Uzanto-Diskuto:Thomas Guibal/2007

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Levens

Dankon pro viaj korektoj... mi estas plibonigonta la artikolon. Ĉu ni ankaŭ ŝanĝu la nomojn NICO kaj LEVENSO al NICE kaj LEVENS en la tabelo dekstre de la paĝo pri "Arondismento = Nico" kaj "Kantono = Levenso" ? Ĉu ankaŭ en la tuta teksto ? Eric 15h05 UTC je la 13a de decembro 2007

kion vi opinias pri tiu artikolo mia titolita Levens ? ĉu ĝi estas inda fariĝi "artikolo de la semajno" ?

Mi trovas la Altajn Pireneojn sufiĉe grava, por ke ĝi aperu esperante. Kial vi modifis? Se ekzistas Pireneoj, kial ne povas ekzisti ties variantoj?Narvalo 13:56, 21. Jan 2007 (UTC)

Do mi eraris, pensis pri geografiaĵo. Narvalo 13:59, 21. Jan 2007 (UTC)

Brazilaj Urboj

Saluton kara Guibal!!! Mi tre dankas pro via mensaĝo!! Prave, estus plibone meti artikolon kun kvaliteco, sed mi prefiras plikvantigi la esperantan vikipedion...Post, mi tre volas traduki la portugalan urban artikolon; mem en la pt.wikipedia la urban artikolon ne havas frazon, nur pri la loĝantaro (kiu jam havas en kadro). Mi ankaŭ metis la postkodon kaj alteco kaj telefonkodo, kiun ne havas en portugalartikolo...Ĉirkaŭbrakojn kaj sukceson!!--Konrado 16:48, 24. Jan 2007 (UTC)

Dinastio de Savojo

Saluton Thomas, kion vi opinias pri tiu artikolo ? http://eo.wikipedia.org/wiki/Savoja_dinastio Eric Coffinet 28-01-07 14h15 UTC

Kara amiko, mi petas de vi konsilon. Mi deziras verki paĝon por ĉiuj el la membroj de la savoja dinastio. Mi pensis krei tabelan resumon laŭ la formo de la savoja blazono (blanka kruco sur ruĝa fono) kaj skribi sur la blankaj partoj meze la nobelon, supre liajn gepatrojn, malsupre liajn gefilojn, maldekstre la nobelan antaŭulon, kaj dekstre la nobelan posteulon. Kiel mi povas krei ĝin ? Ankaŭ kiujn kategoriojn ekzistantajn aŭ kreotajn vi opinias esti menciendaj fine de la artikoloj ?

Dankon pro viaj konsiloj... kion vi opinias pri tiu provo ? http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludoviko_la_1-a_de_Savojo

Konsentite por aldoni la ligilojn al la alilingvaj vikipedioj, sed kiel mi trovos ilin ?

Renomado

Thomas, mi protektis viajn vikipediajn paĝojn kontraŭ renomado. Se vi volas por mi reŝanĝi ĝin, bonvolu kontakti min! Amike salutas Yekrats 11:54, 4. Feb 2007 (UTC)

Mesaĝo de najbaro

Saluton! Mi estas sciuro kaj por kelkaj monatoj, mi loĝas apud Aikso en Provenco. Mi legis en via vikipediista paĝo ke vi ne jam havis eblon paroli esperanton. Se vi volas, venontsemajne okazos kultura manifestacio favore al la okcitana en Beziers, kie estos kelkdeko da e-lingvanoj el Francio kaj Katalunio por subteni esperanton kiel lingvodiversec-konservan rimedon. Ĉiel, estos bona etoso kaj sufiĉe multe da esperantistoj. Se vi volas esperantumi la 17an kaj 18an de marto, ne hezitu kontakti min retroe por pliaj informoj.

Ĝis.

(Mia amikuma konto).

Artikolo de la semajno

>>>>Vi skribis: Kara Geraldine, mi proponis vian bonegan artikolon pri bekflutoj kiel artikolon de la semajno. Ne hezitu partopreni la baloton. Amike, Thomas Guibal 14:02, 14. Maj 2007 (UTC) <<<<

Tre dankon por via propono! Ĉu mi rajtas voĉdoni, estante la verkisto ĉefa? Ĝernjo--Gerrywright 14:48, 14. Maj 2007 (UTC)

Bekfluto

Mi nun konsentas kun la elstar-markigo de Bekfluto.

Aldone mi rimarkis, ke Jalto ne estas markita kiel elstara, kvankam ĝi estis la antaŭa ADLS. Ĉu estas kialo por tio? Marcos 16:32, 26. Maj 2007 (UTC)

Nedankinde

Saluton, Thomas! Dankon pro via mesaĝo kaj amika rilato al miaj korektoj. Via traduko estas tre bona, foje vi trovas ege interesajn vortojn kaj vortkunmetojn, kiuj eble estas nekutimaj en E, sed tre trafaj -- kaj mi ĝojas pliriĝigi mian vorttrezoron per viaj tradukoj. Aliflanke, kelkaj traduk-partoj estas iomege "lamaj", sed mi devas malkovri eble ne tute konatan al vi misteron: eĉ ege bonaj parolantoj dum tradukado kaj verkado havas tiujn "lamajn lokojn". Vi povas ekzemple vidi korektojn de miaj artikoloj en Vikipedio, ekzemple ĉi tie. Mi ĝojos, sed mia korektoj estos por vi helpaj kaj volonte diskutos miajn korektojn -- ili ne estas iu "fina vero", sed tute facile pridisputebla afero. Kun koraj salutoj, Alaŭdo ۩ 10:00, 28. Maj 2007 (UTC)

Historio de ventra danco

Kara Thomas, vi rimarkis bone. Mi forprenis la artikolon de la propono, ĉar mi opiniis, ke ĝi ne taŭgas por esti ADLS, eble mi tro haste alskribis ĝin tien. Mi ne kontraŭos, se vi denove proponos ĝin. Amike salutas vin --Petr Tomasovsky 19:16, 2. Jun 2007 (UTC)

Dankon!

Amike, ThomasPusch 12:24, 13. Jun 2007 (UTC)

Novaj Ŝablonoj

Bonan tagon Thomas. Mi ĵus kreis du novajn ŝablonojn pri mediterano kaj mondcivitaneco Eric Coffinet 2007-08-22 / 13h35

Dankon!

Dankon vi por la saluton! Da kurso mi ne uzi angla lingvo en artikoloj. :) Bonvolo pardoni mia malriĉa esperanto. Zazaban 06:08, 28. Aŭg 2007 (UTC)

Dankon, Thomas! Mi opiniis, ke estis ankoraŭ tro da ruĝaj ligiloj en la artikolo por ke ĝi estu proponata kiel artikolo de la semajno, sed mi provos rapide krei kelkajn artikoletojn. Amike, Bea 12:06, 31. Aŭg 2007 (UTC)

Denove, dankon! --Bea 17:09, 29. Sep 2007 (UTC)

La Meninoj

Koran saluton, Thom. Mi ĵus legis vian mesaĝon, kaj same mi petas al vi legi la mian, ĵus skribitan ĉe la diskuto de la ĉefpaĝa artikolo, verkita de vi. Mi pardonpetas pro la aparta diskuto inter mi kaj Roberto, evidente ni ne celis forigi aliajn. Kaj mi skribis portugale, ĉar mi hastis pro mia laboro ekster Vikipedio.

Nu, vi tute pravas en via peto. Mi tiom kunsentas, ke, antaŭ ŝanĝi la nomon "La Meninoj" ĉe la nuna ĉefartikolo, mi respekteme, kaj tiel devas okazi, preferis skribi mesaĝon en la diskutpaĝon. Mi nur alinomis la artikolon "La Meninoj", ĉar tio ne ŝanĝas la aferon, ĉar la alidirektilo tenas kaj la esperantigon kaj la originalan titolon. Ĉu vi komprenas?

Mi vere gratulas vin pro via laboro ĉe Vikipedio kaj sincere kotentiĝas labori kune kun samideanoj, kia vi. Kaj, kara, ne ĝenu vin la termino fuŝulo! Tie ĉi en Brazilo ni uzas tiun vorton kiel kareseman nomon inter amikaj samideanoj.

Verdstele via, Fernando Maia Jr. 12:38, 4. Sep 2007 (UTC).

Karega, vi pravas. Mi malfaris mian fuŝulaĵon! Amike, Fernando Maia Jr. 11:35, 5. Sep 2007 (UTC). (Ni preskaŭ samaĝas - mi naskiĝis en 1983.)


Pardonu mian enmisiĝon en la diskuto. "Las Meninas" estas estrangaĵo, ĉar en moderna hispana "meninas" ne ekzistas kaj ne ekzistas la artikolo "las" portugallingve. "Meninas" signifas tute simple "knabinoj" portugallingve. Laŭ klarigo de hispana vikipedio, en antaŭa tempo oni nomis hispane "menina" al servistino de hispana edzino de kromprinco. Tiu okazis ĉar estis longtempa moro la hispanaj kromprincoj edziĝi al portugalaj princinoj, kaj, male, portugalaj kromprincoj edziĝi al hispanaj princinoj. Kiam portugala princino iris al Hispanio, portis portugalajn knabinojn kiel kunulinojn, ĉar ĝenerale, la ŝanĝo de princinoj okazas kiam ili estis ĉ. 7-jaraĝaj. Sekve vorto "meninas" signifis en hispana kortego "kunulino de infana princino edzinigota al kromprinco". Alie "Menino" portugallingve signifas "knabo" (vira). Roberto 13:18, 5. Sep 2007 (UTC)

Ho "meninoj" estis vere strangaĵo al portugallingvaj oreloj! MeninO estas nepre vira, MeninA estas ina... Pro tio Fernando (kaj mi) abomenis la titolon. Menina estas viva vorto, tre ofta, portugallingve. Menine france estas klare ina nomo, do ne estas tiel ŝoka... Roberto 13:47, 5. Sep 2007 (UTC)

Bonjour,

cet article auquel tu as beaucoup contribué est AdQ. Malheureusement, il n'est pas sourcé ce qui est incompatible avec ce statut. Pourrais-tu lui ajouter les dites sources ? Merci d'avance. PoppyYou're welcome 19 septembre 2007 à 00:22 (CEST)

Jes, Thomas, tiel mi faris. Mi esperas, ke la traduko ĝustas, ĉar la malnova germana ne estas mia fako. Ŝajne okazas ofta anstataŭigo de nuna "i" per "u", tiel la lastan vorton mi tradukis per "ruza" anstataŭ "gaja". Ankaŭ pri "Sieg Thir", mi tradukis "venka besto", mi ne tutcertas. Mi provis trovi aliajn klarigojn en la reto, sed trovis nur transkribojn de la originala teksto, ne klarigojn. Amike, --Bea 12:09, 2. Okt 2007 (UTC)

Saluton :=)

Merci pour ton message. Mes sources sont précisément les ouvrages indiqués par mes soins dans la bibliographie. Si, par "sources", tu entends l'ajout de multiples notes de bas de page précisant minutieusement à quel ouvrage se rattache telle ou telle phrase, comme c'est aujourd'hui l'habitude dans un AdQ, alors je peux difficilement t'aider : je n'ai hélas ni le temps ni l'envie de me replonger dans des gros bouquins et d'effectuer un travail aussi fastidieux, désolé ! Je comprendrais tout à fait et ne m'opposerais pas à une demande de retrait du label, si jamais tu venais à en faire une. Le nombre et la qualité des AdQ ont augmenté de façon spectaculaire sur fr: depuis mon départ, et j'en suis très heureux pour vous : on n'en est pas encore là en espéranto, mais notre petite communauté fait de son mieux. :=) Amitiés wikipédiennes, TG, 21 septembre 2007 20:00

Bonne continuation sur la wikipédia en espéranto. Cordialement. Poppy

kategorioj

Saluton Thomas, vidante, ke vi kreas kategoriojn pri naskiĝintoj kaj mortintoj per simpla enkategoriigo, mi devas peti vin, ke vi kreu ilin per ŝablono {{JarcentKategorio|Naskiĝintoj|xxx}} aŭ {{JarcentKategorio|Mortintoj|xxx}}, kie anstataŭ xxx estos skribita konkreta jaro. Aŭtomate aperos ŝablono, kiu enkategoriigas la jaron. Vi ŝparus al mi laboron. Dankon. Petro@diskkont 09:11, 8. Okt 2007 (UTC)

==

Saluton Thomas, estis agrable por mi legi viajn artikolojn. Sed bedaŭrinde mi devas fini, ĉar iu de ekstere blokas mian redaktadon. Ĉu por ĉiam aŭ ĉu nur por ia tempo, mi ne scias. Mi deziras al vi pluajn elstarajn artikoloj verkitaj de vi. Petro@diskkont 08:51, 13. Okt 2007 (UTC)

Forigo de dezirataj artikoloj

Saluton, Thomas, mi vidis ke vi forigis kelkajn artikolojn el la listo. Mi hazarde vidis kelkajn, ĵus kreitajn de anonima uzanto 125.182.173.136, kiujn oni devos nepre poluri kaj certe pligrandigi. Amike, Bea 13:19, 26. Okt 2007 (UTC)

Dankon! Bea 14:01, 26. Okt 2007 (UTC)

Dankon

Vikipediisto:Zetey 10:10, 27. Okt. 2007 (UTC)

Dankon, Thomas! Sed bonvolu kunlabori pri Arkeo de Noa, mankas ankoraŭ kelkaj interesaj eroj el la franca artikolo, kaj mi eble ne havos multe da tempo dum la sekvaj tagoj. Amike, Bea 17:20, 31. Okt 2007 (UTC)

matematika pruvo

Saluton Thomas, mi faris tian movon tial, ĉar ŝajnas al mi, ke la proponitaj paĝoj de iaj temoj estas de pluraj nekomenteblaj - ili ne estas fakuloj. Mi opiniis, ke kiam la matematika pruvo estas temo pri matematiko, t.e. faka temo, kaj neniu eĉ ne komentis ĝin laŭ ĝenerala mieno, ke la matematiko por pluraj estas neŝatata instruobjekto (almenaŭ en lernejoj) kaj ili ne voĉdonos. Mi volis almenaŭ iom ampleksigi temojn de la elstaraj artikoloj. Mi ne atendis, ke oni esprimos pri la proponita artikolo tuj iel - sed neniel... ĉu aliaj timas voĉdoni? Mi havis antaŭ nelonge ankaŭ alian artikolon proponita kaj nenia voĉo por, nenia voĉo kontraŭ, sole unu komento de Bea. Sed mi ne koleros, se vi reproponos ĝin inter ADLS. Amike Petro@diskkont 19:32, 31. Okt 2007 (UTC)

Madagaskaro

Saluton, Thom! Mi vidis, ke vi kunlaboras por la artikolo Madagaskaro. Bona kaj bonvena kunlaboro! Mi rimarkis, ke vi ankaŭ ŝanĝis la parton pri lingvo, pligrandigante la ligilojn ekzemple de malagasa al malagasa lingvo. Ne necesas fari tion, ĉar ni kreis kaj kreas alidirektilojn por lingvoj. Mi kontrolis, ke tiu moro estas malnova en vikipedio (jam ekzistas por la angla, franca, germana antaŭ ol mi iĝis vikipediisto), do kiam necesas krei novan artikolon pri lingvo, mi ankaŭ kreas la alidirektilon. Nu, kiam mi venis ĝis ĉi tie, en vian diskutpaĝon, mi vidis vian kandidatiĝon. Certe mi voĉdonis al vi, pro la kvalito de via laboro kaj konstanta kunlaborado. Amike, Fernando Maia Jr. 16:10, 2. Nov 2007 (UTC).

Thom, por voĉdoni ĉu sufiĉas enmeti tiun ŝablonon (por) en la paĝo pri kandidatoj? Fernando Maia Jr. 16:19, 2. Nov 2007 (UTC)

La vorto Sovjeta ne ekzistas en Eo. Soveta do jes! Narvalo 18:43, 7. Nov 2007 (UTC)

Gratulegon!!!

Vikisalutojn!!!! Mi deziras gratuli Vin pro la artikolo Monumento de Libereco (Rigo). Mi esperas ke ĝi estos Artikolo de la Semajno!!--Konrado 13:39, 9. Nov 2007 (UTC)

Administranto

Mi ĵus donis al vi administran statuson. Bonvenon kaj zorgan administran kunlaboradon deziras al vi Arno Lagrange  14:57, 16. Nov 2007 (UTC)

Gratulon, Thomas. Administranta rajtaro estas kaj beno kaj malbeno. ;-) Dankon pro via volo por helpi! -- Yekrats 16:31, 16. Nov 2007 (UTC)
Gratulon, Thom! Bonan *plian* laboron! :-) --- Fernando Maia Jr. 18:50, 16. Nov 2007 (UTC)
Gratulojn, Thomas! Mi certas, ke vi faros bonegan laboron, ankaŭ kiel administranto! Amike, Bea 21:48, 16. Nov 2007 (UTC)

Damaĝaj redaktoj

Saluton Thomas, bv rigardi la kontribuojn de Vikipediisto:Skorojeb. Li enmetas sensencaĵojn en paĝojn. Mi nuligis ĉiujn liajn redaktojn. Ĉu vi povus fari ion kun li, ĉar evidentas, ke li venis nur por damaĝi. Dankon Petro@diskkont 11:55, 26. Nov 2007 (UTC)


Saluton, dankon pro la rimarkigo. Mi subskribas ĉi tion laŭ la de vi rekomendata maniero, kaj espereble ĝi bone aperos. (Ŝajnas en ordo en la antaŭrigardo.) Franz-Friedrich von Pfefferpflanze 22:00, 29. Nov 2007 (UTC)

Kunlaborado

Saluton Thomas. Mi bonvole kunlaboros kun vi, sed me bedaŭras ke mia Esperanto ĝis nun ne estas tre bona! Ĉu vi ion ajn volus proponi? --RossB 07:38, 8. Dec 2007 (UTC)

Nova ŝablonaro

Saluton Thomas. Mi ĵus vidis, ke vi kreis kelkajn novajn ŝablonojn: {{Adm}}, {{AdmKomenco}}, {{AdmInformoj}} kaj {{AdmFino}}. Ĉu vi povus ankoraŭ aldoni inter <noinclude> kaj </noinclude> dokumentadon pri ties funkcioj? Por ligi dokumentadon povas estis uzata la ŝablono {{dok}}, kiu aranĝas ligilojn inter la ŝablono, la dokumentado kaj la diskuta paĝo de la ŝablono. Kaj en la dokumentado mem tiam estu uzata la ŝablono {{Ŝablona navigado}}. Se vi havus demandojn, mi volonte helpos, ĉar mi partoprenas la projekton, kiu okupiĝas pri ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 21:05, 8. Dec 2007 (UTC)

Bonan vesperon, Thomas. Dankon pro la dokumentadoj. Mi ĵus aldonis al ili la ŝablonon {{Ŝablona navigado}}, tiel ke estas la jam supre menciitaj ligiloj. Ĉu vi havus ideon pri la enkategoriigo de la ŝablonoj? Kore --Tlustulimu 18:43, 9. Dec 2007 (UTC)

Bonan vesperon, Thomas. Mi ĵus legis vian proponon pri la kategorio "Politikaj ŝablonoj". Ĝi ankoraŭ ne ekzistas. Sed laŭ mia impreso estus pli bone aranĝi ĝin laŭ la jam ekzistantaj kiel ekz. Kategorio:Ŝablono:Germanio, Kategorio:Ŝablono:Historio: [1]. Do, laŭ la skemo Kategorio:Ŝablono:Politiko. - Mi jam proponis ĉi tian skemon antaŭ kelka tempo. Kore --Tlustulimu 17:53, 10. Dec 2007 (UTC)


Vi hodiaŭ forigis - sen anonco - artikolojn de nova eble mongola esperantisto. Mi ne certas, ke tiuj artikoloj estis tiom subnivelaj, ke oni devis tuj forigi ilin. Narvalo 20:42, 18. Dec 2007 (UTC)

Saluton! Kion mi vidis? Mi vidis, ke vi markas unutage artikolon kaj sekvatage mem forigas. Mi kontrolis ĉe forigendaj artikoloj kaj ne trovis ĝin. Pardonu, sed pro la laborejaj jarfinaj laboroj, mi ne povis kontroli ĉiun redakton. Aliflanke, mi preteratentis la neatentokaptan "Malnovaj diskutoj: 1". Mi tute ne celis vian denovan ofendon, mi nur ne komprenis la - el mia vidpunkto hastan - forigon.
Aliflanke mi tre ĝojas je via laboro, ĉar kontraŭ vandalismoj povas agadi nova aktiva administranto (tiel mi tiuterene iomete ripozas lastatempe). Narvalo 07:52, 19. Dec 2007 (UTC)


Ĉu policestro?

Vi diris, ke nur kursano.


Kara Thomas! Mi volas demandi, kial vi forigis mian artikolon (Esencoj) denove? Ĝi ja havis nur unu frazon: "La portalo de informoj kaj novaĵoj de Hungaria Esperanto-Asocio." Ĉu ankaŭ ĝi estis tro reklamema? Kion mi skribu pri nia portalo? Mi antaŭdankas Vian respondon! Amike Jozefo Eszényi el Hungario 21.12.2007

Forigo de flagodosiero

Kara Thomas,

vi ĉi-matene forigis la flagodosieron dosiero:Flago-de-Bosnio+Hercegovino.svg, menciante ke neniu paĝo uzas la dosieron. La dosiera ilo "Ligiloj ĉi tien" fakte donas tiun informon. Mi ĵus hazarde konsciiĝis pri via ago, malfermante la paĝon Somera Olimpiko 1996, kiu jes ja (!) uzas la flagon, pere de ŝablono, kiu ŝanĝas triliteran internacian landokodon al flageto kaj esperanta nomo de la lando (la Ŝablono:BIH), kaj tiu ŝablono kaj sekve la dosiero ankoraŭ uzigas en 62 pliaj paĝoj. Vi do senkonscie kreis sufiĉan damaĝon. Ĉu vi povus reenmeti la flagodosieron, aŭ aliel ripari la mison?

Mi neniel akuzus vin pri vandalismo, ĉar mi bone komprenas, ke vi simple fidis la informon de la dosiera ilo "Ligiloj ĉi tien", sed tamen vi ĵus fuŝetis...

Feliĉan kristnaskon postokaze! ThomasPusch 09:02, 27. Dec 2007 (UTC)


Dankon, Thomas, por via voĉdono al HUR. Petro@diskkont 06:43, 30. Dec 2007 (UTC)