Uzanto:ArnoLagrange/Tibor Sekelj/filmoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TV-arkivo Zagreb pri Tibor SEKELJ[redakti | redakti fonton]

JUČER, DANAS SUTRA, 06.07. 1968[redakti | redakti fonton]

Malfermo de Pupteatra Festivalo en Zagrebo , Tibor Sekelj malfermas la unuan PIF kaj kelkaj kadroj el la rumana spektaklo (Cluj).

PUTOVANJE TIBORA SEKELJA – AUSTRALIJA[redakti | redakti fonton]

(Vojaĝo de Tibor Sekelj – Enkonduko pri Australio, Novzelando kaj Novgvineo) Elsendita 12.01. 1972.

Priskribo

Sekelj parolas pri sia vojaĝo en Aŭstralio, vojaĝantoj eniras aviadilon, kadroj de Sidney, veturo super la ponto, nubskrapantoj, pasantoj, dancistinoj en nokta klubejo, kanguruoj kurantaj, koalo, stranga bekulo, pingvenoj, kadroj de Oackland, neĝaj pintoj de novzelandaj Alpoj, kuirado de la ovo en gejsero, vizito al maora vilaĝo, saluto per langomontrado kaj frotado de nazoj, danco, orminejo, minejo de opaloj, vizaĝoj de ministoj, forigado de ŝelo de la arboj, formikejoj de termitoj, domoj surakvaj en Novgvineo, veturo per boato, paso tra praarbaro, farado de ŝtona hakilo, ellaboro de argila kruĉo, ceremoniaj maskoj, tamburo, domo de spiritoj ornamita per pentraĵoj sur ligna ŝelo, bordo, plantado de kokosnuksoj en Nova Britanio, minejo de kupro en Bougainville

PUTOVANJE TIBORA SEKELJA – AUSTRALIJA[redakti | redakti fonton]

(Vojaĝo de Tibor Sekelj – Aŭstralio) Elsendita 19.01. 1972.

Priskribo

Tibor Sekelj parolas pri sia vojaĝo tra Aŭstralio, kadroj de festo de 200 jaroj de la malkovro de Aŭstralio, naskiĝdomo de kapitano Coock, kiu unua elŝipiĝis en Melbourn, danco de aborigenoj, ĉefurbo Canbera, veturo per vagonaro tra dezerto, kanguruoj, koaloj, koalo albina, erinaco, stranga bekulo en akvario, iguano, serpentoj, termitoj, maro, koralrifo, veturo surmare, plaĝo, akvoskiantoj, trejnado de savantoj surplaĝe, banantoj, multegaj homoj surplaĝe, seka tero, ostaroj de bestoj, konstruado de akvobarilo, elektrejo, urbeto Al Springs, pentristo Albert Namaĝira, pentraĵoj, aborigenoj kantas kaj dancas, kadroj el vilaĝo, urbo Adelaide, universitato, baletspektaklo, operejo en Sidneo, Akademio de sciencoj en Canbera, kadroj de la konstruaĵo, radio-anteno kun diametro de 70 metroj, lernantoj en lernejoj, kadroj el radio-lernejo, ellaboro de argilaĵoj, laboro en diversaj fabrikoj, orminejo en Calburry, novaj minejoj de nikelo, fero, karbominejoj, aviadilo fluganta, aerhaveno, vojaĝantoj eliras el la aviadilo, familiaj domoj kun ĝardenoj, nubskrapantoj, rezervejo de aborigenoj, infanoj de aborigenoj, registaro en Canbera, pikniko de la loĝantoj, nokta vivo en Sidneo, nokta klubejo, ĉevalvetkuroj, futbalo, kriketo, virinoj keglas, fiŝistoj, velboatado.

PUTOVANJE TIBORA SEKELJA – NovZelando[redakti | redakti fonton]

(Vojaĝo de Tibor Sekelj ) Elsendita: 02.02. 1972

Priskribo

Tibor Sekelj veturas per biciklo… Norda insulo de Novzelando… domo en kiu estis subskribita paco inter maoroj kaj blankaj alloĝiĝintoj, praarbaro, filiko granda kiel palmo, gejseroj, grandaj fontoj (uzataj por produkti elektroenergion) – akvokondukiloj – sabla plaĝo longa 90 mejlojn)..

Suda insulo, girlando de novzelandaj Alpoj neĝkovritaj, lignaj gravuraĵoj sur la domoj de maoroj, produktado de relikvioj, , statuoj, dancoj, ludoj, kantoj militistaj…

Elprenado de peĉo el arboj, laboro kiun faras ankaŭ jugoslavaj alloĝiĝintoj dum pli ol 30 jaroj… Oakland, monumento honore al maoroj, tramo veturanta, trafiko en miliona urbo, vivo surstrata, regulado de la trafiko… Wellington – ĉefurbo de Novzelando, panoramo, nubskrapuloj, la domo de la registaro, rara birdo sen flugiloj kaj vosto, kivio.. Grego da bovoj – aŭtomatigitaj fabrikoj por produkti laktajn produktojn, buteron… Ŝafoj paŝtantaj, farmistodomoj, kasteloj, internaĵoj de la kasteloj, familio kune, ŝafaro en la valo, hundoj gardantaj, la ŝafaro en la ŝafejo…

Pritondado de la ŝafoj, ĉampiono pri ŝaftondado kiu tre lerte kaj rapide tondas, banado kaj seninfektado de la tonditaj ŝafoj, Buĉitaj ŝafoj, senhaŭtigado, prilaboro komputila, tranĉado kaj pakado de la viando… Ŝarĝŝipo en haveno… eksporto de viando al Anglujo…

Arbaroj, ligna industrio, detranĉado de grandaj arboj, vagonaro ŝarĝita de lignaĵoj veturanta, prilaboro de ligno, arbotrunkoj, bretoj, produktitaj lignaĵoj ekstere, aŭtomatigita prilaboro de lignaĵoj, granda halo, maŝinoj aktivaj . en la halo ĉeestas neniu persono…

Literaturistino Maja Maš diskutanta kun Tibor Sekelj, familia domo de emerita majoro JNA John Denvir, giganta brasiko en ĝardeno, tondado de herboj, falĉmaŝino…

Suda insulo: lagoj, rivero… urbo Tanswille, panoramo al la urbo desupre, montfervojo veturanta, floroj, pentristo pentras naturon, eta aviadilo fluganta, malsupreniras sur neĝan surfacon, instruhoro pri skiado, instruisto, skimalsuprenirado, matĉo de rugbeo, amaso de observantoj ĝuas en la ŝatata sporto, ĉevalkonkuro, vetado, starto, kuro…

Kriketo, akvaj sportoj, karnalavo surakva, floso, vikinga ŝipo, fiŝkaptado de grandaj fiŝoj, jaĥtoj veturantaj, giganta fiŝo en la ŝipo, grupo de velboatoj… Infanoj en baseno ludantaj, tobogano, balancilo, malnovaj traktoroj kaj aliaj agrikulturaj maŝinoj en infanparko, infanoj ludantaj…

PUTOVANJE TIBORA SEKELJA[redakti | redakti fonton]

(Papuo – Novgvineo) Elsendita la 9-an de februaro 1972

Priskribo

Tibor Sekelj veturas per biciklo… Tribo, armeo, kadroj de la urbo Port Noresby, Papua hotelo, mini-modo en la urbo, katolika preĝejo, interno de la preĝejo, pastro, diskejo, dancantoj, muziko de bando, moderna universitato en Papuo, studentoj, plaĝo, banantoj, bazaro, GOROTA, vilaĝo en la interno, rondaj dometoj, instruista lernejo de okcidenta arkitekturo, desegna eduko rilate pentradon de maskoj, plantaĵoj de kafo kaj teo, rikoltado de fruktoj, indiĝenoj, aerhaveno, indiĝenoj ŝarĝitaj de materialoj revenantaj hejmen, improvizita ponto el lianoj, tribo, domo de spiritoj, relikvoj, maskoj kaj statuoj kiuj prezentas antaŭulojn… Ludo per turbo, rizoprilaboro per piedtretado, kokospalmo, infanoj grimpas sur la palmon, portas la kokosojn, malfermo de kokoso per hakilo... Rabaul, ĉefurbo, trafiko, kaŝitaj kamuflitaj vetejoj pri ĉevalkonkuroj en Aŭstralio… KIETA, urbeto apudmara, ĉinaj komercistoj, bazaro, kuprominejo, preparoj por ekspluatado, konstruado de energimaŝinoj, mekanikigo, instruado de indiĝenaj gejunuloj, milittombejo, restaĵoj de tankoj, kanonoj, subtera bunkro, soldatoj marŝantaj, titolo: Pacific inslands regiment… Sekelj veturanta per biciklo.


PUTOVANJE TIBORA SEKELJA (Papuo-Novgvineo 2)[redakti | redakti fonton]

Elsendita la 23-an de februaro 1972

Priskribo

Praarbaroj de Novgvineo, domo de la spiritoj en unu tribo en la praarbaro, virinoj laboras surkampe, viroj en la domo de spiritoj, argilmetio pri kio okupiĝas virinoj de alia tribo, viroj produktas ŝtonajn hakilojn – danco de la indiĝenoj, rivero Sepik, kadroj de la preparo por festo pri beno de boatoj, virina danco, beno de domo de spiritoj en alia tribo, preparo de kotaj maskoj por solena ritualo, aviadilo malsuprenflugas en la praarbaro, eligado de ŝarĝoj kun manĝaĵoj por la indiĝenoj…


TV DNEVNIK[redakti | redakti fonton]

(tagĵurnalo) 12.05. 1973. Kelkaj minutoj pri la ekspozicio de Tibor Sekelj kun objektoj el Aŭstralio kaj Novgvineo kiujn li alportis.


ESPERANTSKI MEMORIAL[redakti | redakti fonton]

(esperantista memoraranĝo) Elsendita 32.03. 1983

Kroniko de Osijek, Esperantista memoraranĝo pri antaŭnelonge mortinta esperantisto Ivan Flanjak okazinta en Osijek. Dum la aranĝo parolas konata esploristo kaj esperantisto Tibor Sekelj.

SRDAČNO VAŠI, Tibor Sekelj – život[redakti | redakti fonton]

Kore viaj, Tibor Sekelj – la vivo Elsendita la 1-an de septembro 1984.

Enhavo

Naskita la 14-an de febr. 1912, esploristo kaj verkisto. En sia domo, familiaj fotoj. Ivan Hetrich interparolas kun Tibor Sekelj en zoologia ĝardeno. Tibor ĉe la labortablo, karikaturoj, ili rigardas lian filmon el Papuo Novgvineo. En ateliero de lia amiko skulptisto Almaš Gabor, Statuoj kiujn faris Tibor Sekelj, interparolo kun Almaš Gabor pri liaj verkoj, aro da muzikinstrumentoj el diversaj landoj dum liaj vojaĝoj kolektitaj, ksilofono el Nigerio, tamburo kiu parolas. Tibor demonstras ĝian uzon, iu instrumento el la insulo Javao el bambuo, Anglun. Plena muro da diversaj ĉapeloj, ĉapoj, Tibor parolas pri siaj vojaĝoj kaj pri siaj memoroj, li staras antaŭ bretaro kun siaj libroj. Dokumentaro pri lia literatura agado.


SRDAČNO VAŠI, Tibor Sekelj – putovanja[redakti | redakti fonton]

(Kore viaj, Tibor Sekelj – vojaĝoj) Elsendita la 1-an de novembro 1984.

Enhavo

bestoj en zoologia ĝardeno: leono, ĝirafoj, blanka urso. Ivan Hetrich interparolas kun Tibor Sekelj en la zoo-ĝardeno pri liaj vojaĝoj en la mondo, unu nigro-blanka filmo de T.Sekelj pri tribo Asaro el Novgvineo, rita danco, tribo de kotaj spiritoj kaj ilia ritualo, bruligo de fajro, lamaoj en la zoo-ĝardeno, Sekelj nutras elefanton per brasiko, kameloj, interparolo pri kameloj, unu- kaj duĝibaj, pri ekspedicio el 1948 en Bolivio, fotoj pri la sintrabato tra la ĝangalo, foto de tribestro en tribo Makurak, foto de la tribestro de Tuparioj, fotoj el la ĉiutaga vivo, kolektaĵo de maskoj, li parolas kiel li tion kolektis kaj kion li travivis dum la vojaĝoj.

CRNO BIJELO U BOJI[redakti | redakti fonton]

532. elsendo 
Elsendita 31.05. 2003. 

Kelkaj minutoj dediĉitaj al la ekspozicio de objektoj el la trezorejo pri Aŭstralio kaj Novgvineo kolektitaj de Tibor Sekelj.