Uzanto-Diskuto:Yekrats/Arkivo 7

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artikolkontrolado[redakti fonton]

Nun aperas ĉe artikoloj "ne kontrolita". Burokrato povas igi uzulon kontrolanto. Mi provcele igis vin kaj min kontrolantoj. Tamen mi vidas nenie ligilon kiu ebligus marki artikolon kiel kontrolita. Ĉu vi scias kiel statas la projekto ? Arno Lagrange @ 19:13, 17. Nov 2008 (UTC)

En ordo. Ankaŭ mi restartigis mian foliumilon kaj nun mi trovis la ligilon. Kompreneble devus esti ne nur "vidita" sed ankaŭ "kontrolita". Sed tion ni devas publike diskuti en aparta paĝo ekzemple AL @ 22:00, 17. Nov 2008 (UTC)
Mi rimarkis ke en la germana Vikipedio la artikolkontrola kampo estas pli riĉa : estas ligilo per (+/-) kiu ebligas malkaŝi duan linion kiu entenas informojn kun diversaj ligiloj
Ungesichtete Version [letzte gesichtete Version] (vergleiche)  	(+/−)
Die letzte gesichtete Version (→ alle) wurde am 6. November 2008 freigegeben. 3 Versionen
En la provvikio estas tri ŝtupoj
Malkonsentita  Vidita  Fidela
Ĉu ni povus havi tion ankaŭ ĉi tie ? - Tamen devus esti interkonsento en la vikipediista komunumo pri kiel tio funkciu, kiel iu povus fariĝi kontrolanto -
Kun kiu vi fakte rilatas por ke la programo evoluu ?
Estas plendo (de Thomas Guibal) ke la artikolkontrola kampo foje fuŝas la enpaĝigon. Ĉu eblus iel plibonigi tion ? Kaj kie ? Ĉu en commons.css ?
AL @ 11:00, 18. Nov 2008 (UTC)

Kara mi volas atentigi ke en Esperanto "revizio" estas ago konsistanta el "esplorkontrolo, por malkovri eventualajn misojn kaj ilin korekti, i.a."[1]. En sistemaj mesaĝoj mi trovas amason da trafoj de "revizio" : ili nepre preskaŭ ĉiuj estas anstataŭigendaj per "versio". Vin mi atentigas pri tio ĉar vi verŝajne respondecas pri granda parto de la plej lastaj tradukoj. Mi korektas ilin ĉi tie, sed ili estas korektendaj ankaŭ en Translatewiki ! Ĉu vi povos prizorgi tion ?

  1. NPIV: revizi3i (tr) II
Dankon pro la informo! (Kia aĉa falsa amiko, revizio!) Mi faros tiujn ŝanĝojn en TranslateWiki. -- Yekrats 15:36, 18. Nov 2008 (UTC)
En unu sola kazo mi konservos "revizio" : MediaWiki:Revision-info ;-).
Klare ne vi sola faris la eraron - mi suspektas ke mi mem kulpas pri kelkaj - kaj se ĉiu nur kontrolas ke aliaj jam uzas la vorton sen ia kontrolo en vortaro, la eraro pluvivas. Lastatempe redaktanto volis egaligi la eraran 'Senegalio' al la ĝusta 'Senegalo'; krom NPIV kiu toleras ĝin mi trovis ke la plej multaj guglaj trafoj de 'Senegalio' fontas el eraro kiun mi faris antaŭ kvin jaroj kaj kiun blinde kopiis aliaj ! Ĉu ripetita eraro ĉesas esti eraro ? Arno Lagrange @ 16:16, 18. Nov 2008 (UTC)
Mi finkorektis ĉiujn trafojn ĉi tie kaj mi profitis la okazon por fari kelkajn aliajn korektojn. Mi bedaŭrinde ne tuj pensis iel signi ilin. Je la lastaj mi aldonis en la resumo ++ Estus bone ke en Translatewiki tiuj korektoj estu ankaŭ faritaj (temas pri gramatikaj kaj stilaj korektoj, akuzativoj, transitivaj verboj, ks) Arno Lagrange @ 17:18, 18. Nov 2008 (UTC)
Tre bone. Mi de tempo al tempo komparas la gramatikon de la loka versio al la ĝenerala versio de TranslateWiki, kaj ŝanĝas la ĝeneralan kie taŭge. -- Yekrats 17:25, 18. Nov 2008 (UTC)

Mi pardonpetas denove ĝeni vin pri lingvaj punktoj : mi subite ekkonsciis post uzo de la vortoj "revizio, reviziita, revizianto" kiel traduko de la germanaj "Sichtung, gesichtet, Sichter" de amiko Ziko, ke ni uzu "reviziita" anstataŭ "vidita" kaj "revizianto" anst. "redaktanto" (estas multe pli kare tiel : ni havas uzantoj kiuj revizias artikolojn kaj ne nur redaktantoj kiuj vidas artikolojn !). Mi faris la ŝanĝon en ĉiuj trafoj de 'vidita' kaj 'redaktanto' en sistemmesaĝoj. Fine via "vidita revizio" fariĝis "reviziita versio" ! AL @

Nenia problemo! :-) Mi povas fari tiajn ŝanĝojn. -- Yekrats 14:04, 19. Nov

2008 (UTC)

Dankon ! Kuraĝon !! AL @ 14:32, 19. Nov 2008 (UTC)

Igu uzantojn reviziantoj[redakti fonton]

--Arno Lagrange @ 21:12, 18. Nov 2008 (UTC)

Diamond Head[redakti fonton]

Mi neniam ajn vidis la vorton "aŭtoĥtonaj" aŭ variaĵojn Esperantajn aŭ anglalingvajn! Mi opinion la vorto estas tro faka. "Indiĝena" estas multe pli bona vorto. Mi poluris la artikolo iom plu. Ĉu la kompromiso nun akcepteble plaĉas al vi? -- Yekrats 02:14, 20. Nov 2008 (UTC)

---

Dankon Yekrats, laŭ mi ĉiuj tri (semantike tre proksimaj) vortoj eblas en la kunteksto. Parolanto de la angla eble opinias, ke "indiĝena" estas pli bona pro "indigenous", franc-lingvano kaj parolantoj de latinidaj lingvoj eble preferas "aŭtoktona" pro "autochtone" kaj germanlingvano eble emus paŭsi "praloĝanta" pro "Ur/einwohner" (kaj ĉar ĝi estas la plej simpla Esperanta vorto konsistanta nur el bazaj radikoj). Mi ankoraŭ ŝanĝos "je la 19-a centjaro" al la pli kutima "en la 19-a jarcento", ĉu en ordo? Agrablan tempon deziras Helga Schneider

Kio signifas "aŭtoĥonaj"? -- Yekrats 21:59, 19. Nov 2008 (UTC)

Pardonu, Yekrats,

ŝajne mi ellasis la "t", do ĝuste "aŭtoĥtonaj" aŭ laŭ la prefero de PIV "aŭtoktonaj", do praloĝantaj, indiĝenaj, sed certe ne "nativaj", vd. Indiĝenaj popoloj aŭ vialingve [Autochthone]. Sed eĉ se mankis la "t": ĉu vi vere ne povis diveni tion? Bone, ke ni almenaŭ konsentas pri "Britujoj maristoj".

Dankon pro via daŭra zorga reviziado.

Amike

Helga

Saluton Yekrats,

mi esperas, ke tio estas la ĝusta vojo kontakti vin. Vi trifoje reviziis Diamond_Head kaj tamen restas tia frazo:

"Nomata "Leahi" de la **nativaj** [!] havajanoj, la monto ricevis sian anglan nomon kiam **Britujoj maristoj** [!] pasis je la 19a centjaro [!]."

Ĉu vi povus glatigi tion? Mi ne ŝatas kvereli kun Punktor, kiu nuligis mian lingvan korekton.

Antaŭdanke

Helga

Kraterelo[redakti fonton]

Saluton, Yekrats. Vi ĵus aldonis al Kraterelo informkeston. Sed ĝi estas duoble erara, unue ĉar ĝi uzas la malnovan ŝablonon {{Taksonomio}}, kvankam ekzistas versio kun tradukitaj parametroj {{Taksonomio korektita}}. Krome mi pensas, ke temas en la artikolo pri specio, ne pri genro. Kore --Tlustulimu 15:34, 22. Nov 2008 (UTC)

(+) Se vi pensas, ke temas pri genro, tiam la intervikiaj ligiloj verŝajne estas malĝustaj. Kore --Tlustulimu 15:36, 22. Nov 2008 (UTC)

Taksonomio korektita[redakti fonton]

Saluton Yekrats, mi kore dankas al vi por funkciigo de via roboto por korekti la ŝablonon Taksonomio. Responde al via demando mi devas diri al vi, ke en la paĝo pri hejma kapro mi trovis parametron skribita kun duoblaj iksoj, do ''dosiero largxo''. Devas esti skribita dosiero larĝo. Mi opinias, ke tio estas problemo. Mia imago estis jena: Kiam ĉiuj paĝoj estos korektitaj kaj ĉiuj artikoloj lidgos al {{Taksonomio korektita}}, poste al {{Taksonomio}} ligos al neniu paĝo. En tiu momento necesos ankoraŭ unufoje perrobote ŝanĝi la ŝablonon tiamaniere, por ke estu forigita vorto korektita el la ŝablonaj parametroj, tiel estiĝos denove ŝablono Taksonomio. Sed bedaŭrinde tiu ankoraŭ ne funkcios, ĝis kiam administranto ne faros bezonatan faron, nome ke li alinomos la ŝablonon Taksonomio korektita denove al Taksonomio, kiu estos dum la alinomado forigita por ebligi alinomadon. Tiel estiĝos nova ŝablona nomo Taskonomio, sed kun esperanta traduko de la parametroj. Ĉu tio eblos? Poste la ŝabklono Taksonomio povos esti definitive forigita, ĉar ĝi ligos al neniu paĝo. Sukceson en via laboro deziras Kerio 16:42, 28. Nov 2008 (UTC)

County, konteo, kantono, distrikto[redakti fonton]

Bv. legi mian noton ĉe Long Island. Antaŭdanke Helga Schneider

Ŝablono:·[redakti fonton]

Saluton, Yekrats. Ĉu vi povus helpi fintraduki la dokumentadon de la ŝablono {{·}}? Ĝi estas iom malfacile tradukebla por nedenaskuloj de la angla lingvo. Dankon kaj multe da sukceso. Kore --Tlustulimu 20:02, 30. Nov 2008 (UTC)

Forigo de Barco basco[redakti fonton]

Kara, mi gratulas vin por survivi la urbo de CSI. Kial vi forigis la dosieron "Dosiero:Barco basco.JPG"? Mi mem estas aŭtoro de la fotografio Roberto 12:22, 4. Dec 2008 (UTC)

La dormanta belulino[redakti fonton]

Kara, mi hazarde trovis la artikolon La dormanta belulino kaj tuj vidis en ĝi amason de lingvaj eraroj (por edziĝis al ŝi - li deziras havas filo - la castelon - ktp ktp). Mi volis ekkorekti, sed nun vidas, ke vi reviziis la artikolon. Ĉu eraro? PaulP 12:36, 4. Dec 2008 (UTC)

Images for bio[redakti fonton]

Please, clic in "Mark as done" when you put an image. Thanks! Emijrp 21:15, 18. Dec 2008 (UTC)

Vikipediisto:Yekrats/Uploadtext[redakti fonton]

Saluton, Scott. Mi ĵus vidis, ke vi havas la paĝon Vikipediisto:Yekrats/Uploadtext. Ĉu vi eble emus transpreni ion el mia paĝo Vikipediisto:Tlustulimu/licenco? Kore --Tlustulimu 16:58, 21. Dec 2008 (UTC)

Tradukhelpopeto[redakti fonton]

Kara Scott ! Mi estas prilaboranta verkadon de artikolo pri Monda protolingvo laŭ en:Proto-World language kaj mi dezirus ke vi helpu min kompreni la frazeron "let alone Proto-World". jen la kunteksto :

Sergei Starostin [1] cautiously suggested a number of roots from the "Borean language" - the hypothetical ancestor of different language families of the northern hemisphere; possible etymological matches between what he considered the five major macrofamilies of the Old World, Eurasiatic, Afroasiatic, Sino-Caucasian and Austric with potential parallels from Amerind and several African language families added, but noting that it is still much too early to talk of a reconstructed "Proto-Borean" language, let alone Proto-World.

en:Proto-World language#History

Mia traduko :

Sergei Starostin [1] singarde sugestis kelkajn radikojn de la "borealaj lingvoj [2]" la supozita praulo de diversaj lingvofamilioj de la norda hemisfero; eblaj etimologiaj kongruoj inter la kvin laŭ lia vidpunkto plej grandaj mekrofamilioj de la Malnova Mondo, Eŭrazia lingvaro [3], Afroazia lingvaro [4], Sino-Kaŭkaza lingvaro [5], Aŭstrika lingvaro [6] kun eblaj paraleloj kun Amerinda lingvaro kaj aldono de pluraj afrikaj lingvofamilioj, sed rimarkigante ke estas tiam multe tro frue por paroli pri rekonstruita Proto-Borea lingvo [7], ne menciante Mondan Protolingvon.

Notoj kaj referencoj[redakti fonton]

  1. http://starling.rinet.ru/cgi-bin/bdescr.cgi?root=config&morpho=0&basename=%5Cdata%5Ceura%5Cglobet
  2. borealaj lingvojangle : Borean languages Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
  3. Eŭrazia lingvaroangle : Eurasiatic Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
  4. Afroazia lingvaroangle : Afroasiatic Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
  5. Sino-Kaŭkaza lingvaroangle : Sino-Caucasian Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
  6. Aŭstrika lingvaroangle : Austric Kategorio:Ligilo al bezonata traduko
  7. Proto-Borea lingvoangle : Proto-Borean Kategorio:Ligilo al bezonata traduko