Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20080907

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Helpalvoko por germana vikipedio[redakti fonton]

Estas grava la kunlaboro de germanlingvaj Esprantistoj ankau en la germanlingva Vikipedio, por eviti, ke malamikoj de Esperanto estingu artikolojn pri Esperanto. Jen eblaj kontribuoj: Longigu kaj Kompletigu esperanto-relevantajn artikolojn en la germanlingva enkciklopedio. Pripensu, en kiuj germanlingvaj artikoloj eblas aldoni informon pri Esperanto. Grava: Kiam oni scias pri personeco, kiu aperas en la vikipedio, ke temas pri Esprantisto, chiam aldoni chi-tiun informon. Aldoni ligojn al Esperanto-relevantaj paghoj. Precipe Iu Weissbier faras kvazau krucadon kontrau Esperanto-artikoloj en la vikipedio germana - helpu bremsi tiun personon kaj similajn! Amike -DidiWeidmann 04:15, 21. Nov. 2007 (CET)

Ŝablono:Adm[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu ! La franclingva vikipedio havas por tiaj ŝablonoj la kategorion "Politikaj ŝablonoj" (Modèle politique). Eble ni kreu la saman kategorion, se ĝi ankoraŭ ne ekzistas ? Amike, Thomas Guibal 20:20, 9. Dec 2007 (UTC)

Informkesto partio[redakti fonton]

Jes, mi tute aprezas la ŝablonon {{Informkesto partio}}, kaj baze pensas ke la parametroj sufiĉas... Nur ke tutbone partio povas havi samrajtajn nomojn en pluraj naciaj lingvoj - ekzemple la verda partio de Finnlando (Vihreä liitto - Gröna förbundet]), de Irlando (Green Party - Comhaontas Glas) aŭ Svislando (Grüne - Grüne Partei der Schweiz Les Verts - Parti écologiste suisse I Verdi - Partito ecologista svizzero). Aŭ se rilate al nelatinlitera lingvo oni volas aldoni unue la nomon en nacia alfabeto, poste esperantan latinliterigon kaj trie la esperantan nomon... Al mi ŝajnas ke via ŝablono tion ne jam antaŭvidas (la anglalingva vikipedio solvas tiun problemon, simple antaŭvidante informkestan titolon en pluraj linioj, ekzemple "party_name = Οικολόγοι Πράσινοι<br>''Oikologoi Prasinoi''<br>Ecologist Greens").

Aliflanke el tute estetika vidpunkto mi trovus bele se la fono estas pli hela, kaj tre ŝatus se povus esti iu divido inter la sekcioj, kiu povus laŭ politika "koloro" de la partio ŝanĝi la koloron. Kvankam oni ne nepre ĉiam imitu la anglalingvanojn, la anglaj ŝablonoj pri partioj tre bone praktikas tion (ekzemple per iu linio kiel "colour_html = #02BF02" aŭ "party_wikicolourid = Green"). Aliflanke la plej supra vorto "partio" en ĉu blua ĉu viola koloro kun la sekva emblemo kolore plejparte ne harmonios... Kaj la titolo "Partio" ne tre multon diras. Ĉu ne pli bone lasi la ligon al la paĝo "partio (politiko)" por la simpla teksto, kaj komenci la informkeston per partia nomo en pluraj linioj, poste streko, tiam la emblemo, denove streko, kaj la restaj informoj?

Ĉu vi volus, kaj povus, ankoraŭ konsideri tiujn dezirojn en la ŝablono?

Ĉiukaze mi pretas konsideri la ŝablonon, kvankam mi havas la jam pretajn ĝermojn por ĉiuj aliaj verdaj partioj de Eŭropo jam en mia komputilo kaj estas aldona laboro ankoraŭ ĉie enmeti la ŝablonon. Kompense estus granda helpo, se vi realigus vian oferton aldoni la ŝablonon al la jam ekzistantaj partiopaĝoj.

Sincere, ThomasPusch 20:08, 10. Dec 2007 (UTC)

Ŝablonprotektado[redakti fonton]

Kara ! mi momente havas tre malmultan tempon por vikipediumi. Mi respondos viajn mesaĝojn kiam mi trovos iom pli da tempo. Ĝis baldaŭ ! Arno Lagrange  18:09, 20. Dec 2007 (UTC)

Mi laŭ via peto protekttis ŝablonojn {{Pp-ŝablono}} kaj {{ArtikolaMesaĝokesto}}. AL @ 12:01, 26. Dec 2007 (UTC)

Nova baza ŝablono[redakti fonton]

Bedaŭrinde, mi ne scias pri iu ajn metodo trovi ŝablonojn, krom kion vi menciis. Bonan ŝancon. -- Yekrats 16:14, 26. Dec 2007 (UTC)

Saluton René, mi komencis krei ŝablonon pri dua mondmilito laŭ la angla vikipedio. Tie en la ŝablono estas ankaŭ ties parto ŝablono:Loop. Mi aldonis nur intervikiaĵon. Mi ne volas kontroli, ĉu ĉi tie estas variantoj laŭ la angla ŝablono pri la dua mondmilito. Rilate al la Loop-ŝablono, en la angla estas nenia dokumentado. Se aliaj scias aldoni ĝin, ili faru tiel. Salutas. Petro@diskkont 11:19, 28. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono koord[redakti fonton]

La tri ne funkciantaj ekzemploj estis kaŭzitaj de :

  1. uzo de komo anstataŭ punkto
  2. uzo de E anst. O
  3. uzo de W anst. U

En iuj subŝablonoj de la esperanta {{koord}} mi enmetis "se estas W tiam estu U" kaj "se estas E tiam estu O" (la sintakso similas {{#switch:{{{1}}}|W=U|E=O|{{{1}}}}}, bv kontroli, mi ne precize memoras, sed funkcias). Eble same estas pri komo kaj punkto. Kuraĝon kaj sukceson mi deziras al vi por la traduko de tiu ŝablonaro, kaj kunfunkciado kun WikiMiniAtlas : estis por mi grandaj klopodoj, sed mi estis feliĉa ke tio iom funkcias (per Fajrovulpo sed ne per Intenet Explorer, ve !) Arno Lagrange  22:46, 4. Jan 2008 (UTC)

arkivo - nediskuto[redakti fonton]

Saluton Tlustulimu, mi volis fari ŝablonon por "nura" arkivo. Ŝablono:Jen arkivo, kiel mi komprenis el la teksto, parolas pri arkivoj de diskutoj. Okaze de "normalaj" nediskutaj arkivitaj paĝoj, tio ne validas, ĉar ne temas pri diskuto. Tial mi faris ĝin. Ŝajnas al mi, ke kelkaj ŝablonoj - Dokumentado estas iam tro komplikaj kaj ne klaraj kaj iam senbezonaj. Antaŭe ni sufiĉis kun ŝablonoj sen dokumentado kaj nun, la mondo miru, ni bezonas ian dokumentadon. Ĉu necesa? Rilate al arkivo - kiel vi atentigus ekz. legantojn pri tio, ke paĝoj Listo de elstaraj artikoloj en 2007 (kaj similaj paĝoj en estonteco) estas nediskutaj arkivoj. Petro@diskkont 16:01, 6. Jan 2008 (UTC)

Saluton, Petro. Mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon {{Jen arkivo}} tiel, ke ĝi kun la nova parametro temaro ankaŭ taŭgas por nediskutaj arkivoj. Mi aldonis detalojn al la dokumentado. Mi esperas, ke tiu aldoneto sufiĉos por via celo. Kore --Tlustulimu 16:13, 6. Jan 2008 (UTC)

Saluton René, mi ŝanĝis la ŝablonon Milfoje laŭ via propono, sed antaŭa versio plaĉis al mi pli. Petro@diskkont 19:48, 8. Jan 2008 (UTC)

Dankon, René, por via kolorigo de la ŝablono. Jes, ĝi nun estas pli "atentiga", ĉar simile kiel en semaforo la ruĝa signifas "haltu", ĉu ne? Mi pensas, ke tia ĉi ŝablono devus havi la ruĝan aŭ la rozkoloran aspekton. Petro@diskkont 07:39, 9. Jan 2008 (UTC)

Ŝablono:Kol-komenco, Ŝablono:Kol-2, Ŝablono:Kol-fino[redakti fonton]

Jes mi penos plenigi dokumentaron, (hieraŭ estis jam malfrue). Mi transportis ŝablonoj el angla vikipedio. oni estas ŝablonoj col-begin col-2 kaj col-end --Arkadiusz Zychewicz 12:19, 11. Jan 2008 (UTC)

Ŝablono for[redakti fonton]

Mi hodiaŭ konstatis ke {{for}} ne plu ĝuste funkcias, mi do reimportis nunan ŝablonon en:Template:For loop nomante ĝin {{Iteraci}}. Bonvolu kontroli ke la ŝablonoj kie vi uzis {{for}} daŭre taŭge funkcias. Mi kontrolis {{Rq}} kiu ŝajnas bone funkcii. La problemo estas kun la parametro sep. Mi devis ŝanĝi en {{ArtikolojPriEsperanto/tabeleroj}}. Arno Lagrange @ 22:05, 1. Apr 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Ni povus ŝanĝi la ŝablonon {{rq}} tiel, ke ĝi ne plu bezonos la ŝablonon {{for}}. Mi faris tion jam en la sorabaj versioj: hsb:Předłoha:Rq kaj dsb:Pśedłoga:Pśeźěłuj. Modelo por tia ŝanĝo estis la rusa versio: ru:Шаблон:Rq, krom ke en la rusa versio ne funkcias la css-id-oj. Tia ŝanĝo krome ebligus al ni aldoni plian globalan variablon nekat al {{rq}} por eviti kategoriigon, se necesas. Kore --Tlustulimu 16:06, 2. Apr 2008 (UTC)
Mi ŝanĝis ŝablonon {{for}} al {{iteraci}} en {{rq}} kaj tie aldonis parametron kat kiu defaŭlte valoras "jes", se ĝi valoras "ne", la paĝo ne estas ordigita en la kategorio. Tiu sistemo estas pli oportuna ĉar defaŭlte oni deziras ke la ŝablono igu ke la entenanta paĝo estu ordigita en la kategorion, kaj ĉiufoje kiam oni ne deziras tion oni precizigu kat=ne. En viaj subŝablonoj de {{rq}} vi metis kondiĉon ke se la paĝo estas rq aŭ rq/dokumentado ĝi ne estu ordigita. Kiam mi volis montri la ŝablonon en la kategorioj per {{Kaŝita kategorio}} mi bezonis havi tiun parametron kat. Tio evitas reredakti ĉiun unuopan ŝablonon por tie listigi la paĝojn kiujn oni ne volas enkategoriigi. Same pri via ŝablono {{Mankotipo}} kie vi uzas la parametron nocat por malhelpi ke la ŝablono mem estu ordigita, sed por atingi ke la koncerna kategorio estu ordigita en la kategorion se oni tie montras kiel aspektas la ŝablono, oportune estas havi parametron kat. Verkante ŝablonojn precipe tiajn kiuj igas ordigon de la entenataj paĝoj en iun kategorion oni pripensu faciligi estontajn evoluojn. Arno Lagrange @ 16:31, 12. Apr 2008 (UTC)

Informkesto lingvo[redakti fonton]

Kiam mi redaktis la ŝablonon ĝi funkciis : io ŝanĝiĝis kio kaŭzas ke nun la programo konsideras ke ĝi ne povas utiligi la ŝablonon ĉar ĝi nun trovas "buklon" en ĝi. Mi iom ŝanĝis ĝin kaj nun ŝajne ke tio denove funkcias. Arno Lagrange @ 18:48, 25. Maj 2008 (UTC)

La ŝablonaro ĉirkaŭ {{lingv}} estas iom komplika konstruaĵo kiu facile disfalas se programistoj talpe subfosas la grundon sur kiu ĝi staras. En la unua ŝtupo {{lingv}} akceptas du parametrojn : specifan kiu celas la atenditan rezulton (la nomo de la lingvo, ĝia kodo, ktp) kaj la dua estas akceptita kodo por la lingvo (du- tri- aŭ plur-litera). Vokata per {{lingv|<lingvokodo>|<parametro>}} {{lingv}} siavice vokas subŝablonon kun sintakso {{lingv/<parametro>|<lingvokodo>}}. Ĉe {{lingv/Informkesto}} la ŝablono {{lingv}} estas vokata plurfoje (po almenaŭ unufoje por ĉiu linio) kun diversaj parametroj. Tiun ripetan ŝablonvokadon la softvaro ne plu eltenas dum ĝi eltenis ĝin kiam mi kreis ĝin. Per {{lingv}} mi celis krei ilskatolon por kolekti aron da informoj pri lingvoj kaj eventuale helpi konstrui komparajn tabelojn, informkestojn ktp. Sed la softvaro trudas limojn kiuj malebligas plenan uzon de la planitaj funkcioj. AL @ 19:04, 25. Maj 2008 (UTC)

Bonvolu fari ju plej bone. Mi momente estas tro laca por studi la aferon. En alia tago mi volonte helpos ŝanĝante la ŝablonon laŭ viaj sugestoj. Hodiaŭ mi devis jam forigi strangan redakton de Narvalo kiu enmetis la entenon de la ŝablono en ties dokumentadon : estis tre konfuzige. La programo avertis ke estas buklo (loop detected). Arno Lagrange @ 22:43, 2. Jun 2008 (UTC)

Ŝablono:Plurtone[redakti fonton]

Mi tute konsentas.

Sincere, ThomasPusch 17:34, 3. Jun 2008 (UTC)