Uzanto-Diskuto:L.R.

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, L.R.!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Petro 30. Jun 2006 10:51 (UTC)

Dankon por la zoologia ĝardeno de Jerusalemo. Petro

Lusi, oni ne subskribas artikolojn. Ĉiuj redaktoj (per aliaj vortoj - redaktintoj) estas indikitaj en historio de redaktoj. Bonvolu klaki sur butono Historio, kiu troviĝas en ĉiu artikolo supre. Petro 30. Jun 2006 11:50 (UTC)

dankon pro la helpo, Petro!

Kiel fari ke la kunredaktaj agoj ne koincidu tempe ?- ĵus farita parteto pri hipopotamo malaperis dum lasta klako :(

Rojo, ĉu tamen vi povus atendi ĝis estos preta? senco ŝanĝiĝas de ŝovoj.

Lusi, bonvolu ne koleri, ke kelkaj redaktis en la artikolo pri la zoologia ĝardeno en Jerusalemo, eĉ kiam vi ne finis ĝin. Por ke ni evitu redaktokonfliktojn, ĉi tie ekzistas ŝablono {{redaktata}}, kiun vi skribu supre de artikolo, kiun vi redaktas. Ceteraj atendos ku siaj redaktoj. Kiam vi estos finita kun la laboro, vi simple forviŝos la ŝablonon. Tio estas unu ebleco de redaktado "helpe" de la menciita ŝablono, kaj alia ebleco estas, ke vi preparos kompletan tekston eĉ kun bildoj, kiun vi alŝtutos en unu fojo. Petro 30.jun 2006 15:31 (UTC)

Dankon, Petro, mi komprenis,

Mi provas kapti stilon de vikiumado - por kompreni kiel eblas koincidigi autoran koncepton kun ekzistantaj eblecoj (ja mi ne celas veni en alies proekton kun propraj preferoj) Do kion ĝis nun mi komprenis - plie taŭgas modestaj palaj artikoletoj, ne atetento-allogaj. Ke ne estu konfuzo do, mi forprenu ĉiujn detalaĵojn-lirikaĵojn koncerne la parkaj "loĵantoj", restu nur seka skizo; - antaŭpreparo ja ne savos estontan tekston de krudaj modifoj.

Estas aparte ioma nekomprenaĵo - kiucele la rapidulemuloj kvazaŭ vespoj tuj ĵetas sin al apenaŭ aperanta verko, anstataŭ evoliigi duvortajn "ĝermojn" aŭ skribi ion propran - ĉu "kvanto da kontribuoj" tiele kolektata por io rulas ?

Ne estis mia intenco malhelpi vian redaktadon de via interesa artikolo pri la zoologia ĝardeno en Jerusalemo. Se tamen okazis tiel mi petas pardonon. Ĝenerale montriĝis avantaĝa aranĝi bildojn en kolono apud la teksto. Nun mi komprenas, ke vi preferas enmeti la bildojn en la internon de la teksto kaj devas konfesi, ke mi do agis sen sufiĉa pripenso. (Tamen bildoj, kiuj kovras tutan paĝon, eĉ se tio aspektas tre bele, ne estas konvenaj en vikipedio.) Rojo 06:09, 1. Jul 2006 (UTC)

Rojo, mi komprenas vian intencon, ankaŭ mi pardonpetas pro la hasta pritakso, mi estis ĉagrenita pro malaperinta dum "redakta koincido" parto de rakonteto. Mi vidis ke tro longa foto hirtis ne elegante - tio me beligas la paĝon, sed mi kutimas longe kaj plurfoje poluri kaj "prileki" miajn paĝojn, kaj intencis ankaŭ ĉiloke tion fari post finkompono de la teksto. Ĉar mi ne certas, ke se mi kreos paĝon aliloke - ĉu ĝi eniĝos ĉitien konvene. Sed post ioma pripenso mi komprenis tamen, ke enciklopedio vere ne estas ĝusta loko por meti "lirikecajn" priskribojn (alte metita korbo por ĵirafoj manĝu oportune/hipopotamo misglutinta perditan pilkon ktp)

Zoologia ĝardeno de Jerusalemo[redakti fonton]

Lusi, bonvolu legi Diskutejo - Lokigo de bildoj. Vi povas memkompreneble skribi vian opinion. Petro 3. Jul 2006 14:05 (UTC) Dankon pro la reago, Petro, mi spektis la diskutejon.. Kiom mi rimarkis - bolas vasta interena proceso -"sociumado": aglomeracioj, oponaro, do por prezervi siajn verkojn en bonstato necesas eniĝi ian komploton, lukti por "renomo" - kuiriĝi ene de iu grupo. Nek tempo nek fortoj haviĝas por la agumado, mi domaĝas. Kaj jam mi ja komprenis - enciklopedio ne estas fotoalbumo, nek infanlibro por vigla rakonto, ankau ne taŭga loko por vojaĝpriskriboj. Mi kelkfoje en konvenaj punktoj lasis eksterajn ligojn al miaj paĝoj kun "lirikaĵoj", sed, ve, redirektiloj malaperadas, kvazaŭ akvogutoj digelantaŭ en dezerto. Kion fari - do tias ĉitia realeco, kvankam ili vantas, ĉikanuloj - povas esti ke por aliaj homoj estus interese foliumi kelkajn paĝojn kun vizitimpresoj pri, ekzemple, la Zoo, - ligon al kiu mi riskas provmeti la foje.

Estime bondeziras.

Eble interesas vin nova mesaĝo en Diskutejo pri lokigo de bildoj. Amike Rojo 11:52, 12. Jul 2006 (UTC)