Uzanto:Falcoperegrinus/Pri la sciencaj vortoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sekve, mi provis skribi kelkajn pripensojn pri la lingvo, ĉefe la sciencaj vortoj. Vi povas skribi komentojn en mia diskuta paĝo, kaj rajtas plilongigi la subajn vortlistojn! Komentoj al tiu teksto legeblas en libera folio.

"Ĉar mi ne povas postuli, ke la mondo lernu dekojn da miloj da vortoj, tial la nombro de la radikoj devas esti tre malgranda kaj ĉio alia devas esti kreata laŭ la leĝoj de la lingvo (ne prenata simple el la ekzistantaj lingvoj por plaĉi al la poliglotuloj)." Zamenhofo, 2.03.1907

Pri la lingvo[redakti | redakti fonton]

Mi unue volus aldoni ke mi eklernis esperanton de apenaŭ pli ol 1 jaro, mi ne konas multe la esperanto-mondon, kaj mi ne sciis pri "bonlingvismo". Mi nur pripensis kelkajn ideojn memstare, bazitaj de artikoloj de Vikipedio pri temo kiun mi konas, la plantoscienco.

Esperanto, simpla lingvo?[redakti | redakti fonton]

Mi iam pensis ke Esperanto estas simpla, facila, regula lingvo por esti facile lernebla por ĉiuj kiel dua lingvo. Fakte, tio tute ne estas, almenaŭ ĉe fakaro: la sciencoj. Multegaj esperantistoj ĉiam aldonas novajn kaj senutilajn radikojn. Mi ne komprenas kial. Fakte, beleco kaj potenco de Esperanto estas, laŭ mi, la ebleco fari multe da vortoj per malmulte da radikoj. Mi malŝatas do ĉiujn novradikojn kaj subtenas la vortarojn laŭ la ideoj de la leginda Klaŭdo Pirono[1]. De kie elvenas vortaĉoj kiel poeto, redaktoro, botanikoateisto? Ĉu ne miloble pli belaj kaj tuj kompreneblaj estas poemisto, redaktisto, plantoscienco kaj sendiisto? Jes ja! La vivoscienco jam havas ĝian Esperanton pri la specioj: la latinajn nomojn. Sed pri ĉio alia, la sciencoj grave mankas logikan kaj esperantan vortaron.

Laŭ mi, la sciencoj estas kelkfoje bedaŭrinde malfacilaj pro la vorta multeco, kiuj kaŝas fakte facilajn ideojn kaj nociojn. Tamen, ili ekfaciliĝas kiam oni serĉas la grekajn radikojn, dank'al analizebleco. Esperanto povus esti tre bela lingvo por la sciencoj, uzante sian ĝeneralan vortfaradon. Malgraŭ tio, Esperanto refaras la malfacilecon de la naciaj lingvoj en sciencaj fakoj, per sona esperantigo de ĉiuj vortoj. Laŭ mi, Esperanto ne estas la angla aŭ la greka kun O-finaĵoj. Male, Esperanto povas fari ĉiujn tiujn vortojn per esperantaj vorteroj! Tiel, scienco iĝus tia facila por ĉiuj! Kaj ne nur por la eŭroplingvanoj kiel nun...

Fiereco?[redakti | redakti fonton]

Mi foje preskaŭ sentas ke uloj estas fieraj pri ilia scio, kaj do ne ŝatas simplajn vortojn, kies signifon ĉiuj povas scii. Eble, pli klera ŝajnas tiu, kiu kapablas diri:

  • Entomologio estas fako de zoologio pri la insektoj.
  • Pedunklo estas tigo kiu subtenas floron.
  • Kaliko estas aro de sepaloj.
  • Ovario estas ujo kiu enhavas ovolojn.
  • ktp.

Dum, danke al analizeblaj vortoj, multe da frazoj iĝas eĉ tute trivialaj, senutilaj. Tio vidigas senutilecon de la novaj radikoj:

La uzado de la lingvo en la lastaj frazoj ŝajnas al mi pli bela, arta, lerta, mirinda.

Internaciaj vortoj?[redakti | redakti fonton]

La sciencaj vortoj estas ofte intenaciaj, aŭ preskaŭ. Ekzemple, en multe da lingvoj, la studadon de la birdoj oni nomas pli malpli ornitologio. Ĉe floro, la aro de sepaloj estas ĉiam pli malpli kaliko. Do, se ĉiuj havas en sia denaska lingvo vorton, kiu similas al tio, kial fari alian vorton tute malsaman en Esperanto? Unue, eĉ se plejparto el la lingvoj uzas vorto kiel ĝi, ne ĉiuj. Kaj Esperanto devu esti vere internacia. Sed, multe pli grava, eĉ se tiuj vortoj estas en ĉiuj lingvoj, kiu konas ilin? La respondo estas simpla: nur la fakuloj, aŭ uloj kiu aparte kleriĝis pri tiu temo. Mi mem multe intersiĝis pri naturo, kaj mi tro ofte instruis al denaskaj francalingvanoj la signifon de simplaj vortoj kiel ornithologie, calice, kaj tiel plu, por kredigi ke ĉiuj konas tiujn vortojn.

Tute male, kun vortoj kiel birdostudadosepalaro, la signifo estas tiel klara kiel ne bezonas klarigi ilin. Certe, se oni ne konas sepalo, oni ne komprenos sepalaro, sed tiel estas nur unu radiko lernenda. Tiel, ni ne multetempas pri lernado de vortoj sed ni povas interesiĝi pri la ideoj.

Esperantigo[redakti | redakti fonton]

Mi konscias ke ne eblas faciligi ĉiujn vortojn (en biologio, oni ja konas la vortan multecon) sed mi tamen pensas ke por multaj oni povas.

Sumo de vorteroj?[redakti | redakti fonton]

Vorto ne nur estas sumo de radikoj, sed havas ofte kroma signifo. Certe, vorta signifo povas ŝanĝi de ties radikoj. Simpla ekzemplo estas "klorofilo", el la grekaj "kloro", verda, kaj "filo", folio. Kompreneble, tiu vorto ne temas pri verda folio. Tamen mi pensas ke tre ofte oni povas komprenebligi la vortojn. Kome, eĉ se la signifo de "x-aro" estus pli malsimpla ol "aro de x-oj", ĉiuj multe pli facile memoros ĝin tiel ke per novradiko, ĉu ne? Kaj la unua fojo ke oni vidas ĝin, oni almenaŭ havas ideo de ties signifo. Ekzemple, petalaro povus certe esti aro de iom da petaloj, sed mi pensas ke ne bezonas vorto por diri "aro de la sepaloj de nur unu floro", ĉar tio estas evidenta.

Perdo de la etimologia signifo[redakti | redakti fonton]

Alia problemo pri la aplikado la E-an ortografion, estas la perdo de la etimologia signifo. Ekzemple oni skribas esperante same la tri sekvaj grekaj vortoj, dum la franca, ekzemple distingas ilin per malsama skribmaniero:

Greka radiko Signifo france esperante ekzemplo
phileo ŝati phile filo pedofilio
phylon aro phyle filo filogenetiko
phullon folio phylle filo filotaksio

Laŭsone, oni ne rekonas ilin.

Faka lingvo[redakti | redakti fonton]

Laŭ mi ne estas vera malsameco inter popola kaj faka lingvoj. Mi ne ŝatas la murojn, fosaĵojn kaj limojn. Bedaŭrinda estas teksto kies lego ne eblas nur pro malfacilaj fakulaj vortoj. Certe la internaciaj vortoj estas rekoneblaj, sed por rekoni necesas koni. Analizeblan vorton ĉiuj komprenas. Kaj tio ne estas problemo por la fakuloj, male tio ne faras nova vorto lernenda, ĉar eĉ se oni rekonas esperantiĝan vorton dum lego, tamen por scii diri ĝin bezonas lerni.

Ŝajnas al mi ke multe da tre simplaj ideoj, tre simplaj nocioj, estas kaŝitaj per malsimplaj vortoj. Pro tio la scio ne eblas por multaj, nur pro la vortoj, dum la nocioj multe povus kompreni. Faciligante la vortoj, oni do faciligas aliron al scio. Mi parolas pri la vivoscienco, aliajn aferojn mi ne sufiĉe konas.

Plej admirindaj estas skribistoj kiuj skribas libron legebla de ĉiuj, sen fakulaj vortoj, tamen kun novaj ideoj multinteresaj por la fakuloj. Ekzemple "Egoisma geno" de Richard Dawkins.

Vikipedia celo[redakti | redakti fonton]

Sur Vikipedio, en la diskutpaĝo de la artikolo "Futbalo", iu redaktis tion[2]:

"Laŭ mia scio, la laboro de la vikipediistoj estas nek "reinventi" nek "korekti" la lingvon. Esperanto estas tiel ĝi estas. Ĉu vi ankaŭ iros al la germanalingvaj paĝoj por ekspliki, ke Fußball devas esti pilko kaj ne ludo? Aŭ diri al la parolantoj de la angla, ke ili ne povas uzi la vorton football por signifi ambaŭ ludo kaj pilko? Ne. Tiuj lingvoj estas tiel ili estas. En esperanto la vortoj piedpilko kaj futbalo jam longtempe ekzistas kaj temas pri la ludo."

Certe, oni ne reinventu la lingvon. Sed la lingvo, pri la sciencaj vortoj, ne estas vere matura. Pri multe da fakoj, kaj ne nur nekonataj temoj, esperantaj vortoj ne ekzistas, aŭ, se ili ekzistas, ili estas ne uzataj, kaj ne facile troveblaj. Ne temas do pri reinvento, sed kreo. Kiam oni volas traduki vorton, pli facila estas nur esperantiĝi laŭsone, kreante novradikon. Pli da pripenso necesas por serĉi kio vere signifas la vorto, kaj kiel vere esperantiĝi ĝin per esperantaj radikoj. Pri tiuj vortoj, Vikipedio povus esti laborejo. Laborejo de pripensado, serĉado, provado, por maturigi la esperanto en sciencaj fakoj. Laborejo por antaŭi kune, kaj iĝi referenco. Vikipedio enhavas tro multe da malutilaj radikoj en sciencaj vortoj. Eĉ se multe de tiuj vortoj estas en la Sankta PIV, ni rajtas, devas plibonigi tion.

Pri la celo de vikipedio rebrili la mondon tia kia ĝi estas, mi tute konsentas en aliaj lingvoj. Sed vi mem diris ke la esperanta Vikipedio estas en malsama situacio ol la aliaj lingvoj, kaj tio tre gravas. Pri multe da fakaj temoj, neniu uzis esperanton. Eĉ se iuj uzis esperanton, ili faris vortojn, sed la uzado ne estas tia, kia oni ne povas ilin ŝanĝi. Kiel Eo-Vikipedio povus celi dokumenti la mondon tia kia ĝi estas, dum nenio estas?

La celo de esperanto, kaj ankaŭ de vikipedio, estas ke ĉiu homo povas facile kaj sen malsamecoj kleriĝi. Ĉar, per esperanto, ĉiu homo povas facile lerni internacian lingvon, dum lingvo kiel la franca, angla aŭ iu ajn alia estas nur regebla de parteto de la homaro. Kaj klereco estas certege fundamenta bazo de ĉiu demokratio.

Mi tute ŝatas tion:

Sciencnomoj[redakti | redakti fonton]

Pri "-logio"[redakti | redakti fonton]

Unue, se oni rigardas la esperantajn vortojn pri la sciencoj, oni emas pensi ke Esperanto uzas la grekan radikon logos (parolado, sence de studado, scienco), kies esperantiĝo estas logio. Kompreneble, logio ne estas oficiala sufikso, sed ĝi povus esti neoficiala. Tiel, ĉiuj sciencnomoj povus finiĝi per -logio. Sed tio ne estas, ĉar Esperanto ne uzas la radikon logio kiel sufikson, eĉ neoficiale. Fakte, logio estas ŝajnsufikso, kies uzado ne estas pripensita. Male, oni nur ekvidas ĝian ŝajnregulecon poste en vortoj. La kialo, estas ke oni ne esperantigis tiujn vortojn laŭsence, sed oni nur prenis eŭropajn vortojn pri scienco, kaj oni "esperantigis" ilin nur laŭsone.

La naciaj eŭropaj lingvoj ne estas, kiel devu esti Esperanto, ĉiam regula, aŭ eĉ neniam, pro la historio de la lingvoj. Ekzemple, la vorton "astrologio" uzis unue aŭguristoj, do la scienco pri la astroj uzis alian grekan radikon nomos (leĝo, regulo): astronomio. Nun, estas do, en esperanto:

Sed esperantistoj el la tuta mondo ne devu scii eŭropan historion por lerni Esperanton! Vidante vortojn kiel biologio, zoologio, antropologio, bakteriologio, kaj tiel plu, kiel oni povas scii ke astrologio ne estas scienco pri la astroj, sed nur miskredo?

Radikoj[redakti | redakti fonton]

Krome, plejparto el sciencnomoj, en Esperanto, ne estas tradukataj laŭradike, sed nur laŭsone. Tamen, multe pli kompenebla estas vorto farita de esperantaj radikoj, ekzemple:

Senutila radiko El grekaj radikoj Per esperantaj radikoj
Antropologio antropo: homo, logos: scienco Homoscienco
Biologio bio: vivo, logos: scienco Vivoscienco
Entomologio entomo: insekto, logos: scienco Insektoscienco
Mikologio miko: fungo, logos: scienco Fungoscienco
Ornitologio ornito: birdo, logos: scienco Birdoscienco
Zoologio zoo: besto, logos: scienco Bestoscienco

Tiel, multe da sciencnomoj komencas per bio-. Sed kio bio aldonas al vivo, krom tiom da novaj radikoj kiom da vortoj komencante per bio-. Per vivo, la vortoj estas simplaj, analizeblaj, ne uzigas multe da memoro, kaj signifas precize la saman aferon, ĉar, kompreneble, bio estas nur la greka vorto por vivo. Tiel por ĉiuj sciencnomoj.

Regula radiko[redakti | redakti fonton]

Do, gravegas, laŭ mi, uzi vorteron maniere de nia tuta lingvo, tio estas regule, logike, simple, ankaŭ por la sciencnomoj. Eble la radiko scienco estas iom malfacile elparolata, kaj pli bone oni povus uzi studo, aŭ studado anstataŭ scienco. Sed ĉiumaniere, per vortfarado, male al la aĉa logio, tiuj radikoj estas ĉiuj tuj kompreneblaj.

Kelkaj provoj[redakti | redakti fonton]

(paĝtitolo ŝanĝita aŭ ŝanĝota)

Uzado de esperantaj vorteroj[redakti | redakti fonton]

Senutila radiko Signifo Vortfarado
Ovario Ujo kun ovoloj Ovolujo
Kaliko Aro de la sepaloj Sepalaro
Korolo Aro de la petaloj Petalaro
Giniceo Aro de la karpeloj Karpelaro
Androceo Aro de la stamenoj Stamenaro
Petiolo Tigo tenanta folio Folitigo
Pedunklo Tigo tenante floro Flortigo
Filamento Tigo tenante stameno Stamentigo
Antero Aro de polenujoj Polenujaro
Toruso, Receptaklo Flora bazo Florbazo
Involukro Aro de brakteoj Braktearo
Herbario Aro de sekaj plantoj Sekplantaro
Infloresko Aro de floroj Floraro
Paniklo Aro de grapoloj Grapolaro
Botaniko Scienco pri plantoj Plantoscienco
Monoika nur unu sekso sur ulo ?
Dioika du seksoj (per unuseksaj floro) ?
Monofiletika unu praulo kaj ĉiuj ties idoj ?
Parafiletika unu praulo kaj parte de ties idoj ?
Polyfiletika specioj ariĝi pro similiĝo ?
Klasifiko sistemo kiu igas klasojn Klasigo

Tradukoj laŭradike[redakti | redakti fonton]

Kiam la vortoj estas faritaj de grekaj (aŭ latinaj) radikoj, kial ne traduki laŭradike anstataŭ aldoni novaj radikoj?

Senutila radiko El grekaj (aŭ latinaj) radikoj Per esperantaj radikoj
Angiospermoj angio: ujo, spermo: semo Florplantoj
Astronomio astro: astro, nomio: , leĝo, regulo Astroscienco
Aŭtotrofo aŭto: mem, trofo: nutrado Memnutrulo
Bio- bio: vivo, Vivo-
Biocenozo bio: vivo, cenozo (koinos): kune Vivokuno
Biotopo bio: vivo, topos: loko Vivloko
Biologio bio: vivo, logos: scienco Vivoscienco
Centrifuga centrum: centro, fuga: forkuro Elcentra
Centripeta centrum: centro, petere: al Alcentra
Endokarpo endo: eno, karpo: frukto Enfrukto
Entomologio entomo: insekto, logos: scienco Insektoscienco
Epikarpo epi: ekstero, karpo: frukto Eksterfrukto
Eŭdikotiledonaj eu: vera, di: du Verdukotiledonaj
Eŭfemismo eu: bona, femi: diri Bondiraĵo
Eŭfoŭnia eu: bona, fonos: sono Belsona
Filogenetiko filo: aro, genezo: kresko Arkreskiĝo
Gimnospermoj gimno: nuda, spermo: semo Nudsemplantoj
Heterotrofo hetero: alia, trofo: nutrado Alinutrulo
Mezokarpo mezo: mezo, karpo: frukto Mezfrukto
Micologio mico: fungo, logos: scienco Fungoscienco
Ornitologio ornito: birdo, logos: scienco Birdoscienco
Paleofitologio paleo: pra, fito: planto, logos: scienco Praplantoscienco
Paleozoologio paleo: pra, zoo: besto, logos: scienco Prabestoscienco
Palinologio palino: poleno, logos: scienco Polenoscienco
Perikarpo peri: ĉirkaŭ, karpo: frukto Ĉirkaŭfrukto
Spermatofitoj spermo: semo, fito: planto Semplantoj
Simbiozo sim: kun, bio: vivo Kunvivado
Zoologio zoo: besto, logos: scienco Bestoscienco

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mi ne konas la libron "la bona lingvo", kaj mi nur parolis pri artikoloj kiujn mi legis (francalingve) ĉi tie. Tamen nature ŝajnas al mi ke vikipedio devu sekvi vortarojn kiel Simplaj samsignifaj vortoj, Neŝatataj esperantvortoj aŭ ankaŭ Nenecesaj radikoj.
  2. Diskuto:Futbalo
  3. Tuta teksto sur lernu.
Vikipedio
Vikipedio
Ĉi tio estas persona paĝo de uzanto de Vikipedio en Esperanto
Ĉi tiu paĝo ne apartenas al la enciklopedia spaco de Vikipedio.

Se vi atingis ĉi tiun paĝon sur alia paĝaro ol tiu de la Esperantlingva Vikipedio, tio signifas ke vi rigardas spegulpaĝaron aŭ paĝaron kiu reuzas entenon. Sekve ĉi tiu paĝo eble ne estas ĝisdata kaj la identigita uzanto verŝajne ne dependas de la retejo kiun vi vizitas. La originalo de la paĝo troviĝas je eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Falcoperegrinus/Pri la sciencaj vortoj.