Uzanto-Diskuto:Montrealais

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, Mateo! Ĉu vi bonfartas?

Jes, dankon :) - Montrealais

Kiel vi fartas hodiaŭ? Via kato estas ege interesa! Ĉu vi nutras lin per iu speciala nutraĵo?

Ŝajnas tiele, ĉu ne? Nu, mi nur donas (fakte mia samdomano donas al ambaŭ katoj) sekan manĝaĵon laŭvole, plus po unu ladskatolon da malseka manĝaĵo ĉiuj du noktoj. - Montrealais

Uzanto Skatolo[redakti fonton]

Saluton Montrealais kaj Hura al Québec! Mi strebas konigi kaj popularigi la uzantajn skatolojn ĉe vikipedio, kaj mi vidis ke vi uzas multe da ili ĉe via angla paĝo. Do, se hazarde vi deziras plenumi vian paĝon per tiaj ŝablonoj, vi trovos ilin aŭ povos krei ilin ĉi-tien! --Internaciulo 21:30, 13. Apr 2006 (UTC)

Nomoj de urboj[redakti fonton]

Saluton Montrealais. Mi atentigas vin pri la paĝo Vikipedio:Nomoj de titoloj, kiu temas pri la korekta esperantigo de nomoj. Koncerne urbojn, oni principe esperantigu la nomon nur se la urbo estas sufiĉe grava kaj se la esperantigo jam ekzistas. "Sagenurbo" ŝajnis al mi sufiĉe fuŝa esperantigo, do mi ree movis la artikolon al Saguenay (Kebekio). Amike, Thomas Guibal 07:06, 27. Jan 2008 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson[redakti fonton]

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikolo Kanado. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikolo kiun vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomon de la artikolo en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 07:49, 30. Apr 2010 (UTC)