Uzanto:Mendor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton! Mi estas 20-jaraĝa skota studento de lingvistiko.

Mi naskiĝis en Dundee sed mi nun studas en la Universitato de Edinburgo. Mi estas komitatano de la Esperanto-Asocio de Skotlando.

Inter aliaj aferoj, mi estas humanisto; finvenkisto; socialisto kaj SATano (mi ne estas sennaciisto, nur ano de sennacieca asocio; mia partio estas kaj naciista (t.e. sendependigisma) kaj internaciista); kaj ĝenerale pri-politika-tediganto.

Pasintece mi provis lerni la skotgaelan, kaj mi forte subtenas la lingvan demokration, speciale en Skotlando rilate la skotan kaj skotgaelan lingvojn.

Mi havas universitatan hejmpaĝon ĉi tie, sed ĉi-momente tute ne uzata... tion mi baldaŭ ŝanĝos! Parton de mia retspaco mi uzas por TTTejo de la Esperanto-Asocio de Skotlando pri esperantaj apologio,: Defending Esperanto — sed nurangla ĝi estas, bedaŭrinde.

La nomo Mendor(o) nenion signifas. Mi kreis ĝin kiel nomon por uzi en rolludoj; mi ĉesis ludi rolludojn, sed la nomo restas, kiam mi volas interrete resti anonima. Mi faris Google-serĉon, kaj ŝajnas ke ĝi estas la albana vorto por "mensa", kion mi certe ne sciis kiam mi kreis la nomon. Mi supozas ke en Esperanto ĝi signifus "menda oro". Nomo por komerciisto, eble? Iomete tro kapitalista por mi.

-- Mendoro 16:18, 11. Jun 2006 (UTC)