Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Ŝablono:Informkesto administra unuo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto administra unuo[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Kial vi kreis {{Informkesto administra unuo}}, kvankam jam ekzistas {{Administra unuo}}. Kore --Tlustulimu 15:29, 2. Jan 2009 (UTC)

Kara René,

dum "mistajpo" mi ĵus mem vidis la ŝablonon "administra unuo" (sen "informkesto..."), kaj sekundon poste venis via noto: Mi simple antaŭe ne konis kaj ne trovis la ŝablonon. Domaĝe!

Nun, kiam la superflua laboro estas farita, mi tamen proponus lasi ambaŭ variaĵojn, kaj mencii pri la alternativo. Almenaŭ en la teksto de la Ŝablono Informkesto administra unuo mi tiel faros.

Cetere bonan komencon de la nova jaro!

ThomasPusch 15:35, 2. Jan 2009 (UTC)

"Mi proponas, ke ni alinomu la pli malnovan al la nomo de la nova kaj tiam okazu adaptado de la koncernataj intervikiaj ligiloj, por eviti duplikatajn ŝablonojn. Kore --Tlustulimu 15:31, 2. Jan 2009 (UTC)"

(+) Mi proponas, ke ni alinomu la pli malnovan al la nomo de la nova kaj tiam okazu adaptado de la koncernataj intervikiaj ligiloj, por eviti duplikatajn ŝablonojn. Kore --Tlustulimu 15:31, 2. Jan 2009 (UTC)

Ankaŭ pri tio mi konsentus...

Thomas

Mi ĵus realigis mian proponon lasante la malnovan ŝablonan titolon kiel alidirektilo. Nun mi okupiĝos pri la intervikiaj ligiloj por malgrandigi la ŝancon de plia duplikato. Kore --Tlustulimu 15:42, 2. Jan 2009 (UTC)
Mi jam korektis la intervikiajn ligilojn, ĉar la ŝablono havas ekvivalentojn nur en malmulte da vikipedioj. Nun ni povas uzi la ŝablonon. Kore --Tlustulimu 15:51, 2. Jan 2009 (UTC)

Post kvar horoj mi reensalutis, vidis viajn ŝanĝojn kaj konstatis, ke laŭ grafika dezajno la ĉi-posttagmeza versio de la ŝablono "{{informkesto administra unuo}}" tamen signife pli plaĉis al mi ol la de Mevo kreita ŝablono "administra unuo", kiu nun transprenis la nomon "informkesto...". Mi do estis iom rapida supre konsenti pri ambaŭ varioj. Despli indas substreki, ke la ŝablono "administra unuo" estas ĝis nun uzita en ekzakte du artikoloj, pri la Ĥersona kaj Nikolajeva provincoj de Ukrainio: Mi flatiĝas pri tio, ke ambaŭ artikoloj iam estis naskitaj de mi, sed necesas konstati, ke la ŝablono ne jam estas vaste aplikata.

Teorie eblus kompari mian version de ĉi-posttagmeze kun la versio de Mevo, por vidi kiel per la nuna sintakso ankaŭ ebligi grafikan dezajnon similan al la mia proprono, modeligita laŭ la germana vikipedio. Sed miaj laboroj de hodiaŭ ŝajne tute forviŝiĝis pro la alinomigo de la pli malnova ŝablono al la nova ŝablononomo. Ĉu tiel estas???

Mi tiom fidas je tio, ke ĉiuj versioj de artikoloj estas savitaj vikipedie, ke mi kompreneble ne savas ĉion paralele en mia privata komputilo.

Sincere, ThomasPusch 20:06, 2. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus malfaris la hieraŭan forigon de la nova ŝablono {{Informkesto administra unuo}}, alinominte la malnovan al {{Informkesto administra unuo2}}. Via ŝablono unuarigarde pli bone aspektas, sed la malnova uzas pli konvenajn parametrojn, ĉar ili nur havas grandan komencan literon. Mi malpreferas ŝablonojn, kies parametroj estas tute majusklaj, ĉar tio ne plaĉas al mi kaj krome kontraŭas mian proponon sur Helpo:Informkestoj. Kore --Tlustulimu 09:54, 3. Jan 2009 (UTC)

(+) Mi ĵus vidis, ke via ŝablono ne uzas CSS-klasojn por la formatigo kiel aliaj informkestoj. Ĉu mi aldonu ilin? Se jes, necesus ŝanĝo de "bgcolor="#FFDEAD" al "style="background-color:#FFDEAD", ĉar alikaze ne funkcius la kelkaj formatigoj. Kore --Tlustulimu 10:19, 3. Jan 2009 (UTC)

Pri la malmajuskligo de la parametronomoj mi tute konsentas! Lasu al mi kvaronhoron, kaj mi mem plenumos la adapton. Poste vi tre bonvenas CSS-klasigi la informkeston.

Poste dum ekuzo eblos vidi, kiujn parametrojn eble utilas aldoni - en la ŝablono nun nomata {{Informkesto administra unuo2}} estas tre multaj, tiom da laŭ mi eble ne necesas en ambaŭ alternativj: Multaj artikoloj pri provincoj kreiĝas kiel ĝermoj aŭ malmulte pli ampleksaj artikoletoj - se la informkesto gigantas kaj akompanatas maldekstre nur de 3-6 frazetoj, sub kiu restas granda blanka spaco pro la dekstra informkesto, la aspekto estas malekvilibra.

Se jam estas du informkestaj alternativoj (ni vidu kiel estos la evoluo...), estas tute utile ke unu tendence iom pli koncizas kaj alia pli kovras ĉiajn eventualaĵojn.

ThomasPusch 12:05, 3. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ĵus aranĝis la CSS-formatojn kaj difinis la informkestan larĝecon laŭ la jam ekzistantaj ŝablonoj, por atingi unuecon. Nun la titolo de la informkesto iom pli altas kaj enhavan fonan bildeton de kompaso. Ja temas pri geografia afero, ĉu ne? Por la temo "administrado" ne ekzistas tia fona bildeto. Kore --Tlustulimu 12:42, 3. Jan 2009 (UTC)

Tute bone, dankon. Kompaso plene taŭgas. Kiel vi vidas, mi ĵus ekuzis la novan ŝablonon en la nova artikolo Provinco Buŝehr de Irano. Tie laŭ la nuna stato la CSS-formatigo ankoraŭ ne alvenis, sed probable daŭras iom da tempo ĝis la efiko alvenas...

ThomasPusch 12:55, 3. Jan 2009 (UTC)