Uzanto-Diskuto:Tchock00

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon[redakti fonton]

Mi salutas vin kaj bonvenigas vin en Vikipedion. Mi vidis, ke vi ĵus enmetis bonan novan artikolon Ĉefkortumo, sed jam ekzistis alia pri sama temo nome Usona Suverena Kortumo. Kompreneble oni devas unuigi ambaŭ tekstojn plej logike en la jam ekzistanta kaj koverti la novan en alidirektilo. Se vi ne komprenas tion, kontaktu min.--kani 23:44, 2. Jan 2011 (UTC)

Miaj pardonpetoj, mi efikos sur unuecigi la artikolojn kiel eble plej baldaŭ. Tchock00 23:59, 2. Jan 2011 (UTC)

Estimata ! Gratulon pro la alŝuto de Dosiero:ĈinioGeografio.svg. Mi riparis ĝin, enmetis ĝin en la artikolon pri Ĉinio kaj ŝovis ĝin al Komunejo, tiel ke vikipedioj en aliaj lingvoj povu profiti el ĝi kreonte alilingvajn versiojn de ĝi. Arno Lagrange @ 07:09, 14. Feb 2011 (UTC)

Bonvolu atenti ŝanĝante nomon de artikolo, ne perdi ties historion: la historio de artikolo ebligas trovi kiuj estas ties aŭtoroj, kio estas unu el la postuloj de la CC-BY-SA / GFDL sub kiu estas publikigita la enteno de Vikipedio. La bona solvo estas peti de administranto forigi la jam ekzistantan celatan artikolon kaj poste alinomigi ĝin. Mi tuj riparos tion. En alia okazo bonvolu peti de administranto unue forigon de la celata titolo por "ebligi alinomadon" Arno Lagrange @ 06:54, 23 Feb. 2011 (UTC)

Nun la historio de la artikolo montras ĉiujn aŭtorojn de ĝia kreo je 06:37, 30 Dec. 2006 ĝis la lastaj redaktoj, anstataŭ ke vi aperis kiel la sola aŭtoro (vidu sube), kio malrespektas aŭtorrajtojn de antaŭaj kontribuantoj. AL @ 07:14, 23 Feb. 2011 (UTC)
  1. (malsamoj) 02:28, 23 Feb. 2011 . . Tchock00 (26 456 bitokoj) (pliigis enkonduka paragrafo)
  2. (malsamoj) 21:16, 21 Feb. 2011 . . Tchock00 (25 872 bitokoj) (copiis ĉi tiu paĝo disde Popola Respubliko De Ĉinio; ĉar ĉi tiu paĝo jam ekzistita kiel alidirektilo, mi ne povus simple renomi la paĝo)
  3. (malsamoj) 21:09, 21 Feb. 2011 . . Tchock00 (41 bitokoj) (Ĉina Popola Respubliko alinomita al Ĉina Popolara Respubliko: ebligi ĉi tiu nomo esti uzita por alia artikolo)

ĉinaj urboj[redakti fonton]

Salut'! Ĝis tiam neniu kritikis la bluajn subtitolojn, sed baldaŭe laŭeble mi evitos ilin. Pri la urboj mi respondas, ke en Hungario ĉiuj estas pretaj, eĉ tiam, se nur 50 homoj loĝas tie. Tial unue mi finfaris en la mondo la milionurbojn, poste mi strebas fari la metropolojn (=500mil-miliono), kie 3 kontinentoj jam estas pretaj. La ĉinajn urbojn mi literumis laŭ cirila alfabeto, supozante tion, ke tio sekvas la prononcon. Nature eraroj povas okazi. Eble vizitu artikolon Grandaj urboj de Azio, kie serĉu Ĉinion, tie estas farendaĵoj. --Crosstor 12:38, 2 Apr. 2011 (UTC)

Mi bonvenigas vian necesan artikolon. Mi korektis kelkajn gramtakiajn erarojn (ke anstataŭ kiu, akuzativoj kaj malakuzativoj ktp). Vi povas vidi miajn korektojn el la paĝo Historio, same kiel alian aldonaĵon. Sed la artikolo estis markata kiel reviziita. Se vi ne certas ĉu estas jam senerara, klaku sube je Malaprobi revizion kaj pli facile ĝi estos korektata de iu. Amike.--kani 20:19, 1 Maj. 2011 (UTC)

Subst kaj informkestoj[redakti fonton]

Saluton, mi vidis, ke vi aldonis informkestojn anstataŭigante ilin en la paĝoj. Mi petas vin ne plu fari tion ĉar tio nur vundumas Vikipeidon per duobla laborado (mi nun korekte aldonis la informkeston). Uzu subst: nur kiam la dokumentado de la ŝablono postulas ĝin. Kore, --→ Airon 13:02, 12 Jul. 2011 (UTC)