Uzanto-Diskuto:Ljoŝa

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton Ljoŝa. Dankon pro viaj redaktoj pri rusaj temoj. Venis pasintsemajne Saŝa Blindov, do ŝajnas ke estos pli da homforto pri trakti tiun grandegan landon. Tamen, mi petas al vi legi kaj sekvi la Gvidilon por biografioj. Ĝi estas dokumento kiu celas certigi koheran aspekton de ĉiuj biografiaj artikoloj. Se vi ne sekvos ĝin, aliaj redaktoroj devus postkuri vin kaj ripari ĉiujn viajn erarojn. Antaŭdankon! Kriĉjo 08:07, 24. Aŭg 2003 (UTC)


Ljoŝa, mi petas al vi tamen pli atenti formaton. Ĉiu artikolo komenciĝu per plena propozicio, kies unua(j) vorto(j) estas la titolo de la artikolo. Vidu la ŝanĝo kiun mi ĵus faris al la artikolo pri la Ikono kaj vi komprenas. Ne faru ĉi tion:
Grava Ikono
La ikono estis pentrita en...

Anstataŭ, oni faras simple:

La Grava Ikono estas la plej elstara heredaĵo de...

Vi ne devas mem krei titolon. Vikipedio aŭtomate montros titolon ĉe la paĝosupro, kiu estas sama kiel la nomo de la artikolo.

Ankaŭ, bv. ne uzi la mallongigon "j.c." por "jarcento". Se vi tajpas plene ekz. 13-a jarcento, vi povas ligi ĝin al la koncerna artikolo, kaj tio ne eblas se vi uzas tiun mallongigon. Oni strebas kiel eble plej multe interligi artikolojn ĉe Vikipedio.

Fine, de kie vi prenas la informojn por ĉi tiuj lastatempaj artikoloj? Ĉu vi tradukas el jam ekzistanta rusa teksto? Se jes, bv. esti certa ke la originallingva teksto ne estas kopirajtita, ĉar tiajn oni ne permesas en Vikipedio. Estas ĉiam tre multaj zorgoj pri tio en la alilingvaj Vikipedioj.

Antaŭdankon pro via kunlaboro! Kriĉjo 13:34, 24. Aŭg 2003 (UTC)


Dankon pro viaj korektoj, Kriĉjo! Mi estos pli atenta.


Bonvenon en la Vikipedio al vi Ljoŝa ! Ĉu vi bonvolos iom verki pri vi mem en via vikipediista paĝo (Vikipediisto:Ljoŝa) kaj enskribi vin inter la Vikipediistoj Vikipedio:Vikipediistoj eventuale inter la Vikipediistoj de Rusio Vikipedio:Vikipediistoj de Rusio ?

Dankas kaj deziras fruktodonan kunlaboron Arno.

Ljoŝa, mi remetis en ĉi diskutopaĝon la mesaĝojn kiujn Kriĉjo lasis por vi. Tio estas parto de la vikipedia vivo ke vikipediistoj komentas diskutas kritikas la kunlaboron de aliaj vikipediistoj. Vi kaj aliaj povas malkonsenti kun Kriĉjo, tiukaze ni plidiskutos ĝis ni atingos komunan pozicion. -- Arno Lagrange 07:55, 8. Sep 2003 (UTC)

Arno, dankon! Mi uzos tiun paĝon por diskutoj. Mi enskribiĝis en rusaj vikipediistoj. Mi estas la tria! :-)


Kartografio de vikipediistoj[redakti fonton]

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton sur la mapo en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 06:15, 28. Okt 2006 (UTC)

Vikitravel kaj vikivojaĝo[redakti fonton]

Saluton Ljoŝa! Hazarde mi trafis la paĝon ĉe Vikitravel pri Kostroma, al kiu vi kontribuis antaŭ pluraj jaroj.

Nun Vikitravel estas anstataŭita de la vikimedia projekto Wikivoyage (Vikivojaĝo), kiu tamen en Esperanto ankoraŭ kuŝas en "kovilo", kvankam jam pli-malpli preta. Eblas eniri ĝin tra la Ĉefpaĝo de Vikivojaĝo (en la kovilo).

Kostroma mankas. Mi ne konas vin, do mi ne scias ĉu vi ankoraŭ emas verki paĝojn en vikipedio/vikivojaĝo, sed, se vi emas (eĉ se vi emetas nur kelkfoje), estos bona kontribuo kopii la tekston de Vikitravel al Vikivoyage (paĝoj en Vikivojaĝo bezonas lingvan prefikson, do la paĝo pri Kostroma estos Kostroma - kreota) kaj kontroli, plilongigi, korekti ĝin. Ĉu vi ŝatas tian ideon?--Rdelre (diskuto) 17:47, 25 okt. 2020 (UTC)[Respondi]