Uzanto-Diskuto:Ombresaco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ombresaco!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Yekrats 13:13, 31. Jul 2006 (UTC)


"Estis disvolvita" aŭ "estis disvolvata"?[redakti fonton]

Saluton, Ombresaco!

Mi tre ŝatas ke vi kreas artikolojn pri komputscienco, kaj tial mi kelkfoje provas plibonigi aŭ pligrandigi ilin.

Nun, pri la temo "ita kontraŭ ata": Mi legis tie: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/participoj/kunmetitaj_verboformoj/pasivaj.html ke oni uzas la formon -ita kiam ago donis rezulton kaj -ata kiam la ago daŭris. Prave, se oni sekvas tiun regulon, la du hispanaj esprimoj: "Había sido desarrollado" kaj "Fue desarrollado" esperantiĝas al "estis disvolvita". La sama paĝo, kiun mi menciis, eksplikas tion kaj komparas la alternativojn. Vidu ankaŭ la ligitajn paĝojn.

Bone, tiuj estas miaj kialoj por preferi -ita. Tamen se oni pripensas la aferon, oni povas vidi ke eblas la tri formoj "estis disvolvita", "estis disvolvata" kaj "estas disvolvita", kun malgrandaj nuancaj diferencoj. Do, laŭ mi, ne gravas, kiun vi elektas.

Ali-afere, kiam mi skribis "ekhavis" en tiu artikolo, mi ne intecis diri "enhavis", sed vere intencis diri "ekhavis", aŭ "komencis havi". Se vi konsentas, bonvole reŝanĝu la esprimon al "ekhavis", aŭ "komencis havi".

--Yuu eo 15:56, 27. Okt 2006 (UTC)

Mi jam ŝanĝis enhavis por ekhavis, mi ne bone komprenis unue. Pri la afero "estis ita" "estis ata" kaj "estas ita", ne gravas al mi elekti "is ata" aŭ "as ita", sed "is ita" ne plaĉas min. Ĉiel, ni vidu ĉu homoj ŝanĝas poste. Ombresaco 20:33, 27. Okt 2006 (UTC)


-- Nu, mi ankaŭ atendos ĉu iu alia manifestiĝos. Sed lasu min aldoni unu plian ekzemplon: Ĉu la ĝusta traduko de "estis disvolvata" ne estus "estaba (= estis) siendo desarollado (= disvolvata)" laŭ vi? Tio estas mia bazo por ne preferi "is ata". Ĉiel, oni ankaŭ povas malpasivigi la frazon ;-) --Yuu eo 18:06, 28. Okt 2006 (UTC)

-- Ĉu vi scias ion? Vi pravas, mipetis pli opinioj kaj vi pravas, sed mi kredas ke pli bone skribu ĝin vi. Ombresaco 13:37, 29. Okt 2006 (UTC)

-- Farite. Dankon pro via emo pensi kaj esplori la aferon. --Yuu eo 03:47, 30. Okt 2006 (UTC)

Aktivigo de via vikipediista paĝo[redakti fonton]

Kial vi ne aktivigas vian vikipediistan paĝon, kara? Nia komunumo volas koni vin! -- Fernando Maia Jr. 15:45, 8. Dec 2007 (UTC)

Saluton, Ombresaco! Viaj vortoj estas belaj kaj ĝustaj! Mi petis vin aktivikigi vian vikipediistan paĝon, ĉar mi ŝatus koni la samideanaron kaj ankaŭ ĉar ĉiu aktiva vikipediista paĝo helpas la vikimediajn statistikojn favore al nia vikipedio. Mi sugestas vin meti en tiun paĝon almenaŭ la ligilon al via blogo. Ali granda helpilo estas la Ŝablono:Babel, kiu montras tiujn lingvojn, kiuj vi scipovas. Kore, Fernando Maia Jr. 13:29, 6. Jan 2008 (UTC).
Farita

Ombresaco 14:47, 6. Jan 2008 (UTC)

Kara Ombresaco, mi ŝatus korekti la lingvajn malglataĵojn en via traduko de la bela rakonto "La urso kaj la persiko" en via blogo, se vi permesas. Bonvolu sendi ĝin al mia retadreso tiucele. Jen mia retadreso: aloiseder@arcor.de --Alois 13:21, 21. Jan 2009 (UTC)