Uzanto:Helio JAQUES

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, en 1971, kaj esperantistiĝis en 1987, memlerne. En 1989, mi eniris la Universitaton, ricevinte la diplomon de astronomo post kvin jaroj, pro la studo de l' influenco de kometoj, planedoj kaj stelrestaĵoj en la ĥemia evoluado de la Galaksio. En mezjara 2000, mi doktoriĝis en la Universitato de San-Paŭlo, post la esplorado de ekiĝoj de stelformiĝo dum la pasinteco de Lakta Vojo. Miaj esplorinteresoj estas metodoj por mezuri stelajn aĝojn, stelevoluo; Galaksia astronomio, suntipaj steloj, stelaj ĥemiaj abundoj, astrobiologio kaj kromosfera aktiveco. Ekde 2000, mi prizorgas la kreadon de interreta Astronomia Terminaro. Nuntempe, mi laboras ĉe la Universitato de Virginio, en Usono.