publikigi ĝin... Keskastel 20:09, 17. Feb 2005 (UTC)


Finfine iu franco, kiu emas traduki: ĉu vi povas iom traduki ĉe Die, kie ni kaŝis francan tekston por redakto. Razilklingo 20:47, 17. Feb 2005 (UTC)

Ĉu korektaĵojn?[redakti fonton]

Salunton karulo. Ĉu vi proponis korektaĵojn al mia persona paĝo? Roberto 09:20, 19. Feb 2005 (UTC)

Mi pensis ke vi eble misis kaj volas proponi korektaĵojn en ia ajn artikolo en kiu mi laborus. Pri religiaj positivistoj, mi pensas estas nur dekkelkaj "vivantaj fosiloj" hodiaŭe, do mi ne konas ilin kiel mi ne konas volapukiston, sed mi eble povas skribi pri tio. Roberto 12:46, 19. Feb 2005 (UTC)

Ne dankinde, mia amiko. Bonvolu korektu la tekston, mi pensas estas multaj eraroj. Kie vi estas? Roberto 15:11, 19. Feb 2005 (UTC)

Mi proponas al vi skribi ion pri Saint-Simon. Mi dankas vian proponon pri pozitivismo estis tre plezura verki la artikolon. Mi pensas fini ilin nun. Roberto 07:27, 20. Feb 2005 (UTC)

Ne hontu[redakti fonton]

Mi ankaŭ multe eraras! La artikolo pri Bismark ŝajnas tre populara, ĉu ne? Roberto 17:39, 25. Feb 2005 (UTC)

"Post ol" aŭ "post kiam"[redakti fonton]

Dankon Keskastel! "Post ol" estas (teorie) aprobita de Z., sed (praktike) ne uzita de li, vd. LR 126. Sekvante pro unueco de la lingvo la stilon de Z. - vd. la rekomendon de la Bulonja Deklaracio § 4 - ni do preferu la formon "post kiam", kvankam "post ol" ne estas gramatike malĝusta.--Helmut Welger 20:28, 26. Feb 2005 (UTC)

Sprite skribite[redakti fonton]

Estis agrable legi viajn spritajn pensojn pri vikipedio. Ĉar vi petis pri kritikaj komentoj jen ili: reĝas>regas, sito>retejo - (sito estas uzata en ornitologio kaj arkeologio; estas demandinde ĉu estas avantaĝe doni al ĝi eĉ trian signifon). Ĉio alia en via lingvaĵo estas tre bona! Montanesko 16:25, 3. Mar 2005 (UTC)

Mi plene konsentas, escepte ke "reĝi" ja estas taŭga vorto por distingi la oficadon de reĝo disde efektiva regado. Ismo 19:18, 3. Mar 2005 (UTC)
Al mi aparte plaĉis la analogio kun restoracioj! Tre bone!
--VerdLanco (diskutu) 17:31, 15. Mar 2005 (UTC)

Kial vi forigas ligon?[redakti fonton]

Kara kun-vikipediisto,

dankon, ke vi vastigis mian "ĝermon" pri Leono la 10-a al vera artikolo -- afero, por kiu mi scius tro malmulte. Sed kial vi forigis la ligojn al la datoj (naskiĝo, papiĝo, morto)? Laŭ mia impreso estas kutimo en Vikipedio meti tiujn ligojn. Pri la senco oni certe povas diskuto, sed Vikipedio iel "vivas de ligiloj", kaj iu oficiala statistiko eĉ mezuras ilin.

Sincere, Ismo 22:18, 8. Mar 2005 (UTC)

Dankon pro via klarigo! La afero ja neniel estas grava, sed mi ne volis sendemande remeti la ligojn, ĉar povus ja esti, ke vi kontraŭas ilin. Efektive mi mem maloftege sekvas la datajn ligilojn (aliajn tre ofte). Sed estas kutimo de vikipedio meti ilin, kaj, kiel dirite, la vikipedia statistiko konsideras ligojn la plej taŭga mezuro por kompari la valoron de la diverslingvaj vikipedioj. Verŝajne supozante, ke sencohavaj ligoj malfacile estas produkteblaj aŭtomate.
Mi do remetis la ligojn pri Leono la 10-a kaj aldonis eĉ kelkajn pliajn, ankaŭ ne-ekzistantajn. Tiel ja kreskas vikipedio.
Kolegajn salutojn, Ismo 19:03, 9. Mar 2005 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Ĉu vi bonvolos ordigi la artikolojn pri kiuj vi laboras en taŭgan kategorion ? Ekzemple mi ordigis Ludoviko la 12-a inter la Reĝoj de Francio. Estas oportuna ilo en la vikipedio tiu ordigo laŭ kategorioj kaj estas iom longa laboro postordigi ilin dum ne estas granda peno simple aldoni tian ligon (kia : [[Kategorio:Reĝoj de Francio]] ) redaktante la artikolon. --Arno Lagrange  12:15, 11. Mar 2005 (UTC)

Bonvolu ne tiom pardonpeti. Mi nur ĝentile sugestis kaj konsilis por pliprogresigi la vikipedion. La neordigado en kategorion neniel estas misago ... nur ni tiel konstruas pli utilan verkon. --Arno Lagrange  15:54, 11. Mar 2005 (UTC)


Franca vikiprojekto[redakti fonton]

Saluton!

La 19-an de majo en la franca vikipedio estis kreita "vikiprojekto, esperanto". Ĉuij vikipedistoj estas invititaj (vokitaj) por partopreni. :-) vikiprojekto-esperanto Ĝis baldaŭ Corinne Daudier 08:36, 20. Maj 2005 (UTC)

Mi bone ricevis vian mesaĝon. Vi nur povas rigardi la projekton, kaj la portalon, se vi deziras ne fari plu (kaj diri al ni ke ni bone laboris ...  ;-). Vi ankaŭ povas helpi, redakti/korekti artikolojn, serĉi articolojn ne ankoraŭ metitaj en kategorio "Esperanto" ktp...

ĝis baldaŭ...Corinne Daudier 08:49, 23. Maj 2005 (UTC)