Uzanto:Everybuckwheat/No Less Than Greatness

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Everybuckwheat/No Less Than Greatness
Aŭtoroj
Aŭtoro Mary Morrissey
Lingvoj
Lingvo English
Eldonado
Trajtoj
ISBN 0553106538
Ĝenro Self-help, New Thought
vdr

Ne Malpli ol Grandeco (2001) estas la dua libro de Mary Morrissey. Dum ŝia unua libro, Konstruante vian Kampon de Revoj ĉefe pritraktis Novan Penson kaj novigis la kampon de mentala bildigo.[1]

La libro "Ne Malpli ol Grandeco" pridiskutis homajn interrilatojn: edziĝojn kiuj estas ankaŭ partneradoj, daŭran proksimecon al familianoj, kaj sanajn vivlongajn reciproke-sociigajn ligojn. Sxi diskutis konceptojn tiajn, kiaj ena infano, aktiva imagado, kaj metodoj elteni interrilata agreso.

La libro estis adoptita de la hompotenciala movado.[2][3] La libro iĝis "klasikaĵo" ĉe la fako de interrilatoj.[4][5] La aŭtoro Gary Zukav nomis la libron "praktika kaj inspira".[6] Aŭtoro Marianne Williamson verkis ke la libro "devus esti akompananto de ĉiu paro."[7]

Publishers Weekly verkis ke la stilo de Morrissey estas "konvinka" kaj ankaŭ "sentema," sed ĝi kritikis la simplecon de la libro.[8]

Fono[redakti | redakti fonton]

Interrilatoj estis ofte kerne de la instruaĵoj de Mary Morrissey, parolante pri la streĉoj inter vireco kaj ineco. En lia libro Amikeco kun Dio, aŭtoro Neale Donald Walsch asertis ke la instruaĵoj de Mary Morrissey malfermis liajn okulojn al la "toksa vireco".[9]

Kun la paso de la jaroj, sxi verkis artikolojn kaj kolumnojn por diversaj gazetoj kaj magazinoj, ofte sxi koncentrantis sur interrilatoj el spirita perspektivo.[10][11][12]

En 2001, Morrissey kolektis sxiajn lecionojn pri interrilatoj en la libron "Ne Malpli ol Grandeco: Trovi Perfektan Amon en Neperfektaj Interrilatoj". La libro estis eldonita de "Random House".[13]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro ĉefe celis instrui pri "spiritaj principoj" por "trovi amon kaj vivi je perfekta amo." La ĉapitroj finiĝis per "Transformigas Pensoj" kaj ekzercoj kiel mentala bildigo kaj demandoj.[14]

Morrissey rakontis sxian historion: Ŝi estis elektita "princino" de sia klaso, sed gravediĝis 16-jaraĝe, kaj estis forpelita de sia mezlernejo. Sxi estis edziniĝinta dum 26 jaroj, iĝis patrino de kvar infanoj, eksedziniĝis kaj reedziniĝis.[15] Sxi eksplikis kiel ĉiu interrilato havigas "enkaŝan instruiston"[16] Ŝi verkis pri metodojn por kolerkontrolo kaj por "altigi onian emocia bolpunkton."[16]

La ĉefa argumento de la libro estas ke pozitivaj interrilatoj estas kreitaj intence, kaj ne iaokaze. Sxi pli detale verkis pri la procezo de komunikado inter paroj, specife pri la metodo de aktiva aŭskultado. Tio procezo estis disvolvita de Carl Rogers kaj Virginia Satir, sed Mary Morrissey pliampleksigis la koncepton kaj aldonis principojn kiujn ŝi lernis persone el siaj renkontoj kun la Dalai-Lamao:

Aŭskulti ne estas pasiva agado. Ĝi estas praktiko spirita. Kiam ni malpli parolas, aŭskultas ni pli. Ekzercu ne interrompi per aŭskultado ne nur de la vortoj sed ankaŭ de la silento inter la vortoj. Interrilatoj kiuj kontentigas ambaŭ partojn ne estiĝas akcidente; ni ilin kreas. Per aŭtentika aŭskultado, ni povas sendi la mesaĝon: "Tio, kio gravas al vi, gravas al mi."[17]

Mary Morrissey plu havigis metodojn por designi komunajn valorsistemojn, pridiskutis kreajn metodojn por problemsolvado, kaj akompanis la leganton tra emocio-centrita terapio por paroj.[18]

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La libro ne trovis multe da favoro inter la kritikistoj; Publishers Weekly verkis ke la libro "havigas ordinaran konsilon elplukitan el la Biblio kaj Kurso pri Mirakloj, pritraktante temojn tiaj, kiaj pardono, preĝado, sindonemo, aŭkultado kaj ritoj."

La magazino ankau notis: "Bedaŭrinde, la alproksimiĝo de Morrissey elmontras nur surfaca konscion pri kaj psikologio kaj gravaj interrilataj problemoj."[19] La kritikisto, malgraŭ tio, rimarkigis ke la vortoj de Morrissey estis "konvinkaj" kaj ankaŭ "sentemaj", kaj ke la libro "plaĉus al multaj fervoruloj pri la spirita memhelpa genro."[20] Senkonsidere al la singardema ricevo de la kritikistoj, la libro estis adoptita de psikoterapiistoj kaj estis uzata kiel lernilo internacie.[2] kaj la aŭtoro Marianne Williamson verkis ke la libro "devus esti akompananto de ĉiu paro."[7]

Rober LaCrosse citis la libro kiel rekomendinda fonto en lia libro "Lernante el Eksedziĝo".[21] Aŭtoro Dennis Jones rekomendis la libro en sia libro de 2008 "La Arto Esti".[22]

Neale Donald Walsch, en sia libro "La Dio Morgaŭa", rekomendis "legofesto" kiu inkluzivis la libro de Morrissey inter aliaj kernaj libroj de la genro.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. M.S, Tess Keehn (2015-11-19). Alchemical Inheritance: Embracing What Is, Manifesting What Becomes. Balboa Press. ISBN 978-1-5043-4347-3 https://books.google.com/books?id=Z2cTCwAAQBAJ&dq=%22Building+Your+Field+of+Dreams%22&pg=PT130
  2. 2,0 2,1 Carter, Andrew. "Aces of Trades: Walston helping people through life coaching". The Marion Star. Retrieved 2021-10-02. https://www.marionstar.com/story/news/2020/02/18/aces-trades-amy-walston-helps-people-through-life-coaching/4784458002/
  3. "No Less Than Greatness By Mary Morrissey", Times Colonist (Victoria, British Columbia, Canada), 11 Jan 2003, Page 44
  4. Jones, Dennis Merritt (2008). The Art of Being: 101 Ways to Practice Purpose in Your Life. Penguin. ISBN 978-1-4406-3575-5.
  5. 5,0 5,1 Walsch, Neale Donald (2005-01-04). Tomorrow's God: Our Greatest Spiritual Challenge. Simon and Schuster. p. 230. ISBN 978-0-7434-6304-1.
  6. Morrissey, Mary Manin (2002-08-27). No Less Than Greatness: The Seven Spiritual Principles That Make Real Love Possible. Random House Publishing Group. p. 279. ISBN 978-0-553-89694-7.
  7. 7,0 7,1 Malinowski, Bronislaw; Morrissey, Mary Manin (2002-08-27). No Less Than Greatness. Bantam Books. ISBN 978-5-551-12057-5.
  8. "Nonfiction Book Review: NO LESS THAN GREATNESS". Publishers Weekly. 7 August 2001. Retrieved 2021-10-02. https://www.publishersweekly.com/978-0-553-10653-4
  9. Walsch, Neale Donald (2002). Friendship with God: An Uncommon Dialogue. Penguin. ISBN 978-1-101-65945-8. https://books.google.com/books?id=ok2DU4LEhhMC&dq=%22mary+manin+Morrissey%22&pg=PT173
  10. "The Real Reason Some People Just Can't Find Love". YourTango. 2017-02-16. Retrieved 2021-10-02. https://www.yourtango.com/experts/mary-morrissey/3-steps-changing-your-relationship-destiny
  11. Morrissey, Mary (2014-10-24). "What Would You Love?". HuffPost. Retrieved 2021-10-04. https://www.huffpost.com/entry/what-would-you-love_b_6028942
  12. Morrissey, Mary (2017-01-12). "What the Dalai Lama Taught Me About Relationships". SUCCESS. Retrieved 2021-10-05. https://www.success.com/what-the-dalai-lama-taught-me-about-relationships/
  13. "No Less Than Greatness by Mary Manin Morrissey | PenguinRandomHouse.com". 2016-02-13. Archived from the original on 2016-02-13. Retrieved 2021-10-04. https://web.archive.org/web/20160213162311/http://www.penguinrandomhouse.com/books/117700/no-less-than-greatness-by-mary-manin-morrissey/9780553379037 and http://www.penguinrandomhouse.com/books/117700/no-less-than-greatness-by-mary-manin-morrissey/9780553379037
  14. "Nonfiction Book Review: NO LESS THAN GREATNESS". Publishers Weekly. 7 August 2001. Retrieved 2021-10-02. https://www.publishersweekly.com/978-0-553-10653-4
  15. "Nonfiction Book Review: NO LESS THAN GREATNESS". Publishers Weekly. 7 August 2001. Retrieved 2021-10-02. https://www.publishersweekly.com/978-0-553-10653-4
  16. 16,0 16,1 Morrissey, Mary Manin (2001). No Less Than Greatness: Finding Perfect Love in Imperfect Relationships. Bantam Books. pp. 127–145. ISBN 978-0-553-10653-4.
  17. Morrissey, Mary Manin (2002-08-27). No Less Than Greatness: The Seven Spiritual Principles That Make Real Love Possible. Random House Publishing Group. pp. 135–136. ISBN 978-0-553-89694-7. https://books.google.com/books?id=jJ80FmO_8BwC&dq=%22no+less+than+greatness%22+%22listening%22+%22morrissey%22&pg=PA134
  18. Morrissey, Mary Manin (2002-08-27). No Less Than Greatness: The Seven Spiritual Principles That Make Real Love Possible. Random House Publishing Group. p. 279. ISBN 978-0-553-89694-7.https://books.google.com/books?id=jJ80FmO_8BwC&dq=%22ordained+minister%22+%22morrissey%22&pg=PA277
  19. "Nonfiction Book Review: NO LESS THAN GREATNESS". Publishers Weekly. 7 August 2001. Retrieved 2021-10-02. https://www.publishersweekly.com/978-0-553-10653-4
  20. "Nonfiction Book Review: NO LESS THAN GREATNESS". Publishers Weekly. 7 August 2001. Retrieved 2021-10-02. https://www.publishersweekly.com/978-0-553-10653-4
  21. Coates, Christie; LaCrosse, Robert (2003-11-10). Learning From Divorce: How to Take Responsibility, Stop the Blame, and Move On. John Wiley & Sons. p. 248. ISBN 978-0-7879-7193-9.
  22. Jones, Dennis Merritt (2008). The Art of Being: 101 Ways to Practice Purpose in Your Life. Penguin. ISBN 978-1-4406-3575-5.

[[Kategorio:Paĝoj kun nereviziitaj tradukoj]]