Uzantino:Ligata/Analogaĵo de gonadotropin-liberiga hormono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Analogaĵo de gonadotropin-liberiga hormono (GnLH-analogaĵo), ankaŭ konatata kiel luteigahormon-liberiga hormona agonisto (LHLH-agonisto) aŭ LHLH-analogaĵo estas sinteza peptida drogo modeligita laŭ la homa hipotalama gonadotropin-liberiga hormono (GnLH). GnLH-analogaĵo estas dezajnita por interagi kun la GnLH-ricevanto kaj modifi la liberigadon de la pituitariaj gonadotropinoj FSH kaj LH por terapiaj celoj. Tuj post la eltrovo de GnLH fare de Nobel-laŭreatoj Guillemin kaj Schally, enketistoj provis modifi la GnLH dekapeptido por sintezi stimulantajn kaj blokantajn variaĵojn.

Ĉiaj GnLH-analogaĵoj estas kontraŭindikitaj dum gravedeco (gravedeca kategorio X).

Agonistoj[redakti | redakti fonton]

Gonadotropin-liberiga hormona agonisto (GnLH-agonisto) estas analogaĵo, kiu aktivigas la GnLH-ricevanton, rezultigante plian sekrecion de FSH kaj LH. Komence oni pensis, ke agonistoj povus esti uzataj kiel potencaj kaj longdaŭraj stimulantoj de pituitaria gonadotropina liberigado, sed oni baldaŭ eksciis, ke agonistoj, post ilia komenca stimulo – nomita “flagra” efiko - kaŭzas paradoksan kaj daŭrantan falon de gonadotropina sekrecio. Ĉi tiu dua efiko estis nomita “subenregulado” kaj povas esti observita post ĉirkaŭ 10 tagoj. Kvankam ĉi tiu fazo estas inversigebla post ĉeso de la medikamento, ĝi povas esti daŭrigata kiam GnLH-agonista uzado estas daŭrigata dum longa tempo.

Antagonistoj[redakti | redakti fonton]

Gonadotropin-liberiga hormona antagonisto (GnLH-antagonisto) estas analogaĵo, kiu blokas la GnLH-ricevanton, rezultigante tujan falon de gonadotropina (FSHa, LHa) sekrecio. La GnLH-antagonisto estas ĉefe uzata en envitraj fekundigaj kuracoj por bloki naturan ovuladon.


[[Kategorio:Reproduktada medicino]]